Konrad Weiß (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konrad Weiß
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1880 (1880-05-01)
en Michelbach an der Bilz
Morto 4-an de januaro 1940 (1940-01-04) (59-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • artokritikisto vd
Laborkampo Catholic literature • ĵurnalismo • kritiko de arto vd
Aktiva en Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Konrad WEISS (naskiĝinta en la 1-a de majo 1880 en Michelbach-Rauhenbretzingen, mortinta en la 4-a de januaro 1940 en Munkeno) estis germana verkisto kiu apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Weiß pledis por moderna katolika literaturo kun pretendo je arto. Weiß ne povas esti enlistitiga en iu konkreta grupo, kvankam li estis parto de la munkena kulturcirklaro. Kelkaj taksis lin postekspresionisto. Li neniam ege furoris sed tamen havis kutiman legantaron; al ĝi apartenis ankaŭ la katolika juristo Carl Schmitt aŭ la kristana filozofo Josef Pieper. Li estis amiko de la verkistoj Hugo von Hofmannsthal, Rudolf Borchardt kaj Theodor Haecker kaj flegis kontakton al la eldonistoj Peter Suhrkamp kaj Anton Kippenberg kiel ankaŭ al la libroilustristo Alfred Kubin. Kubin ankaŭ laboris por lia verko Harpyie. Rudolf Borchardt nomis Weiß jam en 1926 "ne ĝuste prijuĝita artisto". La lirikisto Weiß hodiaŭ estas forgesita, tamen fakuloj ŝatas lian lingvoartistajn kapablojn. Weiß apartenis al la dekstra alo de la konservativistoj. Li interesiĝis pri la malnovgermana arto kaj entuziasmiĝis pri germanaj mondkonceptoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante talentita filo de etkamparano li pasigis la junajn jarojn kun naŭ gefratoj. Nur danke al subteno de certa parenco li rajtis frekventi gimnazion. Post la abiturienta ekzameno li studis teologion katolikan, poste arthistorion kaj germanistikon ĉe la universitatoj de Tübingen, Munkeno kaj Freiburg im Breisgau. La planon pastriĝi li ne plu sevkis kaj la altlernejon li forlasis neekzamenita. En 1905 li iĝis redakcisekretario de la gazeto Hochland, publica centro de la katolika kultura revivigomovado. Poste li iĝis tie la redaktisto responsanta pri artodemandoj. En 1919 li publikigis sian eseo-volumon sub la titolo Zum zeitgeschichtlichen Gethsemane. Pro kvereloj kun la eldonisto de la menciita gazeto Carl Muth li ŝanĝis la deĵorlokon kaj eklaboris kiel artokritikisto ĉe la taggazeto Münchner Neueste Nachrichten. Tie li restis longe. Li ankaŭ konis tre bone la artiston Eugen Senge-Platten, kun kiu li entreprenis diversajn vojaĝojn. Li edzigis en 1917 Mairie Reich; la du restis seninfanaj.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Weiß taksis sin posteŭlo de romanitkaj aŭtoroj kiel NovalisFriedrich Schlegel kaj opoziciis klare al la reprezentantoj de klasika pensado. Kiel artokristitisto li identigis sin kun la pensoj de Lovis Corinth, Edvard Munch kaj Vincent van Gogh. Li skribis artikolojn pri la malnovgermana arto, pri gotiko kaj siaj artvojaĝoj.

Ne antaŭ la Unua mondmilito aperis la lirikisto Weiß. Lia unua poemvolumo Tantum dic verbo surmerkatigitis en 1918. En la kuro de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj sekvis aliaj kolektoj sub jenaj titoloj: Die cumäische Sibylle (1921) , Das Herz des Wortes (1929) kaj Das Sinnreich der Erde (1939). Al pli larĝa legantaro konatiĝis nur la rakontpoemo porinfana Die kleine Schöpfung (1926). Ĝin ilustris kaj maltre multe mallongigis en 1937 la pentristo Karl Caspar. Estante libro el serio de la Eldonejo Insel ĝi tre disvastiĝis.

Krom lirikaĵoj menciindas el al 1920-aj jaroj ankaŭ kontemplaj rakontpoemoj kiel Die Löwin, 1928, aŭ Tantalus, 1929. Tragedio de 1938 , Konradin von Hohenstaufen, ne estis surscenejigita. En 1933 li publikigis la traktaton Der christiliche Epimetheus, kion financis la mecenato Franz Schranz. Interkontaĝis ili en la rondo Siedlinghauser Kreis. Per tiu ĉi verko Weiß deklaris riverencon antaŭ Paul von Hindenburg citante i.a. la ideojn de Carl Schmitt. Pri la parlamenta demokratio li iomete primoke komentadis.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Zum geschichtlichen Gethsemane, 1919
  • Die cumänische Sibylle, 1921
  • Die kleine Schöpfung, 1926 (Neuausgabe München 1990, ISBN 3-920856-01-5) (it. La piccola creazione 2014, ISBN 978–88–96986–21–9 )
  • Die Löwin, 1928
  • Das Herz des Wortes, 1929
  • Tantalus, 1929
  • Das Sinnreich der Erde, 1939
  • Der christliche Epimetheus
  • Deutschlands Morgenspiegel. Ein Reisebuch in zwei Teilen, München 1950; Wanderer in den Zeiten. Süddeutsche Reisebilder aus den Jahren 1927 bis 1934, hg. v. F. Kemp, München 1958.
  • Süddeutsche Reisebilder, München 1989, ISBN 3-920856-02-3
  • Die eherne Schlange und andere kleine Prosa, Marbach 1990, ISBN 3-933679-00-1
  • Eines Morgens Schnee, München 2005, ISBN 3-86520-150-4
  • Das unstillbare Herz, Hagen-Berchum 2011, ISBN 978-3-942090-12-4

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Konrad Weiß (Dichter) en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedhelm Kemp, Karl Neuwirth: Der Dichter Konrad Weiss. 1880–1940; Sonderheft des Marbacher Magazins, 2001, ISBN 3-928882-04-X
  • Carl Franz Müller: Konrad Weiß. Dichter und Denker des „geschichtlichen Gethsemane“; Dissertation, 1965
  • Ludo Verbeek: Konrad Weiss. Weltbild und Dichtung. Eine Untersuchung nach dem inneren Zusammenhang der ersten Schaffensperiode (1909–1920); Dissertation 1959; Druckfassung 1970
  • Hanns Peter Holl: Bild und Wort. Studien zu Konrad Weiss; Dissertation 1970; Philologische Studien und Quellen 95; Berlin: E. Schmidt, 1979; ISBN 3-503-01287-7
  • Hans Dieter Haller: 'Konrad Weiß (1880 bis 1940)' in: Pegasus auf dem Land - Schriftsteller in Hohenlohe, Baier-Verlag 2006 SS 136 - 141
  • Michael Schneider: Konrad Weiß (1880–1940). Zum schöpfungs- und geschichtstheologischen Ansatz im Werk des schwäbischen Dichters; Köln: Edition Cardo, 2007; ISBN 978-3-936835-50-2
  • Marisa Fadoni Strik, Stefano Borselli, Pietro De Marco: Indagini su Epimeteo tra Ivan Illich, Konrad Weiß e Carl Schmitt
  • Dieter Wieland: Annäherung an Konrad Weiß, in Württembergisch Franken Jahrbuch 2009, Schwäbisch Hall 2009, S. 193–200.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]