Ludwik Spitznagel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwik Spitznagel
Persona informo
Ludwik Spitznagel
Naskiĝo 9-an de januaro 1807 (1807-01-09)
en Vilno
Morto 26-an de februaro 1827 (1827-02-26) (20-jaraĝa)
en Snoŭ
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj pola vd
Alma mater Universitato Vilno vd
Familio
Patro Ferdynand Spitznagel vd
Profesio
Alia nomo U.U.W. • U.G.W. vd
Okupo poeto • tradukistoorientalistopoligloto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludwik SzpitznagelLudwik Spitznagel pseŭdonimo U.G.W., U.U.W.(naskiĝis la 9-an de januaro 1807 en Vilno, mortis la 26-an de februaro 1827 en Snów, pola distrikto Nowogródek) – pola poeto de romantikismo, orientalisto, tradukisto, poligloto, amiko de Juliusz Słowacki.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ludwik Szpitznagel naskiĝis kiel filo de profesoro de Vilna Universitato - Ferdynand Spitznagel. En la aĝo de 15 jaroj iĝis jam studento, studojn finis kiel 18-jarulo (1824). En 1823 fondis malgrandan studentan asocion, kies membroj estis "edukiĝontaj kiel eble plej insiste, precipe pri matematiko".

En 1826 finis studojn en Orienta Instituto de Peterburgo, ricevis nomumon por tradukisto en rusa konsulejo en Aleksandrio. Forlasante Vilnon en bieno de Rdułtowski en Snów, en neklarigitaj cirkonstancoj, mortis per sinmortigo pafante sin "rekte en la koron".

Li estis la plej proksima amiko de Juliusz Słowacki; fariĝis heroo kaj adresato de pluraj liaj versaĵoj.

Li estis populariganto de orientalismo. En Vilno estis instruinta orientajn lingvojn al Adam Mickiewicz, sed neniu el ili tion mencias. Li konis 16 fremdajn lingvojn (grekan, latinon, rusan, francan, italan, germanan, anglan, hispanan, litovan, hungaran, araban, persan, turkan, hebrean, aramean kaj ĥaldean) kaj estis komencanta karieron de diplomato.

Stanisław Burkot en la eseo Tajemnice Ludwika Spitznagla (Misteroj de Ludwik Spitznagel) teorias, ke memmortiĝo en Snów etis falsigita por kaŝi veran taskon, kiun ricevis Spitznagel en la servo de la rusa diplomatio. Kune kun August Żaba, ankaŭ orientalisto kaj kolego de Vilno, li kiel sekreta agento estis apoginta ribelon de grekoj kontraŭ Turkio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wacław Derejczyk, Ludwik Spitznagel. Przyjaciel Juliusza Słowackiego (Ludwik Spitznagel. Amiko de Juliusz Słowacki), Semper, Warszawa 1994, p. 85, ISBN 83-85810-34-X
  • Stanisław Burkot, Uwikłani w Historię. Szkice o literaturze, autorach i utworach z XIX i XX wieku (Implikiĝintaj en la historion. Skizoj pri literaturo, aŭtoroj kaj verkoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj), Wydawnictwo Naukowe Akademii Pedagogicznej Kraków, Krakovo 2008, p. 36-57 ISBN 978-86-7271-496-1