Lapsano
Ordinara lapsano | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ordinara lapsano
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Lapsana communis L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Lapsano [1] (Lapsana) estas genro de angiospermoj en la familio de asteracoj, enhavanta unu solan specion, la ordinaran lapsanon (Lapsana communis). Ĝi estas indiĝena en Eŭropo kaj norda Azio.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas unujara planto aŭ staŭdo kiu altas ĝis 1-1,2 m, kun harkovritaj tigoj kaj klara ( ne lakteca ) suko. La folioj estas spirale aranĝitaj; pli grandaj folioj ĉe la bazo de la floranta tigo ofte estas pinataj, kun granda ovala terminala folieto kaj unu al kvar etaj flankaj folietoj, dum pli etaj folioj pli alte sur la tigo estas simple ovalaj; ĉiuj folioj havas dentigitan randon.
La floroj estas flavaj, aranĝitaj en kapitulo kiu diametras 1–2 cm, la kapituloj estantaj multnombraj malkompaktaj aroj je la pinto de la tigo [2].
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Ses subspecioj ĝenerale estas agnoskitaj:[3][4]
- Lapsana communis subsp. adenophora (Boiss.) Rech.f. – Sudorienta Eŭropo.
- Lapsana communis subsp. alpina (Boiss. & Balansa) P.D.Sell. – Krimeo.
- Lapsana communis subsp. communis. – Plimulto de Eŭropo, escepte de la sudoriento. Jara.
- Lapsana communis subsp. grandiflora (M. Bieb.) P.D.Sell. – Sudokcidenta Azio.
- Lapsana communis subsp. intermedia (M. Bieb.) Hayek. – Sudokcidenta Azio, Sudorienta Eŭropo. Staŭdo.
- Lapsana communis subsp. pisidica (Boiss. & Heldr.) Rech.f. – Grekujo.
Pasintece, iom da aliaj specioj estis inkluditaj en la genro; tiuj specioj nuntempe estas pritraktitaj en la genroj Crepis kaj Lapsanastrum[5][6].
Kultivado kaj uzado
[redakti | redakti fonton]La junaj folioj estas manĝeblaj, kaj povas esti uzataj en salatoj kaj spinace boligitaj. La scienca nomo derivas de Lapsane, manĝebla herbo priskribita de Marko Terencio Varono en antikva Romo. La angla nomo de la planto nipplewort raportas al ĝiaj fermitaj floraj burĝonoj, kiuj similas cicojn. Kaŭze de tiu simileco, laŭ la t.n. "subskribdoktrino" antaŭe lasano estis uzita kontraŭ mamaj ulceroj[7].
For de ĝia natura arealo, lapsano estas naturalizita, kaj iufoje konsiderata kiel invada specio, en multaj regionoj de la mondo, inkluzive de Aŭstralio [8], Ĉilio[9], Novzelando [10], Gronlando [11] kaj plimulto de Nordameriko [11].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 658
- ↑ Blamey, M. & Grey-Wilson, C. (1989). Flora of Britain and Northern Europe. ISBN 0-340-40170-2
- ↑ Flora Europaea: Lapsana communis
- ↑ Germplasm Resources Information Network: Lapsana communis Arkivigite je 2015-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Pak, J.-H. & Bremer, K. (1995). Phylogeny and reclassification of the genus Lapsana (Asteraceae: Lactuceae). Taxon 44: 13–21. Abstract
- ↑ Hŭley, A, ed. (1992). New RHS Dictionary of Gardening. Macmillan ISBN 0-333-47494-5.
- ↑ Parkinson, John (1640). Theatrum Botanicum; or an Herball of Large Extent.
- ↑ Flora of New South Wales: Lapsana communis.
- ↑ Flora of Chile: Lapsana communis.
- ↑ Flora of New Zealand: Lapsana communis.
- ↑ 11,0 11,1 Flora of North America: Lapsana communis.