Konservativa lestadianismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Konservativa lestadionismo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Konservativa lestadianismo (svede gammallæstadianism, finne vanhoillislestadiolaisuus) estas religia movado ene de la luterana eklezio precipe en Finnlando, la plej granda branĉo de lestadianismo, movado de kristana reviviĝo nomata laŭ svedsamea pastro Lars Levi Læstadius (1800–1861). Ĝi havas eksklusivan ekleziopenson. En Finnlando konservativa lestadianismo estas parto de normala luterana eklezio kaj do ne havas oficialajn ekleziojn sed havas kunigojn rauhanyhdistys ("pac-asocioj"), kiuj estas praktike konservativaj lestadianismaj eklezioj. Tamen multaj iliaj instruoj estas diversaj ol en normala luteranismo. Ĝia centrala loko estas Oulu. La tri plej grandaj pac-asocioj estas en Oulu, Helsinki kaj Jyväskylä.

Ĝi havas ĉ. 100000 anojn, precipe en Finnlando, Usono kaj Svedio.[1][2]

Konservativa lestadianismo malakceptas virinajn pastrojn, kontraŭkoncipilojn, televidon, filmojn, konkursan sporton, popmuzikon, operon, kosmetikon, dancon, koncertojn, teatron, seksajn rilatojn antaŭ geedzeco kaj alkoholon. En Finnlando kaj Svedio konservativaj lestadianoj estas konataj ankaŭ pri grandaj familioj.

Ili estas konataj ofte pri bonaj fortaj, honestaj laborviroj. Multaj finnaj politikistoj (ekzemple Urho Kekkonen kaj Keijo Korhonen) apogas konservativajn lestadianojn pro la nasko de multaj novaj civitanoj por Finnlando, kvankam ili mem ne estas membroj de la grupo.

Konservativaj lestadianoj salutas unu la alian Jumalan terve ("saluton de Dio"). Estas malpermesite diri tion al iu alia ol al alia konservativa lestadiano.

En preskaŭ ĉiu jaro konservativa lestadianismo en Finnlando aranĝas tre grandan kristanan renkontiĝon Suviseurat ("somera renkontiĝo"). Suviseurat estos aranĝita ĉie sur flughaveno – antaŭe ĝi estis aranĝita iuj jare sur kampo. Speciale en Norda Ostrobotnio kaj en la suda parto de Finna Laponio konservativa lestadianismo estas forta. En pli malsuda Finnlando ĝi estas forta principe en Laga areo de Suda Ostrobotnio kaj en ĉirkaŭo de Jyväskylä, sed nun ĝi havas iom multajn membrojn ankaŭ en Helsinko.

Multaj el kantoj, kiujn ili kantas, estas el la 18-a jarcento. El finnaj bibliaj tradukoj konservativa lestadianismo apogas plu tradukon el la jaro 1776.

Sed konservativa lestadianismo instruas ankaŭ, ke plejparto de la infanoj perdas sian kredon kaj homo, kiu perdis la kredon, povas ricevi ĝin reen nur, se iu konservativa lestadiano donas absolvon pri li. Konservatisma lestadianismo instruas, ke nur ilia kredo estas kristana grupo, nur iliaj anoj estas veraj kristanoj kaj estas savotaj – ĉiuj aliaj "kristanaj" grupoj estas herezulaj, ankaŭ aliaj branĉoj de lestadianismo.[3]

Konservativa lestadianismo instruas, ke "norda lando" en Zeĥarja 6:8 signifas Nordion.

Konservativa lestadianismo estas tre patriota grupo.

En finna parola lingvo lestadiolaisuus ofte signifas nur konservativan lestadianismon.

Bapto[redakti | redakti fonton]

Konservativa lestadianismo uzas infanan bapton, sed argumentoj de infana bapto estas tre diversaj, eĉ malaj ol en plejparto de aliaj kristanaj grupoj, kiuj baptas infanojn: konservativa lestadianismo instruas, ke ĉiuj infanoj naskiĝas en kristana kredo kaj bapto ne peras kredon kaj argumento por ĝi, ke oni devas bapti infanojn, ne estas ke la infanoj ricevus la kredon sed ke infanoj jam havas kredon. La bapta instruo ne estas normala luterana, verŝajne pli metodisma kaj kalvinisma ol luterana.

Eŭkaristio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ pri eŭkaristio konservativa lestaniana instruo malsimilas el tipa luterana instruo. En konservativa lestadionismo oni ne normale pensas, ke la eŭkaristio estas manĝaĵo kaj trinkaĵo de pardono kaj pentofero. Estas instruata, ke la eŭkaristio estas memoraĵa manĝaĵo kaj trinkaĵo, kiun Jesuo metis kaj difinis. Estas instruata, ke la eŭkaristio fortigas la kredon kaj en eŭkaristio devas manĝi kaj trinki homoj, kies pekoj estas certe jam pardonitaj.

Akuzo pri pedofilio[redakti | redakti fonton]

En 2011, finnlanda gazetaro raportis pri vasta aro de kazoj de pedofilio en konservativa lestadianismo okazintaj dum almenaŭ 30 jaroj, kiujn oni estis provinta sekretigi. Pluraj kazoj estis malkovritaj kaj sekvigis al longaj prizonaj punoj de pluraj akuzitoj, inkluzive plurajn ne-pastrajn predikantojn de konservativa lestadianismo.[4][5][6][7][8][9]

Konataj finnaj konservativaj lestadianoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Talonen, Jouko. (2001) Iustitia 14, STI-aikakauskirja, Lestadiolaisuuden monet kasvot. Lestadiolaisuuden hajaannukset (pdf). Suomen teologinen instituutti (STI). ISBN 952-9857-11-X.
  2. Helsingin sanomien Kuukausiliite Elokuu 2006, Article; Ja täyttäkää maa, Page 52
  3. An Examination of the Pearl (2012). Alirita November 22, 2014.
  4. Mapping Digital Media:Finland (Report). Open Society Foundations (January 5, 2014). Alirita April 23, 2015.
  5. (April 17, 2011) “Shedding light on child abuse among the Laestadians”. 
  6. Conservative Laestadians admit serious mistakes in dealing with child abuse issue – trust is gone in SRK (April 11, 2011). Alirita October 24, 2014.
  7. Finnish Christian sect reveals pedophilia cases (April 7, 2011). Alirita October 24, 2014.
  8. Jussi Rosendahl (April 13, 2011)Finnish church group reports child abuse over 30 yrs. Alirita October 24, 2014.
  9. Finnish church admits child abuse cases (April 7, 2011). Alirita October 24, 2014.