Karim Ahmad Khan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karim Ahmad Khan
Persona informo
Naskonomo Karim Asad Ahmad Khan
Naskiĝo 30-an de marto 1970 (1970-03-30) (54-jaraĝa)
en Edinburgo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater King's College • The Dickson Poon School of Law
Familio
Frat(in)o Imran Ahmad Khan
vdr

Karim Asad Ahmad KHAN (la 30-an de marto 1970) estas brita advokato, ekde februaro 2021 li estas la ĉefa prokuroro de la Internacia Puna Kortumo [1].

Kahn estas fakulo pri internacia juro kaj homaj rajtoj. Antaŭ tio, li funkciis kiel asistanto de la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj kiel la estro de la enketa teamo por antaŭenigi punon por militkrimoj faritaj de la Islama Ŝtato (UNITAD).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kahn kvalifikiĝis kiel advokato en Anglio kaj Kimrio en 1992. Post tio, li kompletigis doktorecon en juro ĉe Wolfson College ĉe la Universitato de Oksfordo. Inter 1993 kaj 1996 li funkciis kiel prokuroro nome de la krono en la prokurorio de Anglio kaj Kimrio.

Ekde 1997 li laboris en la prokurorio ĉe la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio. Post tio, li funkciis kiel jura konsilisto al la oficejo de la prokuroro de la Internacia Krima tribunalo por Ruando.

Kahn estis nomumita Konsilisto de la Reĝino (angle Queen's Counsel) en 2011.

Khan laboris en Bagdado, Irako kiel speciala konsilisto kaj estro de la enketa teamo de Unuiĝintaj Nacioj por antaŭenigi punon por la krimoj de la Islama Ŝtato.

La 12-an de februaro 2021, Kahn estis elektita la ĉefa prokuroro de la Internacia Kriminala Kortumo. Kahn estas la tria persono en tiu pozicio kaj la unua estanta elektita per sekreta baloto.

En septembro 2021, li rekomencis la enketon pri la krimoj faritaj de la talibano kaj la islama ŝtato en Ĥorasano, Afganio, kiu estis suspenditaj en la printempo de 2020 laŭ peto de la tiama registaro en Kabulo, kiu provis pruvi, ke ĝia juridikcio efikas en la lando kaj povas procesigi la krimintojn. Aliflanke, la prokuroro decidis "malprioritigi" la esplorojn pri la krimoj faritaj de internaciaj fortoj, precipe usonaj fortoj, en la teritorio de Afganio ekde 2003. Li pravigis tiun elekton per la limigitaj financaj rimedoj de la tribunalo [2].

En novembro 2021, li vojaĝis al Kolombio kaj Venezuelo kaj konfirmis ke li komencos oficialan enketon de Venezuelo por Krimoj kontraŭ la homeco [3] [4]. En April 2022, li revenis al Venezuelo kaj konsentis kun la registaro establi oficejon de la Internacia Kortumo en Karakaso [5] [6].

En April 2022, Khan diris pri la Rusia-Ukrainia milito : "Ni havas akcepteblajn kialojn por kredi, ke krimoj estas faritaj sub la jurisdikcio de la tribunalo" [7]. 11 monatojn poste, li sukcese petis pri du arestordonoj asertante ke rusa prezidanto Vladimir Putin kaj Maria Lvova-Belova malobservis du leĝojn kontraŭ sistema deportado, translokigo kaj ostaĝigo [8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]