Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo de Jerusalemo
latine Ordo Equestris Sancti Sepulchri Hierosolymitani
emblemo
Blazono de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo de Jerusalmeo
Blazono de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo de Jerusalmeo
homa komunumojura persono • kavalira ordeno • hospicordeno • kavalira ordenoorganizaĵo
Komenco ĉirkaŭ 1050
Lando(j) Vatikano vd
Sidejo Palazzo Della Rovere
Situo Vatikano
Moto latine DEUS LO VULT
Membro de Franca Katolika Akademio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
KVALIRAJ ORDENOJ
“KAVALIRA ORDENO DE LA SANKTA TOMBO En JERUSALEMO”
Blazono de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo de Jerusalmeo.
latina nomo = Ordo Equestris Sancti Sepulchri Hierosolymitani
aprobo =de la Sankta Seĝo
tipo = Ordeno fondita aŭ rekreita rekte de la Apostola Seĝo
moto = DEUS LO VULT
stato = aktiva
supera reganto (Granda Majstro) = Benedikto la 16-a
anstataŭanta Granda Majstro = Edwin Frederick O'Brien
naskiĝodato = 1050 ĉirkaŭ
naskiĝoloko = Regno de Jerusalemo
unua reganto = Gotfredo de Bouillon
gradoj = Kavaliro/Damo de koliero
Kavaliro/Damo de granda kruco
Komandoro/Damo de komendo
rubando = Rubando de la Ordeno

La Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo (KOESTJ) (aŭ Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo de Jerusalemo) estas katolika Kavalira Ordeno kaj publika asocio de fideluloj de la Katolika Eklezio, starigita de la Sankta Seĝo, el kiu rekte dependas kaj havas juran personecon kaj kanonikan kaj civilan kun la nobelaj privilegioj.

Ligite al la Baziliko de la Sankta Tombo de Jerusalemo, ĝuste pro sia pontifika subinvestiĝo, ĝi povas esti difinita la unika laika institucio de la Sankta Seĝo ŝarĝita zorgi pri la bezonoj de la Latina Patriarkato de Jerusalemo kaj subteni la iniciatojn kaj aktivecojn celantajn vivteni la ĉeeston de kristanoj en la Sankta Lando. La Patriarkato do havas kiel precipan fonton institucian la monoferojn donacitajn de la Kavaliroj kaj de la Damoj de tiu Kavalira Ordeno.

Granda Majstro, (delegita), de la oficiala Granda Majstro estas la reganta papo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kavaliroj kaj Damoj de la Ordeno procesiantaj, dum Eŭkaristia Kongreso en Charlotte, Norda Karolino.

La kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo reiras al 1099 kaj devenigas siajn originojn de la kanonikoj de la Baziliko de la Sankta Tombo (kies ekzistas ankoraŭ “regulaj kanonikinoj”, virina branĉo) estis konstituigita iniciate de la duko de la Malalta Loreno Gotfredo de Bouillon tuj post la starigo de la Jerusalema reĝlando, kaj estas konsiderata ĉe historiistoj, kune kun la Ordeno de Malto, la plej antikva Ordeno asista, karitata, kavalira kaj religia de la kristana epoko kaj ankoraŭ aktiva.

En 1103, laŭ tiuepoka kronikistoj, Baldueno la 1-a, dua suvereno de la Krucista Ŝtato, ekregis la Ordenon de la kanonikoj de la Sankta Tombo kun la prerogativo, “por si kaj por siaj posteuloj”, krei kaj armi kavalerianojn; tiu rajto, estis koncedita, dualoke, al la Patriarko de Jesrusalemo, kaze de malĉeesto aŭ malebligo de la Reĝo. Inter la adeptoj al la Ordeno, partoprenis la tieldiritaj sergentes (serĝentoj), kiuj reprezentis specion de armeo ene de la Ordena grupo kaj estis, kiel elektitaj armeanoj, votitaj al la defendo de la Sankta Tombo kaj de la Sanktaj Lokoj, sub la gvido de la reĝo de Jerusalemo.

Post la unua krucmilito naskiĝis en tuta Eŭropo la Priorejoj de tiu Ordeno, iniciate de tiuj nobelaj kavaliroj aŭ prelatoj, kiuj ricevis la investadon al protektado de la Sankta Tombo

Kun la malapero de la kristana reĝlando de Jerusalemo, la Ordeno restis sen sia ordinara superulo, kvankam la eŭropaj priorejoj daŭrigis ekzisti, sub la protekto de la eŭropaj suverenoj aŭ ŝtatregantoj kaj de la Apostola Seĝo.

En la 14-a jarcento la Apostola Seĝo obtenis de la sultano de Egiptio, sekve la pago de peza porelaĉeta sumo, ke la gardado de la sanktejoj de la kristana kredo estu konfidita al la ordeno de la Minoraj Fratuloj. Dum la periodo de la abolicio de la Patriarkato Latina, la prerogativo reprezenti la religian aŭtoritaton en la loko, fakte pasigis al la Gardado de la Sankta Lando, nome.al la cititaj Minoraj Fratuloj.

En 1847, la Latina Patriarkato estis restarigita per decido de papo Pio la 9-a, kiu promulgis novan statuton koncerne la Sanktan Tombon kaj tiun metis sub la rekta protekto de la Apostola Seĝo, asignante al la persono mem de la Pontifiko la ŝarĝon de Granda Majstro kaj pri ĝi liverante la regon al la Latina Patriarko. Samtempe estis starigita kiel precipa tasko de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo’ la financan subtenon de la Latina Patriarkato, kaj kooperadon por la disvastigo de la kristana kredo, kaj konfirmita la prerogativo de unika Kavalira Ordeno tiucele starigita kaj oficiale ŝarĝita de la Apostola Seĝo: afero tiu evidentigita per la blazono de la Kavalira Ordeno, en kiu la jerusalema ‘potencigita’ kruco pendas el arma trofeo.

En 1949 papo Pio la 12-a fiksis ke la funkcio de la Granda Majstro de la Ordeno, laŭ la Kodo de kanonika juro propra de la papo, estu delegita de la papo mem al Kardinalo, asignante al la Patriarko de Jerusalemo la prerogativon de Granda Prioro. [[Dosiero:Anastasia Rotonda 4th century floor plan 2.png|eta|dekstra|Teretaĝa plano de la Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo.

En 1962, papo Johano la 23-a kaj poste, en 1967, papo Paŭlo la 6-a plue modifis la statuton por ke estu faciligita al la Ordeno agado pli koordinata kaj efika.

El la februaro 1996, papo Johano Paŭlo la 2-a difinis la juran dignecon de la Ordeno kiu fariĝis “publika asocio de fideluloj, starigita de Sankta Seĝo laŭnorme de la Kodo de Kanonika Juro”, [1]kun jura personeco kanon kaj civila.

La 29-an de aŭgusto 2011, papo Benedikto la 16-a nomumis ĉefo de la Ordeno ĉefepiskopon Edwin Frederick O'Brien kun la titolo de “Anstataŭanta Granda Majstro” de la kavalika Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo, kiu ekoficis la sekvan jaron; en la sinsekva Koncistorio (18-a de februaro 2012 Benedikto la 16-a levis al la kardinala rango la Anstatuantan Grandan Majstron.

Nobelaj kaj heraldikaj privilegioj[redakti | redakti fonton]

Memorindas la antikva tradicio kiu jgas la kavalirojn de tiu Ordeno ordenitaj ankaŭ per Nobleco ligitaj al la titolo de Palatina Grafo, nome grafo de la Sankta Palaco Laterana [2]

La Ordeno prioritate antaŭas, en la ceremonioj kaj en apostolaj palacoj, ĉiun ajn ordenon kaj, laŭ ekspertoj kaj historiistoj, [3], vicas tuj post la Ordeno de la Ora Sprono [4]

Laŭjura Priskribo[redakti | redakti fonton]

Romo, palaco Della Rovere, sidejo de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo.

La kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo estas asocio de laikaj fideluloj malfermita ankaŭ al ekleziuloj, starigita surbaze de la kanonika juro iniciate de la Apostola Seĝo kaj rekonata internacinivele al kiu estis konfidita, de la papo, la apartan taskon asisti la Eklezion de la Sankta Lando kaj plifortigi en ĝiaj membroj la praktikon de la kristana vivo. Nur la Apostola Seĝo, en la Katolika Eklezio, kompetentas por starigi publikajn fidelulajn asociojn, universalajn kaj internaciajn.

Ĉar ĝiaj membroj disvatiĝas tra la tuta mondo, ĝi posedas statuton aprobitan kaj promulgitan rekte de la Apostola Seĝo: la Ordeno estas, fakte, publika asocio de fideluloj.

La Ordeno, per Reskripto de Johano Paŭlo la 2-a de 1996, fariĝis Institucio jurkanonika kun jura vatikana personeco, kun oficiala sidejo en la Ŝtato de la Vatikanurbo.[5]

Aktivecoj de la Ordeno[redakti | redakti fonton]

Ĉar temas pri laika asocio kiu sin memfinancas per la kontribuaĵoj de siaj membroj, la Ordeno postulas kontribue realigi la projektojn por subteni religiajn aktivaĵojn de la Sankta Lando kaj aparte de la latina Patriarkato de Jarusalemo (inter kiuj la konstruon kaj bontenadon de infanĝardenojn, lernejojn, malsanilejojn, seminariojn, stipendiojn por studentoj bezonaj kaj aparte meritaj. Laŭdekrete de la Apostola Seĝo, la unika preposto por la utiligo kaj distribuo de la mono kolektita de la Ordeno estas ĝuste la Patriarko.

La adeptoj al la Ordeno, nome la aktivuloj en la servo de la karitato, troviĝas en ĉiuj kontinentoj.

Historia ligo, tradicia lkaj spirita kun la Baziliko de la Sankta Hejmo de Toreto[redakti | redakti fonton]

Apartan ligan simpation la kavaliroj de tiu Ordeno nutras por tiu katolika sanktejo ĉar ĝi, laŭ popola onidiro, estas la hejmo mem de la Virgulino Maria en Palestino en kiu vivintus Jesuo kaj entenas elementojn kiujn arkeologoj reirigas al la Nazareta medio, memorigas al ili la Sanktan Landon.

En tiu sanktejo la kavaliroj de la itala leŭtenantejo allasis ankaŭ signojn de sia devoteco: ili, ekzemple, financis la noktan iluminadn sistemon de la Sankteja Fasado [6]

Krome la ordenaj damoj kaj kavaliroj donacis al la Sankta Hejmo la surstangan krucon kiu nun troviĝas en la Kripto de la Sanktaj Pilgrimoj.

Hierarkia Strukturo de la Kavalira Ordeno[redakti | redakti fonton]

La Ordeno havas hierarkian strukturon, kun en la pinto la Kardinalo Granda Majstro. Tiu ĉi estas nomumita rekte de la Papo, de kiu ekskluzive dependas. Pro tio la Ordeno estas difinita “ordeno de pontifika investo”, nome rekte submetita al la aŭtoritato kaj kontrolo De la Apostola Seĝo.

La Granda Majstro utiligas la kunlaboradon de la Granda Majstraro, kiu, en akordo kun la Latina Patriarkato de Jerusalemo, ellaboras la operaciajn planojn kaj interprenojn favorajn al la kristanaj strukturoj en la Sankta Lando. Kiel supre dirite, la latina Patriarko plenumas la funkcion de Granda Prioro.

Ĉiuj Anstatantoj kaj membroj de la Granda Majstraro ĝuas la titolon de "Ekscelenco ĉe la Vatikana Stato kaj, foje, en aliaj ŝtataj teritorioj.

La Ordeno, nivele de periferioj, estas konstituata de 58 leŭtenantejoj (aŭ Majstraj Delegacioj), kies: 29 en Eŭropo, 15 en Nordameriko, 5 en Sudameriko kaj 7 en Aŭstralio kaj Fora Oriento kaj 1 en la Rusa Federacio. [7]

En la tuta mondo la aktivaj membroj estas (2012) 28.000 Kavaliroj kaj Damoj.

Granda Majstraro[redakti | redakti fonton]

Reichsgraf Peter Wolff-Metternich zur Gracht

Ĵusaj Grandaj Majstroj de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

Blazono de la kardinalo Granda Majstro de la Ordeno de la Sankta Tomdo en Jerusalemo.

Sanktuloj kaj Beatuloj de la Kavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

Gradoj[redakti | redakti fonton]

ŜIRMILOJ
KAVALIRO
KOMANDORO
GRANDOFICIRO
GRANDA KRUCO
KOLIERO
RUBANDOJ
KAVALIRO
KOMANDORO
GRANDOFICIRO
GRANDA KRUCO
KOLIERO|-

Blazonoj[redakti | redakti fonton]

Ordenaj Kavaliroj en kompleta Ceremonia Uniformo
  • La blazono konsistas el Potencigita Kruco (aŭ Jerusalema Kruco) ruĝe emajlita, surmetita per ora milita trofeo, ĉio pendanta de kolrubando en nigra silko. La dimensioj de la kruco varias laŭ la gradoj, el 3,5 cm por la kavaliro de Granda Kruco kaj kavaliro de Koliero diferenciĝantaj ĝuste laŭ la gradoj, al 5 cm por la altaj gradoj.
  • La plato utiligita por la grandoficiro, kavaliro de Granda Kruco kaj Kavaliro de Koliero, diferenciĝas laŭ la gradoj. La plato de grandoficiro konsistas el arĝenta stelo radianta je 8,5 cm havanta en sia eno krucon potencigita ruĝe emajlita sur blanka fono, ĉirkaŭita per hora cirkla skarpo kaj de alia samspeca malpli granda. La plato de grandkruca kavaliro konsistas el radianta stelo de 8,5 cm havanta en sia eno grandan potencigitan krucon kun vitre ruĝaj emajlaĵoj. La plato de koliera kavaliro konsistas el arĝenta radianta stelo de 8,5 cm havanta en sia eno horan plateton kun la bildo de Kristo rezurektinta ĉirkaŭita de verde emajlita rubando.
  • La kolier estas metalo emajlita kun alternaj platoj kaj medalionoj reproduktantaj la krucon de Jerusalemo kaj la moton de la Ordeno "DEUS LO VULT" (Dio ĝin volas). La milita trofeo, subtenanta dekoracion, entenas potencigitan krucon inter laŭrofrondoj.
  • La kapkovrilo estas vaska ĉapo en nigra veluro, ĉapvestita vertikale dekstre, kun la stampita Ordena dekoracio dimensie varia laŭ la kavalira rango.
  • La mantelo estas blankkolora por la kavaliroj kaj nigra por la damoj, ornamita, sur la maldekstra flanko, per la Kruco de Jerusalemo de 25 cm.
  • La brustpelerino, vestita de ekleziuloj, estas utiligata por la ceremonioj de la Ordeno kaj konsistas el blanka manteto kun stampita, sur la maldekstra flanko, la Kruco de Jerusalemo de 16 cm.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Art. 312 par.1, 1a
  2. Tiu tradicio estas konfermita, inter aliaj, de Bascapé (G. Bascapè, "Gli ordini cavallereschi in Italia", Milano, 1972 kaj G. Bascapè, "Gli ordini cavallereschi in Italia, storia e diritto", Milano 1992), kiu atentigas pri: "La plejelstaraj privilegioj aneksitaj al la kavalira digneco de la Sankta Tombo konsistas, laŭtradicie, en la nobeliĝo de la kavaliro – en la kazo ke li tia ne estus – kaj en la konfido de la titolo kaj privilegioj de Palatina Grafo (aŭ grafo de la Laterana Palaco) kiel la papaj kavaliroj de la “Ora Sprono”. [...] Konfirme de tio la historiisto raportas longan serion de buleoj kaj brevoj en kiuj la Apostola Seĝo adresiĝas al la kavaliroj de la Sankta Tombo per la titolo de "comes" (grafo).
  3. Roger Peyrefitte, Cavalieri di Malta, cap. VII, pag. 193
  4. buleo In supremo militantis Ecclesiae, de la 7-a de januaro per kiu papo Benedikto la 14-a validigis la prioritaton sur ĉiuj ordenoj escepte de tiu de Ora Sprono.
  5. La Apostola Seĝo revenas reklarigi pri la ekzisto kaj sia protekto de la Kavaliraj Ordenoj. Tion ĝi faras (oktobro de 2012) en noto disvastigita per de oficiala bulteno de la Sankta Seĝo. Temas pri precizigo kiu okazas “sekve de oftaj demandoj informpetaj pri la sinteno de la Apostola Seĝo rilate Kavalirajn Ordenojn dediĉitajn al Sanktuloj aŭ havantajn sanktajn titolojn”. Jen tiam la precizigo, kiu recitas “Krom siaj Kavaliraj Ordenoj (Supera Ordeno de la Kristo, Ordeno de la Ora Sperono, Pia Ordeno, Ordeno de Sankta Gregorio la Granda, kaj Ordeno de Sankta Silvestro papo) – oni legas en la noto – la Apostola Seĝo rekonas kaj protektas la Suverenan Militan Ordenon de Malto – dirita ankaŭ Suverena Milita Hospitala Ordeno de Sankta Johano de Jerusalemo, de Rodo kaj de Malto – kaj la Kavaliran Ordenon de la Sankta Tombo en Jerusalemo; kaj intencas ŝanĝi nenion ĉi-rilate. Tiel la noto daŭras: "tio por informi ke ĉiu nova starigo de kavaliraj ordenoj referencantaj al tiuj aŭ aliaj mezepokaj havas neniun rekonon ĉe la apostola Seĝo". La noto “celas eviti ekvivokojn bedaŭrinde eblajn, ankaŭ pro la nelicaj allasoj de dokumentoj kaj pro la nelica uzo de sanktaj lokoj, kaj malhelpi la daŭrigon de uzurpoj kiuj, poste, damaĝas multajn sensciajn personojn". La apostolseĝa noto konfirmas ke estas atribuenda neniu valoro al Kavaliraj Diplomoj kaj al la relativaj blazonoj supozigitaj allasitaj de asocioj nerekonataj, dum ĝi ne taksas juro-respektema la uzon de preĝejoj kaj kapeloj por tieldiritaj “investadaj ceremonioj". (el Avvenire de 19 de oktobro 2012).
  6. vidu: Lorenzetti,U., Belli Montanari,C., L'Ordine Equestre del Santo Sepolcro di Gerusalemme. Tradizione e rinnovamento all'alba del Terzo Millennio, Fano (PU), septembro 2011
  7. vidu: Lorenzetti,U., Belli Montanari,C., Samloke

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giacomini,G., Storia dei Cavalieri del Santo Sepolcro, Jesi, 1971.
  • AA.VV., I Cavalieri del Santo Sepolcro, Romo, 1959.
  • Pierredon, M., L'Ordre équestre du Saint Sépulcre: son histoire, son organisation, ses insignes, et ses coutumes, Parizo, 1929.
  • Arnone,C., Ordini cavallereschi e cavalieri, Milano, 1954.
  • Bascapè,G., Gli ordini cavallereschi in Italia, Milano, 1972.
  • Gentili,A., La disciplina giuridica delle onorificenze cavalleresche, Romo, 1991.
  • Visentin,M., Ordine equestre del Santo Sepolcro di Gerusalemme, Verono, 1991.
  • Cuomo,F., Gli ordini cavallereschi, Roma, 1995.
  • Piccirillo,G., La nuova Gerusalemme, Padova-Milano, 2004.
  • Lorenzetti,U., Belli Montanari,C., L'Ordine Equestre del Santo Sepolcro di Gerusalemme. Tradizione e rinnovamento all'alba del Terzo Millennio, Fano (PU), ssptembro 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] Oficiala retejo de la Ordeno
  • [2] Oficiala retejo de al Leŭtenantejo de NorItalio
  • [3] Investada rito en la Bziliko de la Sankta Tombo.
  • [4] La Kaavalira Ordeno de la Sankta Tombo de Jerusalemo.
  • cortino