Malferma Tago de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malferma tago)
Duono de Kajto en la Malferma Tago
(printempo 2008)

La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA okazas dufoje jare, sabate, kutime aprile kaj novembre. La tradicion komencis Osmo Buller en novembro 1994.

En la programo troviĝas prelegoj kaj aliaj kontribuoj, kiel koncertoj aŭ prezentoj de libroj. La libroservisto, Ionel Oneţ, kutimas doni etan superrigardon pri la nove aperintaj libroj komence de la programo.

Ofte oni havas ĉefgaston, per kiu oni varbas en la revuo Esperanto. Foje la aprilan Malferman Tagon oni kombinas kun la kunsido de la Estraro de UEA.

La unua Malferma Tago okazis la 26-an de novembro 1994.

Venontaj kaj pasintaj Malfermaj Tagoj[redakti | redakti fonton]

N-ro Dato Jaro Komento
52 26-a de aprilo 2020 Ĉi-foje pro la tutmonda epidemio, la Malferma Tago okazis virtuale en Jutubo.
50 20-a de aprilo 2019 Prelegis la redaktoroj Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova pri la nova projekto de UEA, Reta Revuo. Volontulo de TEJO Manuela Burghelea prezentis la retejon Global Voices (Tutmondaj Voĉoj).
48 28-a de aprilo 2018
47 25-a de novembro 2017
46 29-a de aprilo 2017 Ĉi-foja Malferma Tago estis dediĉita al la Zamenhof-Jaro, pri kio Sara Spanò prezentis koncizajn informojn. Kontribuis al la temo pri Zamenhof-Jaro, Barbara Pietrzak, komisiito de UEA pri la Zamenhof-Jaro, kun la temo "Trarigardo pri la Zamenhof-Jaro: ĝisnunaj atingoj kaj venontaj paŝoj", kaj Orlando Raola, prezidanto de Esperanto-USA, kun la temo "Zamenhof: Inter tiuj homoj kapablaj imagi la estontecon".
45 26-a de novembro 2016
44 30-a de aprilo 2016 Kontribuis al la programo 3 prelegantoj Federico Gobbo pri "Kion oni lernas planante sekretan lingvon en bazlernejo?", Anna Löwenstein pri siaj "malantaŭkulisaj" spertoj rilate al la kreado de la Esperanto-retkursoj ĉe Duolingo kaj lernu.net, kaj Renato Corsetti pri la temo "Samideanoj kun malsamaj ideoj - pensofluoj en la Esperanto-movado".
43 28-a de novembro 2015 Prelegis Humphrey Tonkin pri la temo UN ĉe la sojlo de nova epoko kaj Povilas Jegorovas pri la historio de la Baltiaj Esperanto-Tagoj, siatempe tre grava por la sovetia movado kaj daŭre populara internacie. Aldone, Barbara Pietrzak prezentis al la ĉeestantoj la Polan RetRadion en Esperanto.
42 25-a de aprilo 2015
41 29-a de novembro 2014 Prelegis László Szilvási, inĝeniero Toon Witkam, kaj Ĝenerala Sekretario de UEA Barbara Pietrzak kiu prezentis la kampanjon Montevideo 60, al kiu UEA invitas la esperantistojn por marki per multflanka agado la 60-an datrevenon de la Esperanto-rezolucio akceptita de Unesko en 1954.
40 10-a de majo 2014
39 30-a de novembro 2013
38 27-a de aprilo 2013 La speciala gasto estis la redaktoro de Libera Folio kaj iama UEA-estrarano pri informado Kalle Kniivilä[1].
37 24-a de novembro 2012
36 28-a de aprilo 2012 Oni atentis la 50-an datrevenon de la transloĝiĝo de la sidejo de UEA al Nieuwe Binnenweg 176[2].
35 26-a de novembro 2011 Dediĉita al Tibor Sekelj kaj Vikipedio, ĉefa preleganto estis Spomenka Štimec[3].
34 14-a de majo 2011
33 27-a de novembro 2010
32 17-a de aprilo 2010
31 28-a de novembro 2009
30 25-a de aprilo 2009
29 29-a de novembro 2008 Kun ĉefgastoj Andreas Künzli kaj Alejandro Cossavella.
28 26-a de aprilo 2008 Tiu ĉi Malferma Tago estis markita de la 100-a datreveno de la fondo de UEA. Prelegis Probal Dasgupta kaj Ziko van Dijk, koncertis membroj de la grupo Kajto.
27 24-a de novembro 2007 Ulrich Lins estis la ĉefpreleganto.
26 2-a de junio 2007 Claude Piron estis la ĉefpreleganto, unu jaro antaŭ sia forpaso.
25 25-a de novembro 2006
24 13-a de majo 2006
23 26-a de novembro 2005
22 23-a de aprilo 2005
21 27-a de novembro 2004
20 24-a de aprilo 2004
19 29-a de novembro 2003
18 26-a de aprilo 2003
16 27-a de aprilo 2002
17 2002
15 24-a de novembro 2001
14 21-a de aprilo 2001
13 25-a de novembro 2000
12 13-a de majo 2000
11 27-a de novembro 1999
10 24-a de aprilo 1999
9 28-a de novembro 1998
8 25-a de aprilo 1998
6 19-a de aprilo 1997
7 1997
5 9-a de novembro 1996
4 27-a de aprilo 1996
3 18-a de novembro 1995
2 aprilo 1995
1 26-a de novembro 1994

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 488: Kalle Kniivilä en la aprila Malferma Tago
  2. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 447: Jubileoj de la Centra Oficejo kaj Esperanto en la malferma tago
  3. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 427: Pri Tibor Sekelj kaj Vikipedio en la Malferma Tago