Luigi Gonzaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Luigi Gonzaga,
Sankta Alojzio
Sankta Ludoviko Gonzaga (Lauterbourg, Kirko Sankta Triunuo)
Sankta Ludoviko Gonzaga (Lauterbourg, Kirko Sankta Triunuo)
Persona informo
Luigi Gonzaga
Naskiĝo 9-an de marto 1568 (1568-03-09)
en Castiglione delle Stiviere
Morto 21-an de junio 1591 (1591-06-21) (23-jaraĝa)
en Romo
Mortis per pesto vd
Tombo Sant'Ignazio Church vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaitala vd
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato vd
Subskribo Luigi Gonzaga
Familio
Dinastio House of Gonzaga vd
Patro Ferrante Gonzaga vd
Patrino Marta Tana vd
Gefratoj Rodolfo Gonzaga • Cristierno Gonzaga • Diego Gonzaga • Francesco Gonzaga vd
Profesio
Okupo religiulo vd
Sanktulo
Beatigo 1605 de Paŭlo la 5-a
Kanonizo 1726 de Benedikto la 13-a
Festotago 21-a de junio
Patroneco Mantovo; studanta junularo; aidosuloj kaj flegantoj de aidosuloj; mesknaboj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Luigi (Ludoviko) Gonzaga, ankaŭ nomata AloisiusAloysius, en Esperanto AlojzoAlojzio (naskiĝis la 9-an de marto 1568 en Castiglione delle Stiviere, mortis la 21-an de junio 1591 en Romo) estis itala jezuito. La nobelo kaj sanktulo estas patrono de la urbo Mantovo kaj ŝirmanto de la studanta junularo, de la aidosuloj kaj de la flegantoj de aidosuloj, krome de la mesknaboj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

infanaĝa portreto

Estante la plej aĝa filo de la barono de Castiglione li jam dum la junaĝaj jaroj devis akompani la patron al kontroladoj de trupoj por konatiĝi frue kun militaĵoj. Kiam li kiel 7-jaraĝulo ekmalsaniĝis je malario kaj devis kuŝi en lito li komencis deturnegi sin de la kortega fortimpresado kaj dediĉi sin al edifaj pensoj. Ekplaĉis al li psalmoj kaj preĝotekstoj, kion lia pieca patrino subtenis. Kiam la patro returniĝis post dujara malĉeesto el Hispanio en 1576 li trovis 8-jaraĝulon memkonfidan dignan fariĝi heredanto de la markio de Castiglione. Tiel Luigi kaj lia frato Rodolfo senditis al la kortego de la grandduko Francesco de Medici al Florenco por kortegula trejnado kaj plenumi la reprezentajn oficojn kiel nobelaj knaboj. Tiutempe tiu kortego estis unu el la plej splendidaj en tuta Eŭropo sed famis ankaŭ koncerne la intrigojn. Perfido kaj forto regis kaj armiloj taksitis taŭgaj iloj por solvi ĉiujn problemojn. Luigi estis ŝokita kaj forturniĝis; dum meso en la 1578-a jaro li promesis al Dio neniam peki kontraŭ li.

La fratoj transloĝiĝis en 1579 al Mantovo kie alia linio de la Gonzaga-klano estis dukoj. Tie Luigi malkovris libron kun rakontoj de sanktuloj, edifan libron kiaj multis tiutempe, kaj legis en ĝi. Kiam Luigi revenis al la gepatroj en 1580 li trovis en la biblioteko la verkon Summa doctrinae christianae de Petro Kanizo, la tiutempe plej bona kompendio de la kristana kredo. La ĉiutaga meditado proponita en ĝi servis al Luigi kiel gvidilo spirita. En julio de la sama jaro la ĉefepiskopo milana Karlo Borromeo ripozis dumvojaĝe en la kastelo gonzaga-a kaj preparis la 12 jaraĝan Luigi por la unua partopreno de komunio. Ekde tiam Luigi regule antaŭĝojis la eŭkaristion de ĉiu semajno, fastis po tri tagojn, meditis matene kaj vespere kaj frekventis ĉiutage la sanktan meson.

Restado en Hispanio kaj jezuitiĝo[redakti | redakti fonton]

Luigi venis en 1582 al Madrido kaj iĝis paĝio de la tronheredanto, baldaŭ ankaŭ kavaliro de la Ordeno de Sankta Jakobo. Sed ju pli altrangiĝis li des pli klare iĝis por li ke tia vivo ne taŭgus. En Hispanio li havis la jezuiton Ferdinando Paterno kiel konfesprenanton kaj pensis pri ebla aliĝo al la ordeno de la jezuitoj. Kiam li preĝis en aŭgusto de 1583 antaŭ bildo de la Virgulino en la Kirko de la jezuitoj li decidis frokuliĝi kaj informis Paterno pri tio. Paterno postulis antaŭan permeson de la patro, kiu do refuzis. La patro koleriĝis pri la plano de la filo enmonakejiĝi kaj revojaĝis en Italion kun la tuta familio. Ĉar Luigi ankaŭ tie ne ŝanĝis la opinion li senditis kun la frato tra la duklandoj de Supra Italio. La patro esperis ke travivaĵo de tiom bunta vivo kaj vizito de ĉiuj posedaĵoj de la familio povus ankoraŭ konviki Luigi pri la avantaĝoj de kortega vivo. Sed la efiko estis inversa kaj la patro finfine donis la permeson. Luigi rezignis favore al la frato pri ĉia ajn heredado kaj komencis la novicadon en novembro de 1585. La spertoj de la antaŭa vivo maturigis la junan novicon pli ol aliajn. La troa asketa vivo, kiun li dum jaroj estis praktikanta, tamen malpermesitis al la juna novico. Li kontinuis la studon de filozofion ĉe la Roma Kolegio kaj faris samloke la unuajn solenajn promesojn en 1587. Poste li ekstudis teologion. En aŭtuno de 1589 li devis iri al la familia kastelo por perado. La patro estis mortinta sed la ekregado de la frato Rodolfo kaŭzis kverelojn kun la mantova branĉo de la familio! Sukcesis Luigi rapide fari pacon kaj eblis reveni Romon en printempo de 1590.

Flegado de malsanuloj[redakti | redakti fonton]

La sekvantan jaron venis malsatmizero kaj pesto en Italion kaj Luigi sinofere flegis la malsanulojn. Li almozpetis por la bedaŭrinduloj kaj zorgis persone por la malsanuloj: li eĉ kolektis ilin sur la stratoj de Romo. Li diris al sia animzorganto Roberto Bellarmino ke li sentus baldaŭan vokon de Dio hejmeniri. Ĉar multaj junaj jezuitoj iĝis viktimoj de la epidemio oni malpermesis al Luigi flegi pestulojn; li jes ja rajtis labori en hospitalo kie troviĝis nur malsanoj sen kontaĝaj malsanoj. Sed unu el ili, kiun Luigi flegis, havis pestbubonojn. Post mallonga tempo Luigi malsaniĝis. Post intertempa refortiĝeto li tamen mortis post ricevo de la sankta komunio en la aĝo de nur 23 jaroj.

Liaj ostoj estas en la Kirko Sankta Ignaco en Romo. Li estis beatigita en 1605 fare de papo Paŭlo la 5-a kaj sanktigita en 1726 fare de papo Benedikto la 13-a. Memorotago de li estas la 21-a de junio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Verlag Freundeskreis Maria Goretti e. V. München (eld.): Selig, die reinen Herzens sind. Gebete um Keuschheit - Lebensbilder von Heiligen, (München 2001)
  • Verlag Freundeskreis Maria Goretti e. V. München (eld.): Kennst Du den? Kurze Lebensbeschreibung des hl. Aloisius von Gonzaga, faldfolio, München 1991
  • Verlag Freundeskreis Maria Goretti e. V. München (eld.): Radiodrameto pri la sanktulo, (München 1992/2012).
  • Wilhelm Hünermann: Prinz Gonzaga, Das Leben des heiligen Aloysius von Gonzaga, Priesterbruderschaft St. Petrus, Fribourg
  • Friedrich Wilhelm Bautz: "Aloisius von Gonzaga". En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL), vol. 1, Bautz, Hamm 1975. 2-a eldono, Hamm 1990, ISBN 3-88309-013-1, kol. 123–124.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]