Japana eno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
5-ena monero.

Eno (Japane: 円, en) estas valuto aŭ monounuo uzata en Japanio. Ĝi estas (2006) la kvara plej vaste uzata rezerva valuto post usona dolaro, eŭro kaj brita pundo. Laŭ la normo ISO 4217 ĝiaj kodoj estas JPY kaj 392.

En la angla kaj multaj aliaj lingvoj oni tradicie skribas Yen (prononcata [jen]), aŭ aliskribe aldonas la saman komencan sonon, laŭ jam ne uzata transskribo de la japana vorto. En Esperanto tial foje uzata estis la formo jeno, sed preskaŭ ne trovebla en la 21a jarcento. 円 signifas ronda, kaj ĝi estas etimologie rilata al la nomo de la ĉina mon-unuo juano. La nomo supozeble devenas de la ronda formo de fruaj moneroj. Oni ankaŭ mansigne esprimas ĝin per fari rondon je dika kaj montra fingroj.

Ankaŭ la kvazaŭ-latinlitera eno-signo ¥ estas uzata, sed ĝi havas problemon, ĉar ne ĉiuj komputilprogramoj ĝuste vidigas ĝin.

Moneroj kun onaj valoroj de eno, seno (銭, sen, centono de eno) kaj rino (厘, rin, milono) tute foriris el cirkulado fine de 1953, kaj tiuj unuoj povas plu esti uzataj nur en kalkuloj.

En 2009, cirkulantaj moneroj estas por 1 eno, 5 enoj, 10 enoj, 50 enoj, 100 enoj kaj 500 enoj. Cetere, moneroj kun valuto je 1000 enoj estis emisiitaj por specialaj okazoj, sed ili kutime ne estas cirkulataj (kvankam uzeblaj). Samtempe, cirkulantaj monbiletoj estas por 1000 enoj, 2000 enoj, 5000 enoj kaj 10 000 enoj.

La 5000-ena monbileto de serio D (1984—1993) montris portreton de Nitobe Inazo, Asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj, fervora simpatianto de Esperanto.

Simboloj

  • ¥ kvazaŭ-latinlitera simbolo
  • 円 japana simbolo
  • 圓 pli malnova simbolo. Ĝin hodiaŭ kutime anstataŭas la simbolo 円, tamen se oni celas peri senton de tradicio kaj speciala fidindeco, oni ankoraŭ hodiaŭ aplikas ĝin – ekzemple sur bankaj dokumentoj kaj ĉekoj
  • 銭 simbolo de seno = eno/100
  • 厘 simbolo de rino = eno/1000
  • JPY internacia valutokodo, laŭ ISO 4217

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto