Jerdona kukolaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jerdona kukolaglo
Jerdona kukolaglo
Jerdona kukolaglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aviceda
Specio: A. jerdoni
Aviceda jerdoni
(Blyth, 1842)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Jerdona kukolaglo (Aviceda jerdoni) estas mezgranda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj iom simila al la Komuna kukolo. Temas pri bruna rabobirdo kun fajna blankapinta nigra kresto kutime tenata rekte.[1] Ĝi estas troviĝanta en Sudorienta Azio. Ĝi loĝas en montetoj de terajo kaj estas pli rara en ĉiamverdaj arbaroj kaj teplantejoj.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉirkaŭ 46 cm longa. Ĝi estas konfuzebla kun la Kresta akcipitro aŭ kun la Kresta akcipitraglo dumfluge, sed povas esti distingata pro sia pli longa kaj rekta kresto, tre larĝaj kaj rondo- kaj padel-formaj flugiloj[1] kaj ĉefe senmarkaj kaj palaj subaj partoj. Ĝi havas blankan mentonon kaj tre nigran mezan strion.[2] La supraj partoj estas tre malhelbrunaj, la vizaĝo kaj la brusto grizeca kaj la ventro montras horizontalan striecon. La vosto havas horizontalajn bendojn.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en terajo de Norda Barato kaj montetoj de Orienta Himalajo el Orienta Nepalo kaj duaroj de Bengalo al la valo de Asamo, Okcidentaj Ghatoj en Suda Barato, suda Srilanko, Bangladeŝo[3], Birmo, Tajlando[2], Sumatro[4], Singapuro[5] kaj Filipinoj[6]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas tipe vidata en paroj farante aerajn flugmontradojn; dume ili havas krestojn rekte. Foje tiuj birdoj povas esti vidataj en malgrandaj familigrupoj de 3 al 5 individuoj flugantaj ĉe arbarbordoj.[2] Tiu birdoj plenumas memontradon per 'ŝvebado kaj ondeca flugo' ĉe la nesto.[1] La reprodukta sezono varias laŭloke sed oni scias, ke tiu birdospecio reproduktiĝas preskaŭ la tutan jaron escepte kelkajn monatojn ĉe aprilo kaj majo.[2] Manĝo estas lacertoj, akridoj kaj aliaj grandaj insektoj. La stomakenhavo de specimeno kolektata en kio nune estas Kurseong inkludis lacerton de la familio de Agamedoj, nome Japalura variegata, kelkajn longkornajn skarabojn kaj mantojn.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Rasmussen, PC & Anderton JC 2005. Birds of South Asia. The Ripley Guide. Vol. 1 kaj 2. Smithsonian Institution kaj Lynx Edicions, Vaŝingtono kaj Barcelono
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Ali, S & Ripley, SD 1983. Handbook of the Birds of India and Pakistan.Compact edition. Oxford University Press. Delhi
  3. Bird Checklist of Bangladesh el la retejo de Bangladesh Biodiversity Research Group Link Arkivigite je 2015-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Buij, R. 2003 Breeding behaviour of Jerdon’s Baza Aviceda jerdoni at Gunung Leuser National Park, Sumatra, Indonesia: the first nesting record for Sumatra. Forktail Vol. 19 Oriental Bird Club.
  5. Chan, YM, Wang, LK & We, YC (2007) Jerdon's Baza Aviceda jerdoni in Singapore. BirdingASIA 8: 45-48
  6. del Hoyo, J., Elliot, A. and Sargatal, J. (1994) Handbook of the birds of the world. Vol. 2: NewWorldVultures to Guineafowl. Barcelona: Lynx Edicions.
  7. D'abreu ?? Journal of the Bombay Natural History Society, 20:518