Lilli Baitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lilli Baitz
Persona informo
Naskiĝo 1874
Morto 1942
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioAŭstrio
Okupo
Okupo metiisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Pupa muzeo en la vorarlberga komunumo Blons, kie elmontratas aĵoj de Baitz

Lilli BAITZ [bajc] (naskiĝinta Elisabeth Margaretha Schreiber la 23-an de septembro 1874 en Bad Aussee, mortinta la 14-an de aŭgusto 1942 samloke) estis aŭstra artistino, artmetiistino kaj entreprenistino. Kune kun la edzo ŝi malfermis manufakturon por pupoj kaj figuretoj portantaj ofte tradiciajn kostumojn, je kiuj la demando estis impone granda. Pro ŝia deveno juda ŝi turmentitis fare de la nazioj kaj perdis sian firmaon. La vesperon antaŭ la deporto koncentrejen ŝi memmortigis sin.

Vivo kaj kreiva agado[redakti | redakti fonton]

La avo de ŝi, Samuel Schreiber estis en Česká Lípa instruisto ĉe la surloka israela-germana normala lernejo. Ties filo Josef Schreiber, medicinisto, edzinigis Clara Hermann el Brunno, ĵurnalistinon kaj verkistinon. Lilli havis du pli maljunajn fratinojn, Ida Virginia (1868–1927) kaj Adele (1872–1957). Adele, al kiu Lilli havis bonegan rilaton dum la tuta vivo, iĝis socialpolitikistino kaj porfeminisma aktivulino.[1] La patro estis fondinta en 1868 la unuan sanatorion de Bad Aussee, kies nomo nuna estas Elisabethheim. Post vendo en la 1877-a jaro li konstruigis samloke en 1883 la kuracejon Alpenheim ekipita i.a. per modernegaj saniggimnastikiloj. Post 1887 Schreiber plie tenadis la kuracejon Hygiea en Meran, kie li restadis la vintrajn monatojn.[2] La sanatorifondoj ekflorigis la turismon en la malfacile alirebla Salzkammergut-komunumo kaj modernigis la tutan regionon daŭripove. La komunumo siavice honoris tiaĵojn per la nomumo de Schreiber je honora civitano. En ĉio li apogitis fare de la edzino Clara kiu organizis i.a. salonajn rondojn kaj konsideritis, laŭ la juĝo de la filino Adele, kiel unu el la plej spritaj virinoj de la malnova Aŭstrio.[3] Clara Sc hreiber flegis ricevi dukinojn, geaktorojn, verkistinojn kaj filozofojn, i.a. Theodor Herzl. Ŝi fondis la gazeton "Steirische Alpenpost" kaj iĝis ties una ĉefredaktistino.

En 1894 la gepatroj de Lilli Baitz konvertiĝis je katolikismo, dume la filinoj edukitaj de privataj instruistoj, ne baptitis. Adele, la fratino de Lilli, opiniis maljustaj la naĝrajton en basenoj porvirinaj ekskluzive kaj la malpermeson proseksan bicikladi. Adele ribelis kontraŭ tiaj maljustoj, studis ekonomion en Berlino kaj ekaniĝis je la feminisma movado. Lilli Baitz inverse frekventis artlernejojn en Florenco kaj Munkeno kaj la faman artmetilernejon vienan. Ŝi gastis tie en la fakklaso pri arĥitekturo kiun estris Josef Hoffmann. Nuptinte Roman Baitz (1887–1930)[4] ŝi iris al Berlino kie la filino Adele vivis jam ekde 1898. Post la morto de la gepatroj la sanatorio ŝarĝita de ŝuldoj en Stirio aŭkcie venditis.

Kariero artmetiista[redakti | redakti fonton]

En 1909 ekis ŝia furora kariero kiel artmetiistino. Lilli Baitz faris por vespera akcepto de la fratino kartetojn gajajn kio tuj venigis la unuajn mendojn. La komercisto per vino, Berthold Kempinski ekz. volis havi figuretojn laŭ vinspecoj diversigitaj. Baitz skulptis do terpomkapojn vestotajn kostume laŭ la koncernita vinregiono. Artikolo de ORF priskribas la eĥoon tiaman fulma; tuj fonditis de la paro geedza la ateliero Wiener Kunstgewerbeateliers Lilli kaj ricevis serion da mendoj de grandaj aĉethaloj kaj entreprentoj (ekz. de Karstadt en Hamburgo, Harrods en Londono, Herzmansky en Vieno, HAPAG). Post la Unua mondmilito ili translokiĝis al Salzburg-Parsch kie malfermitis nova ateliero. La lokuloj bonvenigis ilin elkore kaj plene de admiro. La dekoracioj artistinaj montris ofte fabelajn kaj fablajn scenojn, kristnaskaĵojn ktp. kie denove gravegis popularaj arkitekturo kaj kostumoj regionaj. Intertempe la scenoj movigitis per tiklaj mekanismoj.

En 1928 aranĝitis paska vitrino por la la ĉokoladfabriko Sarotti de Hattersheim. Grandmagazeno el Pittsburgh ĉiujare mendis scenaĵoj el la fondohistorio de Usono. Verŝajne por la sama aĉetejego Kaufmann’s, the Big Store faritis ankaŭ kristnaska kripo montrote ankaŭ en Bad Aussee. Ĝi ege furoris; tia kripo eĉ hodiaŭ admireblis ĉiujare en la preĝejo de Bad Aussee. Modo tiama estis ankaŭ la ŝatego de la grandurbanoj pri alpaj kostumoj kian deziron intence pligrandigis la etnologo Konrad Mautner. Sekve la demandoj pli kaj pli kreskis. Post la morto edza 43-jaraĝa Lilli Baitz reiris hejmregionen ekvivinte kun sia bonega amikino Paula Schmidl. Ŝi starigis la vilaon Sonnenhäusl en Lerchenreith (kvartalo de Bad Aussee); ateliero ŝia troviĝis ĉe Kirchen-strateto nr 10 en gastejo. Ĉekonstrue ŝi realigis siajn proprajn altajn artistajn postulojn. La berlinan filion pligvidis fidindaj kaj fidelaj kunlaborantoj konsilate de Lilli Baitz mem. En 1932 venis mendego de HAPAG dekoracii en la pasaĝerŝipo Hamburg (de 1926) salonon por la adiaŭa bankedo laŭ la stilo de la fama hotelo Weißes Rößl. Volitis absoluta originaleco, de la montara panoramoj sur la vandoj trinkejaj ĝis la manĝokartoj kun gajaj etkantegoj el la Salzkammergut-regiono. La filmfirmao Metro-Goldwyn-Mayer mendis en 1934 figurojn de natura grando de Stan Laurel kaj Oliver Hardy por reklamado filma en berlinaj kafejoj (por la filmo Suns of the Desert).

Arjigo kaj suicido[redakti | redakti fonton]

En 1938 la berlina entrepreno arjigitis kaj Lilli reiris hejmen al Stirio. La nazioj ne malfermis la entreprenon uzante ties produktojn por propagando nacisocialisma, ekz. koncerne la opero Der Rosenkavalier; la judecoj de la libretoverkisto kaj de la reĝisoro simple malmenciitis. Similaj aferoj okazis dum la tutgermania prezento de la opereto Land des Lächelns; cetere, ties libretisto murditis en la Koncentrejo de Aŭŝvico. Priŝtelite havaĵare kaj ade minacate de morto la artistino Baitz perdis krome siajn spiritajn posedojn al aliaj firmaoj. La naivaj figuretinoj bonege taŭgis por kulisoj de harmonia mondo kaj senĉese menditis ekz. fare de la fervojkompanio ŝtata Deutsche Reichsbahn.

Post Anschluss Baitz pli kaj pli suferis antisemitismajn malamikaĵojn. Ekzemple ŝi ricevis ĉikantoleteron de Gestapo el Linz kiel eble plej baldaŭ transdoni ĉiujn malbezonatajn vintrajn vestaĵojn. Paula Schmidl, danke al diversaj malesperaj petskriboj adresitaj je naziaj aŭtoritatoj, sukcesis prokrasti la deportacion kaj la translokiĝdevon al Vieno. Kiam Lilli Baitz vizitis la fratinon Adele en Svislando ŝi rifuzis sekvi ties imploran petegon de malreiro al Nazia Germanio. Avertite pri deportacio de la sekva tago Lilli memmortigis ŝin kun la helpo de kuracisto.

Nazia transpreno firmaa[redakti | redakti fonton]

Dume la pupoj kaj figuretoj ĉiam peru pacon kaj ĝentilon, la ateliero post 1938 perfortitis krei ankaŭ propagandon militan. Ekz. en la milito-sceno titolita Dünkirchen. La vitrinaj dekoracioj faritis ĉefe por stacidomoj en fremdaj landoj por efike kontraŭstari malmikan propagandon. Post pliaj malvenkoj naziaj (post la Batalo de Stalingrad) la fokuso de la menditaj aĵoj denove ŝanĝitis. Ĉar nun ekgravis ilustri la kultivecon de la germana popolo kaj ties inĝenierajn atingojn. La scenaj bildoj Gutenberg-presejo, Malnovgermana vinejo kaj Germana alpa ŝoseo menditis en majo 1943 fare de la fervojistoj, po 17 ekzempleroj por ekspozicioj ĉestacidomaj en okupitaj teritorioj. Pri ties graveco enmilita ne estu iu dubo. Post bombada damaĝo de la berlina ateliero la firmao translokigitis al Bad Aussee; virinoj lokaj devigitis labori tie.

Postlasitaĵoj kaj memoro[redakti | redakti fonton]

Post 1945 refondis la firmaon L. & R. Baitz Nachfolger de kunlaborintoj. Unue provitis nova starto en Bad Aussee sed mallonge poste (en 1947) oni preferis Lustenau pro ke la vorarlberga tekstilindustrio grandparte maltuŝitis de militaj damaĝoj. Ĝis la 1960-aj jaroj la kliŝeaj kaj dolĉaj tradicipupoj restis eksportmotoraj. Memkompreneble kelkaj nun portis vorarlbergajn kostumojn; ili ĝis nun estas karaj kolekto-objektoj. La tomboj de Lilli Baitz kaj ŝiaj gepatroj ne plu ekzistas; nur por la patro estas memortabulo malantaŭ Kammerhof-muzeo. Por Lilli Baitz inverse, en Bad Aussee, eĉ ne la plej magranda memorigilo muntitis. La entreprena postlasitaĵaro estas en la ludilmuzeo en Blons en Vorarlbergo. Privataj memoraĵoj familiaj ĉefe estas en la arkivejo de la Juda muzeo en Hohenems. En 2012 okazis ekspozicio en la Kammerhof-muzeo en Bad Aussee, en kunlaboro kun la muzeo en Blons; en niaj tagoj en la Kammerhof-muzeo videblas nur ŝia fama kripo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hohenems Genealogie: Clara Hermann,
  2. Österreichisches Biographisĉes Lexikon: Schreiber, Josef (1835-1908), Mediziner
  3. ... eine der geistvollsten Frauen des alten Österreichs. Auch Schriftstellerin: das war aber mehr Nebensache. – Plaudern, Aperçus, Aphorismen, geistvolle Briefe an bekannte Zeitgenossen, kurzum ‚Salon’, ‚große Dame’, das war Clara Schreiber. - el la postlasitaĵo de ĉe Bundesarchiv Koblenz (Mappe 1, Blatt 23), artikolo de Grete Driesch prie (post 1924)
  4. Hohenems Genealogie: Roman Baitz,

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lilli Baitz en la germana Vikipedio.