Kaĉo (Sebastopola municipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Kaĉo
ruse Кача
ukraine Кача
krime-tatare Qaçı
Apartenas al: Sebastopola municipo
Koordinatoj: 44° 47′ N, 33° 33′ O (mapo)44.77527777777833.543888888889Koordinatoj: 44° 47′ N, 33° 33′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~20 m
Loĝantaro: 4 996 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 99804
Telefonkodo: +380-692
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Kaĉo (Krimeo)
Kaĉo (Krimeo)
DMS
Kaĉo
Kaĉo
Kaĉo
Situo de Kaĉo sur la mapo de Krimeo
vdr
Tiu ĉi artikolo temas pri loĝloko en Krimeo. Pri la samnoma rivero legu en la artikolo Kaĉo (rivero).

Kaĉo (ruse Кача, ukraine Кача, krime-tatare Qaçı) estas urbotipa loĝloko en Krimeo. Administre la loĝloko apartenas al la teritorio de Sebastopola municipo (Naĥimovskij-urbodistrikto), kiu ne apartenas al Aŭtonoma Respubliko Krimeo kaj estas aparta administra unuo de Ukrainio. En la loĝloko loĝas ĉ. 5 mil homoj. Kaĉo estas centro de Kaĉa komunumo, kiu krom la loĝlokon mem havas ankoraŭ 4 vilaĝojn.

Iuj gravaj industriaj entreprenoj en la loĝloko mankas. La bazo por la urba ekonomio estas ripoz-industrio (somere) kaj situanta en la loĝloko milita bazejo. Apud la loĝloko troviĝas milita flughaveno (i.a., ĝuste tiu ĉi flughaveno akceptis ĉiujn partoprenantojn de la Jalta konferenco en 1944). Kaĉo havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde la jaro 1938.


La loĝlokoj kaj distriktoj de la Sebastopola municipo

Distriktoj Balaklavskij, Gagarinskij, Leninskij, Naĥimovskij
Urboj SebastopoloInkermano
Iama urbo Balaklavo nun estas parto de Sebastopolo
Urbotipaj loĝlokoj Kaĉo
Vilaĝoj: AndrejevkaFrontovojeFruktovojeGonĉarnojeDalnejeKamiŝliKizilovojeKolĥoznojeNovobobrovskojeOzjornojeOrlinojeOrlovkaOsipenkoPavlovkaPeredovojePirogovkaPodgornojePovorotnojePoljuŝkoRezervnojeRodnikovskojeRodnojeRossoŝankaŜirokojeTernovkaTilovojeVerĥnesadovojeViŝnjovoje
Loĝloketoj Solneĉnij