Jorge Semprún

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Semprún
Persona informo
Jorge Semprún
Naskiĝo 10-an de decembro 1923 (1923-12-10)
en Madrido
Morto 7-an de junio 2011 (2011-06-07) (87-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj hispanafranca vd
Ŝtataneco HispanioFrancio vd
Alma mater Liceo Henri-IV vd
Partio Komunista Partio de Hispanio vd
Familio
Patro José María Semprún Gurrea vd
Patrino Susana Maura Gamazo vd
Gefratoj Carlos Semprún vd
Edz(in)o Colette Leloup • Loleh Bellon vd
Infanoj Pablo Semprún • Ricardo Semprun • Jaime Semprun vd
Profesio
Alia nomo Federico Sánchez vd
Okupo scenaristoverkistopolitikistofilozofo vd
Laborkampo teatra arto vd
Verkado
Verkoj La segunda muerte de Ramón Mercader vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jorge Semprún Maura (Hispana prononco: [ĤORĥe semPRUN]; 10-a de decembro 1923, Madrido – 7-a de junio 2011, Parizo) estis hispana verkisto kaj politikisto, kiu loĝis en Francio kaj verkis ĉefe franclingve.

Semprún kreskis en burĝa, maldekstre-liberala familio en Madrido. Lia patrina avo kvinfoje estis ĉefministro sub reĝo Alfonso la 13-a . Post eksplodo de la Hispana Enlanda Milito la familio fuĝis al Nederlando, post la venko de la faŝistoj sub Francisco Franco komence de 1939 al Parizo, kie Semprún abienturiĝis kaj ekstudis filozofion. En 1941 li aliĝis al la komunista rezistada organizo Organisation Francs-tireurs et partisans kaj poste membriĝis en la Hispana Komunista Partio (PCE). Laborante subgrunde kontraŭ la germanaj okupantoj li estis arestita de Gestapo kaj deportita al koncentrejo Buchenwald. Tie li aliĝis al la enkoncentreja komunista rezistado.

De 1953 ĝis 1962, sub la Franco-reĝimo, Semprún vivis sekrete en Hispanio kaj laboris kiel organizanto por la ekzilita komunista partio de Hispanio, sed en 1964 li estis elpelita pro „partio-damaĝa konduto“. Post la morto de Franco kaj ŝanĝo al demokrata registaro, li fariĝis hispania kulturministro de 1988 ĝis 1991 en la registaro de Felipe González.

Li estis la scenaristo por du sinsekvaj filmoj de la greka film-reĝisoro Costa-Gavras, Z (1969) kaj La Konfeso (1970), kiuj pritraktas la temon de politika persekutado.

Pro sia scenaro por Z, Semprun estis kandidatigita por la Oskar-premio. En 1994 li ricevis la pacpremion de la germana librokomercistaro (Friedenspreis des Deutschen Buchhandels). 1996, li fariĝis la unua nefranca aŭtoro elektita en Akademio Goncourt, kiu ĉiujare aljuĝas renoman literatur-premion.

Jorge Semprún mortis la 7-an de junio 2011 en Parizo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]