Kronologio de la kristanismo de la 1-a jarcento
Rilate la datojn de la eventoj de la historio de kristanismode la 1-a jarcento estas malmulte da informoj. Iuj eventoj, tamen, povas esti datitaj precize aŭ kun proksimumo de malmultaj jaroj (inter tiuj la datoj de la de la naskiĝo kaj morto de Jesuo, la martiriĝo de Jakobo la pli aĝa, la incendio de Romo, la detruo de Jerusalemo. El tiuj oni ekstrapolas, kun malpli granda grado de certeco, la eblajn datojn de la aliaj eventoj.
La precipaj fontoj el kiuj oni rekonstruas la kronologion de la eventoj estas la Nova Testamento kaj la skriboj de la unuaj kristanoj. Estu dirate ke iuj rifuzas la fidindecon de tiuj skriboj, kaj konsekve la tutan kronologio ĝis tie prezentita. Vidu en Esploro pri la historieco de Jesuo
Kronologio[redakti | redakti fonton]
- 7 a.K.-4 a.K.: Naskiĝo de Jesuo en Betlehemo.
- 28 (laŭ iuj 26): Komenĉiĝo de la predikado de Johano la Baptisto kaj, nemulte post, de tiu de Jesuo.
- Unuaj tagoj de aprilo de 30 aŭ 33: pasiono de Jesuo Kristo
- Ĵaŭdo 6-a de aprilo 30 aŭ 2-a de aprilo 33: Jesuo celebras la paskan vespermanĝon kun siaj disĉiploj Lasta Vespermanĝo.
- Vendredo 7-a de aprilo 30 aŭ 3-a de aprilo 33: Jesuo estas mortokondamnita de Sinedria tribunalo kaj de Poncio Pilato: krucumita tagmeze, ĉirkaŭ, Jesuo mortas posttagmeze.
- Dimanĉo 9-a de aprilo 30 aŭ 5-a de aprilo 33: Resurekto de Jesuo.
(La historia vero de la resurekto de Jesuo, de la sinsekvaj aperoj kaj de la Ĉieliro estas rekonata nur de kristanoj. Laŭ islamanoj Jesuo ascendi rekte al la ĉielo sen la pasaĵo tra la krucumo. ).
- aprilo kaj majo de 30 aŭ 33: Aperoj de Jesuo al sian disĉiploj, ekde la mateno de la resurekto kaj laŭlonge de kvardek sinsekvaj tagoj.
- 19-a de majo 30 aŭ 15-a de majo 33: Ĉieliro de Jesuo, kvardek tagoj post la resurekto.
- Inter la Ĉieliro kaj Pentekosto: Nomumo de Matiaso kiel nova apostolo, anstataŭanto deJudaso Iskarioto.
- 28-a de majo 30 aŭ 24-a de majo 33: Pentekosto. Komenciĝo de predikado de Sankta Petro apostolo kaj de aliaj apostoloj. 3000 homoj petas estis baptitaj kaj unuiĝas al ili (Agoj de la Apostoloj – 2, 1-41). En la sinsekvaj tagoj la apostoloj estas plurfoje arestitaj, sed ili daŭrigas sammaniere prediki (|4, 1-22; 5, 17-4}).
- 31 aŭ 34: Laŭ iu tradicio, Maria forpasas (aŭ endormiĝas) en Jerusalemo jaron post la morto de Jesuo. Laŭ alia tradicio, male, Maria daŭrigas vivi ankoraŭ multajn jarojn kaj mortas en Efeso, kie translokiĝis kun Johano apostolo kaj evangeliisto.
- 36: La dekdu apostoloj elektas la sep kiuj sekve estos epitetataj diakonoj: Stefano Martiro, Prokoro, Filipo, Nikanoro, Timono, Parmena, kaj Nikolao.
- 36-38: Unua ondo de persekutojkontraŭ kristanoj, Sankta Stefano estas ŝtonumita; temas pri la unua kristana martiro (Agoj de la Apostoloj 6, 8-15; 7}}). La kristanoj forfuĝas el Jerusalemo kaj komenciĝas disvastiĝi en aliaj urboj.
- 38: Konvertiĝo de Paŭlo de Tarso (Agoj 9, 1-30).
- Malmulte antaŭ ol 44: Naskiĝas la eklezio de Antioĥio de Sirio, greklingva kaj malfermita al la paganoj, kiu estas konfidita de Paŭlo al la levida Barnabaso de Kipro. Ĉi tie unuafojon la sekvantoj de Jesuo estas nomata "kristanoj" (Agoj 11, 26).
- 44: Dua ondo de persekutoj. Jakobo la pli juna estas mortigita ordone de Herodo Agripa la 1-a: temas pri la unua apostolo kiu forpasas. Ankaŭ Petro estas arestita, se sukcesas forfuĝi (Agoj 12, 1-19). La gvido de la loka eklezio transiras al la manoj de la alia Jakobo, dirita "frato de Jesuo" kaj "justulo".
- 44-58: Misiaj vojaĝoj de Paŭlo.
- 49 aŭ 50: Apostola koncilio. En ĝi partoprenas la apostoloj, kaj Paŭlo kun Barnabaso kiel reprezentantoj de la eklezio de Antioĥio. Oni definitive dekretas ke la konvertiĝintoj el paganismo ne estas devigataj adheri al judismo.
- 50: Paŭlo en Korinto.
- 50 ĉirkaŭ: imperiestro Klaŭdio elpelas la judojn el Romo (Agoj 18, 2). Suetonio (70-126) atribuas la motivon al la malordoj "kaŭzitaj de certa Chrestos" (Kristo). Tiu estas taksata unu el la plej antikvaj mencioj pri Jesuo el nekristanaj fontoj. Ekzistas, tamen, alternativa traduko de tiu vorto laŭ kiu Chrestos signifus "la plejtaŭgulo", do ne reference al Jesuo.
- 50 ĉirkaŭ: Eble komenciĝas en tiuj jaroj la enskribiĝo de la agoj kaj diroj de Jesuo, kiujn oni antaŭe transdonadis buŝe. El tiuj skriboj ("protoevangelioj") la evangelistoj eltiris materialon por la kompilado de la kvar evangelioj.
- 50-51: Paŭlo komplilas la 1-an epistolon al la tesalonikanoj. Tio estas taksata la plej antikva teksto de la Nova Testamento.
- 58: Paŭlo enprizonigita en Cezareo de Palestino kaj, eble, Petro, jam gvidas la kristanan komunumon de Romo.
- 60: En Patraso estas martirigita la apostolo Sankta Andreo.
- 62: Tria ondo de persekutoj, multe pli intensa, kontraŭ la komunumo de Jerusalemo. Jakobo la pli juna, ĉefo de komunumo estas mortigita kaj la komunumo disperdiĝas. Iuj eskapintoj rifuĝas en Malgrandazio kie alestigas novajn lokajn ekleziojn aŭ densigas la jam ekzistantan.
- julio de 64: Incendio de Romo. Tri kvaronoj de Romo estas bruligitaj. La imperiestro Nerono kulpigas pri tio la kristanaron kaj eksplodigas violentegan persekuton. Pri tiuj eventoj estas donita kronikon de Tacito (55-117).
- 64-68: Martiriĝo de Petro kaj de Paŭlo en Romo. Papo Lino (m. 77) postsekvas Petron kiel episkopo de Romo.
- 55-70: Redakto de la Evangelio laŭ Marko, taksata la plej antikva de la kanonikaj evangelioj.
- 70: Sieĝo kaj detruo de Jerusalemo flanke de la imperiestro Tito
- 70-80: Redakto de la Evangelio laŭ Mateo kaj de la evangelio laŭ Luko.
- 77-88: papo Kleto aŭ Anakleto potsekvas papon Linon,
- 81-96: Imperiestras en Romo Domiciano: la evangeliisto Johano estas ekzilita en Patmos.
- 89-97: Klemento estas episkopo de Romo. Letero de Klemento el Romo al la Korintanoj rezultas esti la unua papa dokumento.
- 90-100: Redakto de la Evangelio laŭ Johano kaj de la Apokalipso de Johano.
- 98-105 - Evaristo episkopo de Romo.
- 100 ĉirkaŭ - Mortas Johano, la lasta supervivinta de la dekdu apostoloj.