Trélex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Coque)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Trélex (stacidomo).
Trélex
Blazono de Trélex
Blazono de Trélex
Blazono de Trélex
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 25′ 00″ N 6° 12′ 00″ O / 46.41667 °N, 6.20000 °O / 46.41667; 6.20000 (mapo)Koordinatoj: 46° 25′ 00″ N 6° 12′ 00″ O / 46.41667 °N, 6.20000 °O / 46.41667; 6.20000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1355
Areo 5,78 km²
Alteco 505 m super marnivelo
Poŝtkodo 1270
Komunumkodo 5730
Mapo de Trélex
Mapo de Trélex
Mapo pri la situo de Trélex en la Distrikto Nyon
vdr

Trélex estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1355 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Givrins situas 4 kilometrojn norde de Nyon ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro. Al la komunumo apartenas la setlejoj La Violette kaj La Coque, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,78 km², de kiuj 32,6% estas kovritaj de arbaro, 52,3% servas por agrikulturo kaj 14,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Trélex limas en nordo al Givrins, en oriento al Duillier, en sudsudoriento al Nyon, en sudo al Grens, en okcidento al Gingins kaj en nordokcidento al Saint-Cergue.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la sudokcidenta komunumlimo de Trélex pasas la kantona ĉefvojo n-ro 123 de Nyon al Saint-Cergue. Al la setlejoj de la komunumo mem kondukas diversaj konektaj vojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 3 kilometrojn sude de la komunumo apud Nyon. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Nyon al Saint-Cergue la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Givrins datiĝas el la jaro 1145 kiel Trailai. Sur la komunuma teritorio troviĝas menhiro kaj ekzistis setlejo en la gaŭla kaj romia epokoj. Dum mezepoko Trélex apartenis al la Senjorujo Gingins. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la Voktejo Nyon. Dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko ĝi estis parto de Kantono Lemano, kiu poste en 1803 estis integrita en la tiam sum la Mediacia Akto de Napoleono fondita Kantono Vaŭdo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]