Ruĝecventra lamprotorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lamprotornis pulcher)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecventra lamprotorno
Ruĝecventra lamprotorno
Ruĝecventra lamprotorno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. pulcher'
Lamprotornis pulcher
(Müller, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝecventra lamprotornoRuĝecventra brilsturno (Lamprotornis pulcher) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. Ene de tiu genro formas apartan grupon la kvar specioj kiuj krom la ĝenerala brilblua koloro montras ruĝecajn subajn partojn kiuj estas la jenaj: Superba lamprotorno, Hildebranda lamprotorno, Ŝelia brilsturno kaj Ruĝecventra lamprotorno. Ene de tiu grupo tiu specio okupas la plej okcidentan kaj ampleksan teritorion en la regiono de Sahelo kaj de la Golfo de Gvineo ĝis Kameruno sude kaj ĝis Etiopio orienten.

Ĝi troviĝas en Burkino, Kameruno, Ĉado, Eburbordo, Eritreo, nordokcidenta Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, suda Malio, suda Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalio, centra Sudano kaj Togolando.

Ĝi estas specio tre simila al la Superba brilsturno, tio estas, plenkreskuloj havas nigran kapon kaj irizecajn bluecajn al verdecajn dorson, supran bruston, flugilojn kaj voston. La ventro estas ruĝoranga, separata el la blua brusto per blanka strio. La suba ventro kaj subvostaj kovriloj estas tre purblankaj kontraste inter la ruĝeca supra ventro kaj la nigreca vostofino. La beko kaj la kruroj estas nigrecaj. Diferencoj kun aliaj brilsturnoj estas krom la subaj partoj la brilo pli rimarkinda nur en flugiloj kaj iom en brusto, sed la aliaj bluaj partoj ne estas tiom brilaj. La vosto estas mallonga. En la nigra vizaĝo ege rimarkindas la blankaj irisoj. Diferencoj kun la Superba brilsturno estas ke ĉe tiu specio la limo inter la nigra kapo kaj bluaj nuko kaj gorĝareo estas tre markataj dum ĉe tiu ĉi estas pli svagaj kiel ĉe aliaj brilsturnoj; krome la brilo de flugiloj kaj brusto estas ĉe tiu ĉi pli verdeca kaj markata ol ĉe la Superba brilsturno. La bela kolorkompono havigas al la specio la nomon en la latina scienca nomo kie “pulcher” signifas simple “bela”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]