Thomas Edward Lawrence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lawrence de Arabio)
Thomas Edward Lawrence
Persona informo
Thomas Edward Lawrence
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1888 (1888-08-16)
en Tremadog
Morto 19-an de majo 1935 (1935-05-19) (46-jaraĝa)
en Bovington Camp
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento • motorcycle accident vd
Tombo St Nicholas Church vd
Lingvoj francaanglaaraba vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Jesus College • Kolegio Magdaleno • City of Oxford High School for Boys vd
Familio
Patro Sir Thomas Chapman, 7th Baronet vd
Patrino Sarah Junner vd
Gefratoj Arnold Walter Lawrence vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo John Hume Ross • Thomas Edward Shaw • Laurence d'Arabie vd
Okupo antropologo • arkeologo • aŭtobiografo • verkistooficiroscenaristotradukisto • kastelologo • spiono • diplomatopilotomilitisto • mondovojaĝisto vd
Laborkampo kastelologio vd
Aktiva dum 1914– vd
Verkado
Verkoj Seven Pillars of Wisdom vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas Edward LAWRENCE, naskiĝinta la 16-an de aŭgusto 1888 en Tremadoc (Kimrio) kaj mortinta la 19-an de majo 1935 en Clouds Hill (Anglio), estis brita oficiro kaj agento, arĥeologo kaj verkisto. Li estis konata kiel Lawrence de Arabio (Laŭrenco de Arabio), interalie pro sia rolo en la Araba Ribelo dum la unua mondmilito. Pseŭdonimoj liaj estas T. E. Smith, T. E. Shaw kaj John Hume Ross.

Lawrence estis la dua el kvin filoj de baroneto Thomas Robert Tighe Chapman kaj Sarah Junner, infanvartistino en lia domo. Sarah Junner uzis la nomon de sia supozata patro, John Lawrence, kiun nomon ricevis ankaŭ la filoj.

T. E. Lawrence studis historion en Kembriĝo kaj en 1909 sola vojaĝis tra Sirio kaj Palestino por studi krucmilitistajn fortikaĵojn. La araban lingvon li lernis ĉe arĥeologiaj laboroj ĉe Karkemiŝ inter 1911 kaj 1914. En decembro 1914, post ekpartopreno de la Otomana Imperio en la unua mondmilito, Lawrence aniĝis en la brita sekreta servo en Kairo. Kiam en 1916 Husejn, ŝarifo de Mekao, ribelis kontraŭ la otomana sultano, Lawrence estis sendita kiel komunika oficiro al Fajzal, filo de Husejn. Li subtenis la gerilecan militon kontraŭ la imperio sub estreco de Edmund Allenby ĝis armistico en 1918. Li iĝis ano de la Honora Legio.

Post la milito Lawrence rifuzis publikan honoron, eĉ la Viktorian Krucon, kaj retiriĝis por verki libron pri siaj memorajoj, The Seven Pillars of Wisdom (la sep pilieroj de saĝo). En 1922 li por anonimiĝi alprenis la pseŭdonimon T. E. Shaw, sub kiu nomo li servis kiel senranga soldato en la brita aer-armeo ĝis 1935; post sia eksiĝo li ekloĝis en Cloud Hills en Dorset. La 13-an de majo 1935 li akcidentis per sia motorciklo kaj mortis pro siaj vundoj la 19-an de majo. Li estis ŝtathonore entombigita; lia tombo portas la devizon de la Universitato de Oksfordo: Dominus illuminatio mea (latine la sinjoro estas mia lumo).

En 1962 lia vivo estis filmigita kun la titolo Lawrence of Arabia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]