Ludoviko la 3-a Gonzaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 3-a
Ludoviko la 3-a Gonzaga
(1412-1478)
Gravuraĵo de Andrea Mantegna
Gravuraĵo de Andrea Mantegna
Coat of arms of the House of Gonzaga (1433).svg
Persona informo
Naskiĝo 5-a de junio 1412
en Mantovo, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 11-a de junio 1478
en Goito, Flago-de-Italio.svg Italio
Mortokialo pesto [#]
Tombo Mantua Cathedral [#]
Religio katolikismo [#]
Familio
Dinastio House of Gonzaga [#]
Patro Francesco I Gonzaga, Marquess of Mantua [#]
Patrino Paola Malatesta [#]
Gefratoj Carlo Gonzaga of Milan • Ludovico Gonzaga • Cecilia Gonzaga • Margherita Gonzaga [#]
Edz(in)o Barbara of Brandenburg [#]
Idoj Federiko la 1-a Gonzaga • Gianfrancesco Gonzaga • Dorotea Gonzaga • Barbara Gonzaga • Francesco Gonzaga • Susanna Gonzaga • Rodolfo Gonzaga • Ludovico Gonzaga • Paola Gonzaga • Caterina Secco Gonzaga • Gabriella Gonzaga • Gianfrancesco Gonzaga • Rodolfo Gonzaga • Cecilia Gonzaga • Lodovico Gonzaga [#]
Parencoj Galeazzo Maria Sforza • John, Margrave of Brandenburg-Kulmbach • Guidobaldo da MontefeltroIzabela d'Este • Eleonora Gonzaga [#]
Profesio
Profesio Kondotiero [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Ludoviko la 3-a Gonzaga (1412-1478) (naskiĝis en Mantovo, en la 5-a de junio 1412 - mortis en Goito, en la 11-a de junio 1478) estis 2-a Markizo de Mantovo inter 1444 kaj 1478.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Gianfrancesco la 1-a Gonzaga (1395-1444) kaj Paola Malatesta. Li sekvis la paŝojn de sia patro, batalante kiel kondotiero ekde 1432, kiam Gianfrancesco estis vico-komandanto en la armeo de Francesco Bussone (1382-1432). En 1433, li edziĝis al Barbara de Brandenburgo, nevino de la imperiestro Sigismundo la 1-a (1368-1437).

En 1436, li eniris serve de Filippo Maria Visconti (1392-1447), Duko de Milano. La rezulto estis ke Gianfrancesco ekzilis Ludovikon el Mantovo, kune kun lia edizino, kaj nomumis Karlo Gonzaga (1415-1456)[1] kiel heredanton. Tamen, en 1438, Gianfrancesco mem dungiĝis de la duko Visconti, kaj repaciĝis kun Ludoviko en 1441, kiu sukcedis lin en la markizlando de Mantovo en la jaro 1444, kvankam parto de la familiaj feŭdoj aparteins al liaj fratoj Karlo, Gianlucido kaj Aleksandro. Tiuepoke, la Mantova ŝtato reduktiĝis en grando, dank'al la malbonaj kondiĉoj kaj grandaj elspezoj kreitaj de la milito.

Inter 1445-1450, Ludoviko servis kiel kondotiero defende de Milano, Florenco, Venecio kaj Napolo, ŝanĝante sian lojalecon por garantii pli altan paconivelon al siaj teritorioj. En 1448, li partoprenis en la Batalo de Caravaggio[2], kaj estis devigata fuĝi. En 1449, li partoprenis en la Ligo formita de Venecio kaj Florenco kontraŭ Milano. En 1450, li havis permeson por estri armeon nome de Alfonso la 5-a, la Saĝa, en Lombardio, celante ricevi mem parton de la posedaĵoj. Tamen, Francisko Sforza (1401-1466), la nova Duko de Milano, delogis lin promesante aliajn regionojn kiel Lonato, Peschiera kaj Asola, antaŭaj mantovaj teritorioj, sed en tiu epoko estis parto de Venecio. Venecio reciprokis prirabante Castiglione delle Stiviere, en 1452, kaj dungante la fraton de Ludoviko, Karlo Gonzaga.

En la 14-a de junio 1453, Ludoviko disbatis la trupojn de sia frato Karlo, en Goito, sed la veneciaj trupoj, komanditaj de Niccolò Piccinino (1386-1444)[3] malhelpis ajnan provon pri rekonkerado de Asola. La Paco de Lodi (1454) devigis Ludovikon redoni ĉiujn siajn konkeraĵojn kaj definitive rezigni siajn pretendojn al la tri urboj. Malgraŭ tio, li ricevis la teritoriojn de sia frato, kiu mortis en 1456, ne lasinte infanojn.

La plej prestiĝa okazaĵo al Mantovo tiuepoke estis la Koncilio, kiu realiĝis inter la 27-a de majo 1459 kaj 19-a de januaro 1460, kunvokita de la papo Pio la 2-a por starigi krucmiliton kontraŭ la otomanoj, kiu estis konkeritaj Konstantinopolon antaŭ kelkaj jaroj. Tamen, la papo ne kontentiĝis kun la gastiganta urbo, kaj deklaris: "La kunvenejo estis marĉa kaj malsana, kaj la varmego konspiris kontraŭ ĉio: la vino estis gustumebla kaj la manĝaĵo malagrabla". Malgraŭ la privata gusto de la papo, la koncilio finiĝis per tonoj da granda persona prestiĝo al Ludoviko, kaj lia filo eĉ estis omaĝita, fariĝante kardinalo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciclopedia Italiana
  2. La Batalo de Caravaggio okazis inter la armeojn de la Ambrozia Respubliko kaj la Respubliko de Venecio, en la 15-a de septembro 1448.
  3. Enciclopedia Italiana



Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj