Magia lando Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magia lando Japanio
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr
Filino Aleksandra kaj patro Leo Tolstoj en 1910

"Magia lando Japanio" (ruse Волшебная страна Япония, Volŝebnaja strana Japonija) estas titolo de la tria parto de la kvarparta ruslingva memorlibro Filino (ruse Дочь), kiun verkis grafino Aleksandra Tolstaja, plej juna filino de granda rusa verkisto Leo Tolstoj. Ĝin oni eldonis en Kanado en 1979 (eldonejo - Zarja). En 2007 "Волшебная страна Япония" estis japanigita kiel "ネバーランド" kaj en 2016 ĝin oni esperantigis.

Aŭtune de 1929 laŭ invitoj de grandaj japanaj ĵurnalaj eldonejoj "Tokyo Nichi Nichi Shimbun" kaj "Osaka Mainichi Shimbun" Aleksandra Tolstaja kune kun amikino Olga Ĥristianoviĉ, instruistino pri la rusa literaturo en Jasnaja Polana lernejo kaj ties filino Ĥristianoviĉ MariaTusja venis perŝipe el rusa urbo Vladivostoko la japanan marhavenon Tsuruga (japane 敦賀駅), gubernio Fukui.

En Japanio Aleksandra Tolstaja utiligis feliĉan okazon lekcii pri sia patro Leo Tolstoj, kie liaj verkoj estis tre popularaj. Februare de 1931 ŝi rifuzis la sovetian civitanecon kaj loĝis dudek monatojn enlande. Poste ŝi elmigris al Usono.

Dum sia restado 1929 - 1931 ŝi multe vojaĝis tra la lando kaj interkonatiĝis kun kelkaj japanaj eminentuloj. Tiama Japanio ĉarmis ŝin per sia morala karaktero, la forto de siaj tradicioj establitaj dum jarcentoj, paco, honesteco kaj bonordo. La temoj de la eseoj pri Japanio estis ne nur la observoj de la lando kaj ĝiaj loĝantoj, tieaj moroj kaj kutimoj, sed ankaŭ la dialogo inter la prelegantino kaj aŭskultantoj pri la esenco de la komunisma potenco en Rusio.

En Japanio estis forte disvolvita Tolstoj-a movado, multaj japanoj Tolstoj-anoj estis en antaŭ-revolucia Rusio kaj kelkaj personoj vizitis la bienon Jasnaja Polana.

Siajn pozitivajn impresojn la aŭtorino enmetis en la libron, kies enteno havas:

  1. Foriro en nekonaton
  2. "Detektivoj"
  3. Novaj tendencoj
  4. La japana arto
  5. Turneo
  6. Mil enoj
  7. Studento
  8. Skermo
  9. Vilaĝo
  10. Rizo
  11. Nevidebla beleco
  12. Tokutomi-san
  13. Sekto Ittoen
  14. Samurajo
  15. Familio de profesoro
  16. Ĵinrikŝo
  17. Kuracistoj
  18. Sakuro - ĉerizfloroj
  19. Eta
  20. Progresemaj virinoj
  21. Rifuzo reveni al Sovetunio
  22. Adiaŭ, magia lando Japanio

Por korekta traduko en Esperanton grave kontribuis la Japana Esperanto-Instituto (JEI) kaj kelkaj lokaj esperantistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • - [1] Arkivigite je 2016-10-07 per la retarkivo Wayback Machine (Jasnaja Polana - familia bieno de Tolstoj familio) ru, de, en;
  • - [2] (Leo Tolstoj kaj lia familio) ru, en;
  • - [3] (adeptoj de Tolstoj koncepto en Japanio far japana profesoro Nobuyuki Nakamoto) ru;
  • - [4] (Aleksandra rakontas pri Tolstoj familio) video en;
  • - [5] vivdatoj de Aleksandra Tolstaja kaj testamento de Leo Tolstoj, kiu heredigis siajn verkojn al la filino ruse
  • - [6] traduko, bildoj kaj video estas libere atingeblaj laŭ jena kodo esperante