Kaŝtana munio
Kaŝtana munio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kaŝtana munio (Lonchura atricapilla) estas malgranda specio de paseroformaj birdoj. Ĝi estis iam konsiderata samspecia kun la tre proksima rilata trikolora munio, sed nune estas amplekse agnoskita kiel aparta specio. Tiu estrildedo estas loĝanta reproduktanta birdo en Bangladeŝo, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Burmo, Nepalo, Filipinoj, Singapuro, Tajvano, Tajlando, Vjetnamo kaj Havajo. Ĝi estis enmetita ankaŭ en ĉiuj el la Grandaj Antiloj kaj Martiniko en Karibio.
Antaŭ 1995, ĝi estis la nacia birdo de Filipinoj,[1] kie ĝi estas konata kiel mayang pula ("ruĝa maja") pro sia brikruĝa makulo en la malsupra dorso kiu videblas nur dumfluge. Tio distingas ĝin el aliaj birdoj surloke nomita maya, notinde la ĉefe bruneca "mayang simbahan" (kampopasero)[2] kiu estas pli ofta en urbaj areoj.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]La Nigrakapa lonĥuro havas kelkajn subspeciojn kiuj estas agnoskitaj, kiel:
- Lonchura atricapilla atricapilla
- Lonchura atricapilla rubroniger
- Lonchura atricapilla sinensis
- Lonchura atricapilla formosana
- Lonchura atricapilla deignani
- Lonchura atricapilla brunneiceps
- Lonchura atricapilla jagori
- Lonchura atricapilla selimbauensis
- Lonchura atricapilla obscura
- Lonchura atricapilla batakana
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kennedy, Robert. (21a de Septembro 2000) A Guide to the Birds of the Philippines. ISBN 0-19-854668-8.
- ↑ 10 Most Common Urban Birds (2a de Julio 2013).
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chestnut munia en la angla Vikipedio.
|