Ludoviko la 4-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 4-a
Ludoviko la 4-a
921 – 954
Reĝo de Okcidenta Frankio
Reĝado 936 - 954
Dinastio Karolidoj
Antaŭulo Rodolfo de Francio
Posteulo Lotaro de Francio
Patro Karlo la 3-a
Patrino Eadgifu de Wessex
Edzino Gerberga de Germanio

Ludoviko la 4-a (naskiĝis en 921 en Laon - mortis la 10-an de septembro 954 en Reims), kromnomita Ludoviko de Transmaro (franclingve Louis IV d'Outremer) estis la filo de la franca reĝo Karlo la 3-a la Simpla kaj de Eadgifu de Wessex.

Post la defalo de lia patro Karlo la 3-a, la estonta Ludoviko la 4-a estis reĵetita el la trono fare de Rodolfo kaj edukita en Anglio (kie li akiris sian kromnomon), en la kortego de sia avo Eduardo. Post la morto de Rodolfo en 936, Ludoviko estis alvokita de la potenca grafo de Parizo, Hugo la Granda, por fariĝi la nova reĝo de Okcidenta Frankio. Li estis kronita la 19-an de junio 936 de la ĉefepiskopo de Reims, en la abatejo Saint-Vincent de Laon, sia naskiĝurbo tre favora al la Karolidoj.

La reĝa tereno ĉefe situis en la regiono de Laon. La reĝo ne havis aŭtoritaton en iu ajn regiono sude de la Luaro : la vera reganto de Okcidenta Frankio kaj Burgonjo estis fakte Hugo la Granda.

Ludoviko edziĝis en 939 kun Gerberga de Germanio, kiu interalie naskis en 941 la estontan Lotaron de Francio. Ludoviko mortis la 10-an de septembro 954 pro falo el ĉevalo. Li estis entombigita en la baziliko Saint-Remi de Reims.

Vidu ankaŭ