Saltu al enhavo

Lanaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lanaja
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 173  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 0° 20′ U (mapo)41.772777777778-0.32833333333332 [+]
Alto 369 m [+]
Areo 183,695807 km² (1 836 9.5 807 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lanaja (Provinco Ŭesko)
Lanaja (Provinco Ŭesko)
DEC
Situo de Lanaja
Lanaja (Hispanio)
Lanaja (Hispanio)
DEC
Situo de Lanaja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lanaja [+]
vdr

Lanaja [laNAĥa] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la sudokcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Monegros, okcidente de la teritorioj de Castejón de Monegros kaj Sariñena, norde de tiu de Monegrillo, kaj oriente de tiu de Alcubierre, norde de la Montaro Alcubierre kaj de la depresio de Ebro, ĉe la rojo Paúles, alfluanto de la rivero Flumen.

La loĝloko Lanaja (369 msm) estas je 48 km de Huesko, provinca ĉefurbo, je 17 km de Sariñena, komarka ĉefurbo, kaj je 61 km de Zaragozo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-129 kiu komunikas kun Sariñena oriente kaj kun Alcubierre nordokcidente kaj per la A-1220 al Poleñino norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis gravajn restaĵojn de iberoj kaj de romianoj.[1]

Neĝujo, 11 m alta.

La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis irigacian reton kaj ankaŭ loknomojn kiel Lanaja mem. Ĝi estas de araba deveno. En la 10-a jarcento, trupoj de Abderamano la 3-a venis helpi la reĝon de Zaragozo Abu Jahja, estritaj de Nadja, eks-sklavo kiu iĝis la unua generalo de la Kaliflando. Hipotezo asertas, ke oni nomis la lokon Al Nadja honore al Umm Kuraiŝ al Nadja, fratino de la generalo Nadja, favoritino de la edzino de la kalifo.[2]

Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.

Jerónimo Zurita, historiisto de la 16-a jarcento, kredis, ke estis francaj militistoj, je la servo de Alfonso la 1-a el Batallador, kiuj konkeris tiujn terojn inter 1114 kaj 1118, precize Sariñena kaj aliaj lokoj en kiuj la maŭroj estis defendinta sin en siaj kasteloj. Tiukadre oni povus dati la konkeron de Lanaja fare de kristanoj ĉirkaŭ 1115.[2]

Absidoj de la preĝejo.

Poste, Jakobo la 1-a donis Lanaja al la Ordeno de Hospitalanoj, kun sidejo en la Monaĥejo de Sigena, kaj de tiu monaĥejo Lanaja dependis en ĉiuj aspektoj kiel feŭdo donita de la Reĝo. Estis aparta instalaĵo kie oni pagis al la monaĥejo la dekonaĵojn de cerealoj, oleo kaj vino.

La Monaĥejo de Sigena estis ege influa por ĉiuj loĝlokoj de la komarko Monegros, promociis la reloĝadon kaj havigis al la novaj loĝantoj loĝcartojn, tipe en la Mezepoko kiel feŭdisma kontrakto inter la Monaĥejo kaj la lokanoj, kiu precizigis devojn kaj rajtojn.[3] La dependeco de la monaĥejo daŭris ĝis mezo de la 18-a jarcento, kiam Lanaja ekestis municipo sendependa.

En 1507, setliĝis kartuzianoj de San Bruno en tio kio estas nun la Kartuzio de Nuestra Señora de las Fuentes. Pro la desamortización de Mendizábal, la Kartuzio ekapartenis al la familio Bastaras, kiuj registris ĝin en Sariñena kie la impostoj estis pli malmultekostaj.[4]

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento, Lanaja suferis damaĝojn pro la karlismaj militoj kaj fare de rotoj de banditoj, kiuj funkciis en la komarko ekde siaj rifuĝejoj en la proksima Montaro Alcubierre. Pascual Madoz, en sia Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España de 1845, registris, ke Lanaja havis 216 domojn plejparte unuetaĝajn, dum la ceteraj estis duetaĝaj, du placojn kaj kelkajn nepavimitajn (ŝtone) stratojn.[5]

En la municipa teritorio de Lanaja okazis la mortigo de la legenda bandito Mariano Gavín Suñén alinome «el Cucaracha» la 28an de februaro 1875 mortpafita de la policanoj de la Civila Gvardio post esti venenita kun kvar sambandanoj en la domaro Peñalbeta. Li famis kiel malavara, ŝtelante riĉulojn kaj donante al malriĉuloj, kaj agante kontraŭ la lokaj kacikoj.[6]

Tranĉeoj de la Enlanda Milito en Lanaja.

La Enlanda Milito estis ege sangelverŝa en Lanaja.[7] En la unuaj tagoj de la militista insurekcio de 1936, estis venkita la 24a de julio unua atako fare de falangistoj devenaj el Zaragozo. La sekvan tagon la preĝejo estis ege damaĝita.[4] Samtage militistoj devenaj de Zaragozo okupis la lokon, sed devis retiriĝi pro la alveno de katalunaj milicanoj. En tiu retiriĝo oni arestis lokanojn kiuj estis portitaj al Alcubierre kaj tie ili estis mortpafitaj fare de falangistoj.[8] Finfine, la loko estis okupita fine de julio de la kolono Arquer-Piquer de la komunistoj de la partio POUM.[9]

Lanaja restis fidela al la registaro de la Respubliko ĝis la falo de la Fronto de Aragono en marto 1938, pro kio ĝi suferis intensajn bombardadojn fare de la aviado de la armeo de Francisco Franco. La rompo de la fronto okazigis la fuĝon de parto de la loĝantaro al Katalunio. Post la definitiva okupacio fare de la frankistaj trupoj, okazis forta subpremado kontraŭ supozitaj malamikoj.[8]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Lanaja: oni malaltiĝis el 2 170 loĝantoj en 1960 ĝis nunaj 1 189 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo gotika cistera kun ĉefretablo de la 13-a ĝis la 15-a jarcento.
  • Ermitejo de Sankta Sebastiano, sur monteto kie iam estis kastelo de kiu estas malmultaj restaĵoj. La ermitejo estas baroka el la 18-a jarcento.
  • Neĝujo, nome cilindreca cisterno, kun 6 m de diametro kaj pli ol 11 m de alto.
  • Granero de la Diezma, grenstokejo de la dekonaĵo, kie estis muzeo pri pupoj Barbie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Poblados prehistóricos (Ayuntamiento de Lanaja)». Arkivita el originalo la 4an de marto 2016. Konsultita la 6an de novembro 2014.
  2. 2,0 2,1 Historia del municipio de Lanaja (Ayuntamiento de Lanaja)
  3. Edad Media
  4. 4,0 4,1 Historia de Lanaja (www.lanaja.com)
  5. Madoz, Pascual (Madrid, 1846-1850). Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti. Volumen X, p. 57.
  6. El Cucaracha Arkivigite je 2022-01-20 per la retarkivo Wayback Machine (Gran Enciclopedia Aragonesa)
  7. Victimas civiles de la guerra. SIPCA. Sistema de información del Patrimonio Cultural Aragonés.
  8. 8,0 8,1 Mateo Caballero, Roberto (2008). Las batallas de Lanaja. Zaragoza: Comarca de Los Monegros.
  9. “Josep Rovira, una vida al servei de Catalunya i del socialisme”, de Josep Coll kaj Josep Pané, p. 92, eldonejo Ariel. Barcelona, 1978

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]