Saint-Livres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Vaugigne)
Saint-Livres
Blazono de Saint-Livres
Blazono de Saint-Livres
Blazono de Saint-Livres
Saint-Livres
Saint-Livres
Saint-Livres
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 30′ 27″ N 6° 23′ 12″ O / 46.50750 °N, 6.38667 °O / 46.50750; 6.38667 (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 27″ N 6° 23′ 12″ O / 46.50750 °N, 6.38667 °O / 46.50750; 6.38667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 689
Areo 8,12 km²
Alteco 603 m super marnivelo
Poŝtkodo 1176
Komunumkodo 5435
Mapo de Saint-Livres
Mapo de Saint-Livres
Situa mapo de Saint-Livres
vdr

Saint-Livres estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 689 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saint-Livres situas sur altigita tavolo sude de la suda piedo de la Ĵurasa Montaro, ce la orienta flanko de la rivero Aubonne, kiu formas la okcidentan komunumolimon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saint-Livres kaj la setlejoj Volaille, Petit Praz, Sermaret kaj La Vaugigne, kaj diversaj izolitaj bienoj. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,12 km², de kiuj 41,4% estas kovritaj de arbaro, 50,7% servas por agrikulturo kaj 6,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saint-Livres limas en nordoriento al Yens, en sudoriento al Lavigny, en sudo al Aubonne, en okcidento al Montherod, kaj en nordokcidento al Bière.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Saint-Livres pasas en sudo de la komunuma teritorio la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Cossonay al Nyon. De la kantona ĉefvojo kondukas flanka vojo tra la komunumo al Berolle kaj de ĝi deflankiĝas en la vilaĝocentro de Saint-Livres alia vojo al Ballens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn sudokcidente de la komunuma centro apud Aubonne. Pere de la poŝtaŭtolinio de Aubonne al Etoy la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saint-Livres datiĝas el la jaro 1220 kiel Sanctum Liberium. Dum mezepoko Saint-Livres apartenis al la episkopo de Laŭzano, kiu ĝis koncedis kiel feŭdo al la familio Faucigny kaj vendis siajn rajtojn pri Saint-Livres en la jaro 1259 al la Grafo Petro la 2-a de Savojo. Saint-Livres apartenis al la Senjorujo Aubonne, kiu en la jaro 1701 fariĝis voktejo kaj post la Helveta Revolucio de 1798 distrikto. En la jaro 2008 ĝi kun la distrikto Aubonne surbaze de la administra reformo de 2006 estis atribuita al la grandigita Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]