Kurkumino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kurkumino
kurkumino
Plata kemia strukturo de la Kurkumino
kurkumino
Tridimensia kemia strukturo de la Kurkumino
Curcuma longa roots.jpg
Kurkumino estas flava pulvoro nature trovata en la plantoj de la genro curcuma longa.
Alternativa(j) nomo(j)

Duferoloila metano

Kemia formulo
C21H20O6
CAS-numero-kodo 458-37-7
ChemSpider kodo 839564
PubChem-kodo 969516
Merck Index 15,2663
Fizikaj proprecoj
Aspekto oranĝa-flava solidaĵo
Molmaso 368,387 g·mol-1
Denseco 0,93g cm−3[1]
Fandpunkto 183°C[2]
Bolpunkto 418°C
Refrakta indico  1,4155
Ekflama temperaturo 209,7 °C[3]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj 36/37/38
Sekureco 16|26|36|37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H304, H317, H312
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P272, P273, P280, P301+310, P302+352, P321, P331, P333+313, P363, P405, P501[4]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kurkumino C21H20O6 estas ruĝa-flava solidaĵo trovata en la plantoj de la familio de la Curcuma longa. Ĝi apartenas al la familio de la zingibro kaj estas uzata kiel herbo-suplemento, en kosmetikaĵoj, kaj en la nutroindustrio kiel nutrogustigilo kaj nutrokolorigaĵo. Kemie, ĝi estas "duarila-heptanoido", apartenanta al la grupo de la "kurkuminoidoj", kiuj estas naturaj fenoloj respondecaj pri la oranĝa-flava koloro de la kurkumo.

Ĝi ekzistas sub la "enola formo" en organikaj solvantoj kaj sub la keto-formo en akvo. Kurkumino ne estas solvebla en akvo kaj etero, sed estas solvebla en etanolo, acetata acido, natria bikarbonato, kloroformo, DMSO, dukloro-metano kaj acetono. La bonfaraj sanefikoj de la kurkumino jam estis abunde esploritaj. Ili konektiĝas al la kapableco de la komponaĵo plibonigi la supervivadon de la ĉelo, ĉelproliferado, kaj "angiogenezo" krom ĝiaj efikoj kontraŭ inflamoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kurkumino estis priskribita kaj ekstraktita en 1815 de Arthur I. Vogel kaj Pierre Joseph Pelletier sub la nepura formo el la rizomoj de la kurkumo. Kelkaj esploristoj konstatis ke la kurkumino estas malstabila kiam la pH estas alkala. Kiam la pH restas en la rango inter 4 kaj 7 ĝia molekulo montris pli da stabileco. Rilate al la varmo, oni konstatis ke temperaturoj malpli altaj ol 100 °C la molekulo ne trapasas signifajn modifojn. Tamen, tridek tagojn sub la lumo, la kurkumino degradiĝas pro la agado de la oksigeno.

Kurkumino kunbatas la kancerĉelojn, preventas kontraŭ la Malsano de Alzheimer kaj demenco, kunbatas la deprimon, restriktas la tumorĉelojn, kunbatas la malarion, funkcias kiel natura formo por naskokontrolo, provizas signifoplenajn antioksidigajn bonfaraĵojn kaj protektas la DNA-on (do ĝi estas antimutagena), ktp.

Antaŭ pli ol dek mil jaroj la kurkumo estis uzata en la hindia kaj ĉina kuiradoj por la traktado de diabetoj, korizoj, hepato-malsanoj, reŭmatismo kaj sinusito. Dank'al la anti-inflamaj, anti-kanceraj kaj anti-oksidigaj proprecoj, malkovritaj laŭlonge de miloj da jaroj da sciencaj esploroj, oni konkludis ke la kurkumino estas potenca terapeŭtika agento kiuj estonte anstataŭos toksajn agentojn, ĉefe dum la traktado de neoplazioj.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

2ferulata aldehido+dukloro-metanokurkumino+2klorida acido

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Per traktado de la "2-metokso-vinilfenolo " kaj "malonila klorido":

22-metokso-4-vinilfenolo+malonila kloridokurkumino+2klorida acido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]