Malsekherbejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Humidherbejomalsekherbejo estas senlignoplanta duonnatura biotopo kie kreskas poacoj, junkoj, kareksoj kaj aliaj herbaj plantoj, kies grundoj estas influitaj en ties supra parto de la grundakvo kaj parte estas inunditaj. Malsekherbejo situas en rivervaloj, apud lagoj kaj en plataj kavaĵoj. Ili ekzistas en vastaj regionoj de Eŭropo kaj Azio.

printempo sur malsekherbejo en nordokcidenta Germanujo kun Cardamine pratensis kaj Caltha palustris
Dosiero:Streuwiese mit Schwertlilien.jpg
nutraĵmalriĉa malsekherbejo nur unufoje falĉita en aŭtuno en la Antaŭalpoj kun Iris sibirica

En Mezeŭropo la malsekherbejo estas unu el la plej speciriĉaj biotopoj. Ili estas duonkulturaj formacioj, kiuj formiĝis sub homa uzado kiel agrikulturaj areoj por produkti furaĝon kaj substerkaĵon por la besttenado. Ili grave kontribuas al la mezeŭropa kulturpejzaĝo. Ili devas esti uzataj, alikaze sur ili kreskos unue altaj staŭdoj, poste arbedoj ka arbustoj kaj fine arboj. Malsekherboj ankaŭ estas nomataj „marĉherboj“.

Estiĝo de malsekherboj[redakti | redakti fonton]

parksimila pejzaĝo komence de la 19a jarcento en la pentraĵo „Dorflandschaft bei Morgenbeleuchtung“ (vilaĝa pejzaĝo ĉe matena lumo) de Caspar David Friedrich

Laŭ la ĝenerala scio la pejzaĝo de Mezeŭropo estis kun mallongaj interrompoj ĝis en la mezepoko el mozaiko de arbaroj, senarbejoj, marĉoj kaj akvejoj.[1] Tipaj herbejaj plantoj tial nur povis kreski kie grandaj plantmanĝantoj (megaherbovoroj) kiel alko, bizono, sovaĝaj ĉevalojuro tenas la pejzaĝon libere kaj kie apud grandaj riveroj inundoj ne permesas kreskon de arbaroj. Ĝis tiam la homo nur influis la pezaĝon ĉirkaŭ la setlekoj. Pro la kresko de la homa popolacio krekas ankaŭ la uzado de la arbaroj kiel komunarbaro. paŝtarbarosenarbarigo havas kiel rezulton pli kaj pli da senarbaraj areoj.

Ekestis grandaeraj apertaj kaj parksimilaj pejzaĝaj regionoj (vidu la tiutempa pentraĵo dekstre). Dum la jarcentoj tielmaniere evoluiĝas duonnaturaj ekosistemoj. Sur humidaj ĝis malsekaj areoj evoluiĝis malsekherbejoj. En la 18a jarcento tiaj herbejoj estis ankoraŭ vaste dusvastigitaj vivejoj en Mezeŭropo. La uzformoj agroj kaj verdejoj kondukis al la ŝanĝo de la specio-spektro de bestoj kaj plantoj, respektive al la pligrandigo de la biologia diverseco kompare kun naturaj pejzaĝoj.[2]

dufoje jare falĉata malsekherbejo en nordokcidenta Germanujo, floras herbejkardamino (Cardamine pratensis)

Minaco[redakti | redakti fonton]

Jam ekde la komenco de la 19a jarcento, pli multe tamen nur post la Dua Mondmilito, malsekherbejoj estas ŝanĝigitaj grandskale en agroj post vastaj melioracioj kiel ekzemple deakvigado kaj sterkado.Tiaj drastj ŝanĝoj havis kiel konsekvenco la malapero de multaj specioj tipe por malsekherbejoj..

Lokaj faktoroj[redakti | redakti fonton]

tipoj de herbejoj en ekoprogramo laŭ Dierschke & Briemle 2002, modifita.

Malsekherbejoj ekzistas en humidaj malaltaĵoj kaj en malgrandvaste ankaŭ en malsekaj deklivoj kaj altebenaĵoj. Malsekherbejoj troviĝas en ĉiu altecŝupoj de la malaltebenaĵoj ĝis la alpaj zonoj. El la faktoroj klimato, akvomastrumado kaj grundo rezultas malsimilaj plant- kaj bestsocioj, tamen la uzo estas pli grava ol la situo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Humida klimato en kiu la jara percipitaĵo estas pli granda ol la jara forvaporiĝo kaj relative malaltaj someraj temperaturoj favorigas la ekesto de malsekherbejoj. Tia tiuj herbejtipoj oftas en mezmontaroj, en la Antaŭalpoj kaj proksime al marbordoj ( Nordgermana malaltebenaĵo.

Akvomastrumado[redakti | redakti fonton]

Malsekherbejoj distingiĝs de la cetera verdejoj pro ilia humideco. Ili minimume dum parto de la jaro havas altan grundhumidecon de fontakvo ĝis stagnanta grundakvo, parte ili ankaŭ estas inunditaj. La granda humideco daŭras longe kaj nur estas interrompita de somera sekiga fazo.

La portempa troo de akvo en la radikzono de la grundo kongruas kun oksigenmanko por la radikoj, kiu rezultas al damaĝoj ĉe la plantradikoj (radikspirado) kaj redukto de la kresko. La plantoj tie havas ofte specialajn adaptiĝmekanismojn por la akvotroo. Ekzemple multaj specioj posedas specialajn kavohistoj (aerenkimo) per kiu la radikoj estas prizorgata kun ekstergrunda aero aŭ ili havas specifajn vojojn de metabolo, kiu ne bezonas oksigenon. Tiaj plantoj havas avantaĝojn kompare aliaj plantoj tie.

Grundoj kaj nutraĵprizorgado[redakti | redakti fonton]

nombro de specioj de herbejo dpende de la intenseco de la uzado, laŭ Hutter, Briemle, Finke 1993

La grundoj de malsekherbejoj estas glejoj, pseŭoglejoj kaj parencaj apudriveraj grundoj respektive anmora grundo kaj pluvmarĉoj kun malsimilaj bazo- kaj nutraĵkvantoj. Multaj plantspecioj de malsekherbejoj evoluiĝis specialajn mekanismojn de adaptiĝo al manko de nutraĵoj. Por uzi la malmultajn nutraĵojn en la grundo komplete ili traradikumas la grundon intensive formas rezervorganojn (rizomoj, tuberoj) kaj havas internan und cirkulan sistemon por restoki nutraĵojn en grundajn rezervorganojn por poste rapide uzi tiujn ŝtofojn.

Signifo de la uzado[redakti | redakti fonton]

ineniva verdejo

Oni distingas du uzformojn ĉe malsekherbejoj. Ĝi povas esti falĉita nur unufoje jare aŭ dufoje jare. La unufoje falĉo okazas en aŭtuno. Sur nutraĵriĉaj herbejoj oni povas dufoje jare falĉi en printempo kaj en malfrua somero.

La falĉo estas necesa por konservi la karakteron de herbejo. Per falĉo lumŝatantaj kaj malaltekreskantaj plantoj ricevas eblecon por kreski. Tio favoras la diverseco de la specioj plantaj kaj bestaj.[3]

vintro de malsekherbejo-novalo en nodokcidenta Germanujo kun kuŝantaj vegetaĵrestaĵoj.
altstaŭda tereno kun Eupatorium kaj Lizimakio en malsekherbeja novalo.

Tipoj de malsekherbejoj kaj vetaraĵo[redakti | redakti fonton]

herbejo kie dominas Trollius europaea en Turingia Arbaro
“Sanguisorba-Persicaria“-herbejo kun ordinara bistorto (Polygonum bistorta) en la Turingia Arbaro

La plantkovraĵo de nutraĵriĉaj humid- kaj malsekherbejoj estas karakterizataj grandparte de gresoj aŭ de pli aŭ malpli granda parto de altaj herbaj plantoj. Oni distingas la sterkitaj aŭ nutraĵriĉaj „humidaj kaj malsekaj herbejoj “ kun la gvidplanto Calthea palustris kaj la nesterkitaj „molinio- kaj knidio-herbejoj“ (Molinion caeruleae, Cnidion dubii)

Marĉa-kaltro- herbejo[redakti | redakti fonton]

Tipaj specioj estas la nomdonanta specio marĉa kaltro (Caltha palustris), olea cirsio (Cirsium oleraceum), hirthara ĉerofilo (Chaerophyllum hirsutum), arbara skirpo (Scirpus silvaticus), oficina sangvisorbo (Sanguisorba officinalis), ordinara bistorto (Polygonum bistorta) und eŭropa trolio (Trollius europaeus) respektive jenaj montroplantoj por malseka grundo: herbeja kardemeno (Cardamine pratensis), kukolflora likeno (Lychnis flos-cuculi), rivera geumo (Geum rivale), arbara angeliko (Angelica sylvestris) kaj orkidacoj, ekzemple larĝfolia daktilorizo (Dactylorhiza majalis).

Molinio-herbejo[redakti | redakti fonton]

Nutraĵmalriĉaj molinio-herbejoj estas relative densaj, altvaloraj herboriĉaj herbejoj sur bazoriĉaj, humidaj ĝis alternante humidaj nesterkitaj grundoj.

Tipaj specioj tie estas la nomdonanta specio blua molinio kaj alta molinio (Molinia arundinacea) kaj jenaj montroplantoj por humidaj kaj nutromalriĉaj grundoj kiel eĝa ajlo (Allium angulosum), asklepiada gentiano (Gentiana asclepiadea), sibrika irido (Iris sibirica), herbej sukciso (Succisa pratensis) kaj rekta potentilo (Potentilla erecta).

Cnidium-herbejo[redakti | redakti fonton]

Knidio-herbejoj estas alterne maskeaj apudriveraj herbejoj kaj troviĝas ankaŭ en la tajgo-zono, kiu ofte regule estas inundataj en printempo. Tipj plantoj estas por tiuj ekstensive uzata herbeja tipo Cnidium dubium. Tiu herbeja tipo troviĝas en Eŭropo precipe en Aŭstrio, Francujo kaj Germanujo.</ref>

Tipaj specioj de tiu biotopo estas la nomdonanta specio ordinara silaŭmo (Silaum silaus), marĉa latiro (Lathyrus palustris), tinktura serutelo (Serratula tinctoria), lancfolia skutelario (Scutellaria hastifolia), oficina gratiolo (Gratiola officinalis) kaj persikfolia violo (Viola persicifolia).

Flaŭro kaj Faŭno[redakti | redakti fonton]

Lychnis flos-cuculi estas herbeja planto, kiu bone lreskas sur malsekherbejo.

La diverseco de la flaŭro kaj faŭno estas la rezulto el diversaj lokaj faktoroj kiel grundohumideco, alteco kaj alternado de la grundakva nivelo, strukturo de la vetetaĵaro, nurtraĵriĉeco kaj intenseco de la mastrumado. Nutraĵricaj malsekherbejoj apartenas al la plej specioriĉaj vivejoj de ĉiuj verdejah ekosistemoj en Mezeŭropo. En malsekherbejoj de nordorksidenta Germanujo oni kalkulis pli ol 1900 bestospecioj, kiuj estas je 80 % tipaj por la tiu biotopo. La plej alta faŭna diverseco havas la knidio-herbejojpost la malriĉnutraĵa herbejo.[4]

Herbejaj Plantoj[redakti | redakti fonton]

la granda kurlo (Numenius arquata) estas tre minacata en Germanujo, Aŭstrio kaj Svisio.

Tipaj plantoj estas flosanta glicerio (Glyceria fluitans), odora androksanto (Anthoxanthum odoratum) kaj blanka agrostido (Agrostis stolonifera). Herbaj plantoj ofte havas apudgrundan roseton kaj stolonojn, ekzemple rampanta ranunkolo (Ranunculus repens). Ekzemploj kiuj profitas de la falĉado: kukolflora likKuckuckslichtnelke (Lychnis flos-cuculi), Spitzwegerich (Plantago lanceolata), Teufelsabbiss (Succisa pratensis), Sumpf-Kratzdistel (Cirsium palustre) oder auch Wasser-Greiskraut (Jacobaea aquatica).

Herbejaj birdoj[redakti | redakti fonton]

brungorĝulo (Saxicola rubetra) . En Germanujo minacata.

Kiel „herbejaj birdoj“ estas nomataj birdoj, kiuj vivas ĉefe en malseka verdejo. Ili havas siajn nestojn sur la tero.

duelbirdo (Philomachus pugnax) en Germanujo minacata, en Aŭstrio esstingintaj popilacio. En Svisio ĝi estas regula trafluanto en ambaŭ flugsezonoj.
flavventra bombeno (Bombina bombina) uzas humidherbejoj en la ĉirkaŭo de akvejoj. Ĝi estas en Aŭstrio minacata kaj en Germanujo tre minacata.

Amfibioj kaj reptilioj[redakti | redakti fonton]

marĉa ortoptero (Stethophyma grossum) troviĝas nur en funksiantaj malsekherbejo, ĉar ĝi bezonas humidan grundon por meti ĝiajn ovojn.

Amfibioj bezonas por la reproduktado apertaj akvaj surfacoj en kiuj ili metos la ovojn kaj kie evoluiĝas la larvojn. Ili vivas dum vintro kaj somero malsekherbejoj. La eŭropa hilo (Hyla arborea), la marĉrano (Rana arvalis) kaj la flavventra bombeno (Bombina bombina) precipe vivas en malsekaj herbejoj.

Tipaj reptilioj vivantaj en malsekherbejoj estas la natrikso (Natrix natrix). En molinio-herbejoj vivas ankaŭ la vipero (Vipera berus) ukaj la arbara lacerto (Zootoca vivipara).

Senvertebruloj[redakti | redakti fonton]

ovoj de Metrioptera roeselii povas est inundataj. Ĝi estas en „Cnidium“-herbejo la plejofta specio.

La nombro de la senvertebruloj en malsekherbejoj estas tre granda. Insektoj kaj araneoj tre bone adaptiĝis al la tieaj cirkonstancoj.

Jen la plej oftaj en tiu ekosistemo:

en marĉaj-kaltaj-herbejoj

en knidio-herbejo:

en molinio-herbejo:

Tagopapilioj

la tagpapilio Papilio machaon
raŭpo de la makaono (Papilio machaon)

Tipaj specioj de la marĉ-kalto-herbejo:

Tipaj specioj en knedi-herbejoj:

Tipaj specioj en molinio-herbejoj:

Protekto kaj flegado[redakti | redakti fonton]

pejzaĝa protektejo kaj post forta pluvo parte tramalsekigita herbejo Tiefwerder Wiesen en Berlino
informtabulo pri la temo vivejo malsekherbejo

Renaturigado[redakti | redakti fonton]

[5]

Listo de malsekherbejoj en Germanujo[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • M. Burkart, H. Dierschke, N. Hölzel, B. Nowak, T. Fartmann: Molinio-Arrhenatheretea (E1) – Kulturgrasland und verwandte Vegetationstypen; Teil 2: Molinietalia – Futter- und Streuwiesen feucht-nasser Standorte. Synopsis der Pflanzengesellschaften Deutschlands, Vol. 9, Göttingen 2004, 103 Seiten.
  • H. Dierschke, G. Briemle: Kulturgrasland. Wiesen, Weiden und verwandte Staudenfluren. Ulmer-Verlag, Stuttgart 2002, 240 Seiten, ISBN 978-3-8001-3816-6
  • H. Ellenberg: Vegetation Mitteleuropas mit den Alpen. Ulmer, Stuttgart 1996, ISBN 978-3-8252-8104-5
  • C. Hutter, G. Briemle, C. Fink: Wiesen, Weiden und anderes Grünland. Biotope erkennen, bestimmen, schützen. Weitbrecht Verlag, Stuttgart, Wien 1993, 152 Seiten, ISBN 978-3-522-72010-6,
  • H.-J. Küster: Geschichte der Landschaft in Mitteleuropa. Von der Eiszeit bis zur Gegenwart. Beck, München 1999, 423 Seiten, ISBN 978-3-406-45357-1,
  • P. Mertz: Pflanzengesellschaften Mitteleuropas und der Alpen. Erkennen, bestimmen, bewerten. Ecomed Verlagsgesellschaft, Landsberg/Lech 2000, 511 Seiten, ISBN 978-3-609-19380-9
  • G. Rosenthal, J. Hildebrandt, C. Zöckler, M. Hengstenberg, D. Mossakowski, W. Lakomy, I. Burfeindt: Feuchtgrünland in Norddeutschland. Ökologie, Zustand, Schutzkonzepte. Angewandte Landschaftsökologie: Heft 15, Bundesamt für Naturschutz, Bonn-Bad Godesberg 1998, 289 Seiten, ISBN 978-3-89624-314-0

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1. Margret Bunzel-Drüke u. a., „Großtiere und Landschaft – Von der Praxis zur Theorie“, Bd. 3, Natur- und Kulturlandschaft (Höxter/Jena, 1999), 210-229.
  2. J. Pfadenhauer: Vegetationsökologie – ein Skriptum. IHW-Verlag, 1997. Seite 64–71. ISBN 978-3-930167-26-5, (alte ISBN 3-930167-26-3)
  3. E. Jedicke: Brachland als Lebensraum. Ravensburger Buchverlag, Ravensburg, 1989, S. 42. ISBN 978-3-473-46092-2, (alte ISBN 3-473-46092-3)
  4. M. Bräu: Tierwelt. - In: B. Quinger, U. Schwab, A. Ringler, M. Bräu, R. Strohwasser, J. Weber: Lebensraumtyp Streuwiesen. Landschaftspflegekonzept Bayern, Band II.9. Hrsg.: STMLU und ANL, 1995.
  5. Naturschutz in Baden-Württemberg – Streuwiesen: Pflege [1], aufgerufen am 16. August 2006

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]