Luis Miguel Rojas-Berscia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Luis Miguel Rojas-Berscia
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1991 (1991-01-07) (33-jaraĝa)
en Limo
Lingvoj hispanaitalapiemontaanglanorma ĉinafrancaEsperantoportugalarumanakeĉua lingvaro • Shawiya • ajmaragermananederlandakatalunarusahakaajapanakoreagvaraniapersaserbalatinaantikva grekaBiblia Hebrea • Jebero • Munichi • selknama
Ŝtataneco Peruo
Alma mater Radboud-Universitato NijmegenPontifika Katolika Universitato de PeruoPekina Lingva kaj Kultura UniversitatoŜanhaja Fremdlingva Universitato
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Luis Miguel Rojas-Berscia (n. en Limo, la 7-an de januaro 1991) estas perua lingvisto kaj fama multlingvulo. Li estas konata pro sia laboro pri la historio kaj disvolviĝo de la kahuapanaj lingvoj de la perua Amazonio. Nuntempe li loĝas en Nederlando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Luis Miguel Rojas-Berscia naskiĝis en Limo, Peruo, la 7an de januaro 1991. Lia patro estas Luis Alberto Rojas León, perua komercisto, filo de la fama pirana muzikisto kaj komponisto Juana León Labán kaj nepo de la renoma perua doganisto kaj lingvisto Rómulo León Zaldívar. Lia patrino estas Maria Susana Berscia Giurfa, filino de piemonta orkestra dirigento kaj komponisto Vincenzo Berscia, filino de unu el la unuaj inaj funkciuloj de la perua ŝtato, Edelmira Giurfa Espiritu, kaj fratino de la fama itala muzikisto Carlo Berscia.

Luis Miguel Rojas-Berscia estis vartita de Edelmira Giurfa, kiu instruis la piemontan de frua aĝo. Li studis bazan kaj mezan lernejon en Limo, en Lernejo San Ignacio de Recalde. En 2007 li eniris la Pontifikan Katolikan Universitaton de Peruo kaj studentiĝis ĉe ĝi en 2012-13 kun grado ĉe Hispanlingva lingvistiko. Poste, li translokiĝis al Nederlando, kie li akiris magistron kun honoroj en ĝenerala lingvistiko en Universitato Radboud de Nimego en 2014. En 2019 li ricevis la diplomon pri doktoro en lingvistiko en la sama universitato kaj en Max Planck Institute por la Psikolingvistiko de Nimego, sub la inspektado de lingvistoj Pieter Muysken kaj Stephen C. Levinson.

Lingvistiko[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Luis Miguel Rojas-Berscia havas, kiel ĉefa fokuso, la originon de lingva diversigo en Ameriko kaj en Aŭstralio, proponante sian propran alproksimiĝon kiu estas konata kiel flua modelo aŭ Dinamika Lingvistiko. Lia laboro okupiĝis plejparte pri tiu kampo kaj temigis la studadon de sociolingvistika variado, kontaktlingvistiko kaj formala sintakso. Lia tezo From Kawapanan to Shawi: topics in language variation and change celis studadon de la ŝavia lingvo, lingvo de indiĝena grupo kiu loĝas en la nordokcidenta perua Amazonio.

Aldone al lia studo pri la ŝavia lingvo aŭ chayahuita, li ankaŭ studis la jeberan (el la kahuapana familio) kaj la alt-amazonan keĉuan (parolata en Lamas, Munichis, Charapillo, Ungurahui kaj Santa Cruz del Huallaga) en la perua Amazonio.

Li studis la nun formortan Selk'nam-an lingvon de la Ĉon-familio, antaŭe parolata sur la granda insulo Tierra del Fuego, helpe de Herminia Vera, la lasta parolanto de la lingvo. Li ankaŭ laboris kun orientaziaj lingvoj kiel mandarena, Haka en Surinamo, kaj japana de Yilan (miksaĵo atajala-japana, parolata en Distrikto Yilan en Tajvano.)

Nuntempe li loĝas en Nederlando. Li laboras kiel lingvisto kaj esploristo ĉe la Centre for Language Studies ĉe la Universitato Radboud en Nimego. De 2019 ĝis 202, li laboris ĉe la Aŭstralia Esplora Centro pri Ekscelenco por la Dinamiko de Lingvo ĉe la Universitato de Kvinslando. Tiam li enfokusiĝis al la studado de aborigenaj lingvoj, Kukatja, Wati-lingvo (pama-nyungana), kiu loĝas la urbon Balgo, en la sudorienta angulo de la regiono Kimberley de Okcidenta Aŭstralio. Nun enfokusiĝas li al la studado de la Nimega, urbodialekto parolata en la urbo Nimego.

El teoria vidpunkto, li sekvas kaj disvolvas la teorion de genera semantiko, nun konata kiel semantika sintakso, kune kun unu el ĝiaj fondintoj, Pieter A.M. Seuren

Amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

Luis Miguel Rojas-Berscia famiĝis en Peruo kaj tutmonde ĉar temis pri unu el la malmultaj hiperpoliglotoj en la mondo. La ĵurnalisto Judith Thurman publikigis aklamitan artikolon en Novjorko, kie ŝi priskribis Rojas-Berscia kiel mirindaĵon. Rojas-Berscia asertas havi intensan pasion por lingvolernado.

Laŭ diversaj amaskomunikiloj, dek ok lingvojn nuntempe li parolas, dek tri el kiuj parolas flue: hispana, itala, piemonta, angla, mandarena, franca, Esperanto, germana, portugala, rumana, sud-keĉua, alt-amazona keĉua, ĉajahuita, nederlanda, kataluna kaj kukatja. Estas sciate ankaŭ, ke li pritraktas ses klasikajn aŭ endanĝerigitajn lingvojn kiel la latina, klasika greka, biblia hebrea, jebera, muniĉa kaj selknama.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Luis Miguel Rojas-Berscia komencis esti konata en la peruaj amaskomunikiloj ĉar li estis unu el la ĉefaj aktivuloj kaj fondintoj de la nova Perua Esperanto-Asocio komence de 2008 kune kun Carlos Miranda, Héctor Díaz, Patrick Salazar, Gustavo Segami Sasaki, Ludoviko Chimpén kaj Julio Zevallos. Li estis junulara delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) inter 2006 kaj 2010. En 2010 li forlasis la asocion kaj ĉiujn agadojn ligitajn al Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Angle:
  1. Spotlight: Famed Young Polyglot Luis Miguel Rojas Bersci Arkivigite je 2019-10-11 per la retarkivo Wayback Machinea - Intervjuo por Peru This Week, de Juan Carlos Manning (20an de novembro)
  2. A Loss For Words, Can Dying Languages be Saved? - Intervjuo por The New Yorker, de Judith Thurman (30-an de marto 2015)
  • Nederlande:
  1. Op <lat bootje de Amazone over? - Intervjuo por Kennislink, de Anna Tuenter (21an de novembro 2014)
  • Hispane:
  1. El Hombre de Babel Arkivigite je 2019-10-11 per la retarkivo Wayback Machine - Raportaĵo por Cuarto Poder, America Television (Peruo), de Luis Miranda (Aŭgusto 2 2015)
  2. Un talentoso joven de Peru habla 17 idiomas - Raportaĵo por Al Rojo Vivo, Telemundo (Usono, 2016)