Libro de Ezra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Libro Ezra)
I Esdrae
sankta libro • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Ezra
Lingvoj
Eldonado
vdr

EzraEsdras estas indiko por pluraj malsamaj bibliaj verkoj.

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

En la juda biblio (Tanaĥo (hebree תנ״ך), aŭ Malnova testamento) troviĝas la libroj Ezra kaj Neĥemja, kiuj enhave estas forte ligitaj kaj traktas pri la tempo, kiam oni revenis el ekzilo en Mezopotamio, nome Reveno al Ciono.

En la Septuaginto (la Greka traduko farita en Aleksandrio Egipta), oni trovas 2 librojn kun la nomo Esdras: la unua, 1 Ezra, apartenas al la duakanonaj libroj kaj ne estas kanona en la okcidentaj eklezioj, sed ja en la Greka kaj Rusa Ortodoksio; la dua, 2 Ezra, estas tiuj libroj kune, kiujn en la Hebrea oni nomas la libroj Ezra kaj Neĥemja.

Por ankoraŭ pli komplikigi, la Vulgato (la Latina traduko) nomas la Hebreajn librojn Ezra kaj Neĥemja - 1 Ezra kaj 2 Ezra, dum la Septuagintan ekstran libron 1 Ezra la Vulgato nomas 3 Ezra.

Krom tio ekzistas ankoraŭ la libro 4 Ezra, kiu duakanona libro fakte estas kanona nur en la Rusa Ortodoksio. Laŭ fakuloj, tamen, ĉi tiu libro efektive konsistas el tri malsamaj verkoj: la ĉapitroj 3-14 tiam estus 4 Ezra, ĉapitroj 1-2 do estu 5 Ezra kaj ĉapitroj 15-16 estu 6 Ezra.

Tradukoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 2008 aperis en traduko de Gerrit Berveling ankaŭ la orient-ekleziaj dua-kanonaj libroj: La Duakanonaj Libroj, volumo 3, trad. el Grekaj kaj Latina originalaĵoj (eldono de VoKo, Voĉoj Kristanaj n-ro 26, 233 paĝ., Zwolle).

Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Ezra estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio.

La libro havas du partojn:[1]

  • Reveno de la Judoj kaj rekonstruo de la templo (Ezr 1 - 6)
  • Ezra kaj la restaŭrado de la komunumo en Jerusalem (Ezr 7 - 10)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.