Marcel Petiot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcel Petiot
Persona informo
Naskonomo Marcel André Henri Félix Petiot
Aliaj nomoj Capitaine Henri Valéry • Docteur Wetterwald
Naskiĝo 17-an de januaro 1897 (1897-01-17)
en Auxerre, Yonne,  Francio
Morto 25-an de majo 1946 (1946-05-25) (49-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo,  Francio
Mortokialo senkapigo
Tombo Pariza tombejo de Ivry
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kuracistopolitikisto • krimulo
vdr

Marcel (André, Henri, Félix) PETIOT, alinome Doktoro Petiot (naskiĝinta la 17-an de januaro 1897 en Auxerre (Yonne) kaj gilotinita la 25-an de majo 1946 en Parizo), estis franca kuracisto akuzita pro murdoj post la malkovro en lia pariza loĝejo de restaĵoj de 27 personoj tuj post la dua mondmilito.

Vivo-komenco[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta la 17-an de januaro 1897 en Auxerre, li estis la filo de funkciulo de franca poŝto; lia onklo, Gaston Petiot, estis instruisto pri filozofio en gimnazio de Auxerre. Ekde infanaĝo li montris signojn de perforto, eĉ strangolante katon post li trempis ĝiajn krurojn en bolantan akvon aŭ pafante per revolvero al ili. Tamen, li montris grandan inteligenton, kiam li estis 5-jaraĝa li scipovis legi kiel 10-jaraĝa infano, kaj frumaturecon, disdonante maldecajn bildojn en klaso kiam li estis 8-jaraĝa. Internigita en Saint-Anne pro psikiatria patologio, lia patrino mortis kiam li estis 12-jaraĝa, li poste estis forpelita el pluraj lernejoj pro malbona konduto. 17-jaraĝa, li estis arestita pro ŝtelo. Li poste neniam estis kondamnita, ĉar psikiatro deklaris lin nejuĝebla, estimante ke li havas duoblan personecon, socie ne adaptitan kaj nenormalan.

Rekrutita de armeo en 1916, li estis vundita dum la unua mondmilito de fragmento de grenado en la piedon 6 monatojn poste. Akuzita pro ŝtelo de kovrilo en la malsanulejo kie li estis kuracita, li faris unuan restadon en la milita karcero de Orléans antaŭ esti transigita al psikiatria servo de malsanulejo de Fleury-les-Aubrais kie psikiatroj deklaris lin neŭrastenia, mense malsana, paranoje depresia kaj fobiema. Malgraŭ tio li estis resendita al fronto en 1918, denove vundita, li estis forpelita el armeo pro psikiatriaj perturboj. Per facileco de aliro donita al veteranoj, li finis siajn medicinajn studojn la 15-an de decembro 1921 per akiro de diplomo de la medicina Fakultato de Parizo, kun mencio "tre bona". En 1922, li malfermis kuracistan kabineton en Villeneuve-sur-Yonne, kie li rapide fariĝis populara inter la loĝantaro (interalie danke al senpagaj konsultoj donitaj al malriĉuloj kaj senpagaj vakcinadoj) sed estis rimarkita pro kleptomanio.

En 1926, la loĝantaro malkovris lian brulantan amrilaton, kiun li havis kun filino de unu el siaj pacientinoj. Iom poste, la domo de la junulino estis bruligita kaj ŝi mem malaperis sen lasi spurojn. Oni poste retrovis putriĝintan kaj ne identigeblan korpon. Supozante ke temis pri ŝi, neniu ligo kun doktoro Petiot povis esti elmontrita.

Elektita urbestrarano en julio 1926, poste urbestro la sekvan jaron, li edziĝis la 4-an de junio 1927 kun Georgette Lablais, filino de eminenta komercisto de la urbo. Rapide li estis citita antaŭ tribunaloj pro pluraj deliktoj: falsaj deklaroj de malsan-asekuro, monŝtelo, ŝtelo de elektro. Li fine estis eksigita el sia urbestra funkcio en 1931 kaj estis elektita ĝenerala konsilanto. Li definitive estis senigita de ĉiuj siaj elektaj mandatoj en 1934.

Ekde tiu momento, rumoroj pri neklarigeblaj malaperoj komenciĝis. En 1933, Marcel Petiot subskribis la morton de grava atestanto en murd-afero kie li mem estis implikita, post la vizito de tiu ĉi al lia kabineto. Postsekvata de justico pro diversaj deliktoj, li foriris la saman jaron al Parizo.

Funebra kabineto[redakti | redakti fonton]

En 1933, li instalis sin en Parizo, kie li malfermis klinikon en n-ro 66 de strato Caumartin. En 1936, li estis arestita pro ŝtelo sur montrotablo de librejo Gibert, en Latina Kvartalo. Li pravigis sin antaŭ juĝistoj dirante ke "Geniulo ne priokupiĝas pri trivialaj materialaj aferoj!". Li evitis karceron agnoskante sin kiel mensmalsanulon. Li tiam estis internigita en Malsanulejon de Ivry.

En majo 1941, li akiris privatan domegon, situantan en n-ro 21 de strato Le Sueur. Amuza detalo: Samtempe aperis sur ekranoj filmo de Clouzot, L'assassin habite au 21 (La murdisto loĝas en n-ro 21). Li tie efektivigis gravajn konstru-laborojn: Li plialtigis najbaran muron, por malebligi alrigardon al la korto kaj transformis la servistarejon en kuracistan kabineton. Dum prifosado, polico malkovris tute aranĝitan kelon, duoblajn pordojn, gas-ĉambron kies pordo estis ekipita de luketo por gvati la agonion de ties viktimoj kaj fekaĵ-foson plenigitan de vigla kalko.

Ekde 1943, li proponis al personoj minacitaj de postsekvoj fare de Gestapo, ilin kaŝe transigi en Argentinon; Tiuj personoj estis kunvokitaj dumnokte, straton Le Sueur, kun valizo entenanta juvelojn, valutojn, arĝentaĵaron... Sub la nomo de « doktoro Eugène » li tiamaniere organizis reton kaj rekrutis perantojn, kombiston kaj teatran ŝminkiston. Malgraŭ ĉio, ĉiuj aspirantoj al vojaĝo mistere malaperis, kaj do neniam atingis Argentinon... Inkluzive de Yvan Dreyfus, kaptito sendita de Gestapo por trapenetri la reton de « doktoro Eugène ». La unua malaperinto estis Joachim Guschinow, najbaro de la doktoro. Li estus alportinta du milionojn da frankoj da diamantoj kun si. Unue malaperiginte personojn solajn, li baldaŭ ekatakis tutajn familiojn, proponante "grupajn tarifojn". Paralele kun la malaperoj de personoj fuĝantaj Francion, aliaj personoj en rilato kun la doktoro ankaŭ ekmalaperis, fakte personoj prezentantajn riskojn de denunco. La "profitantoj" de la reto estis judoj aŭ etgangsteroj, dezirantaj "ripozi en la kamparo", ĉiuj fine estis murditaj. Germanaj servoj malkovrinte lian reton danke al dua stukaĉo, Beretta, Petiot estis arestita kaj torturita dum 8 longaj monatoj en karcero de Fresnes, li neniam ion konfesis. Liberigita pro manko de pruvoj, li decidis malaperigi ilin, juĝante ke fariĝis tro danĝere por li.

La 9-an de marto 1944, fajro-soldatoj estis alarmitaj de najbaroj ĝenitaj jam dum pluraj tagoj de odoroj elirantaj el kameno de domego situanta sur strato Le Sueur. Post kiam ili vekis Petiot ĉe li kaj vane atendis lian alvenon, ili trarompis fenestron kaj eniris en la domegon. Ili rapide estis alertitaj de odoro kaj bruado de hejtilo kaj malsuprenirinte en la kelon, ili malkovris dispecigitajn homajn korpojn, pretaj por esti bruligataj en la hejtilon. Tiam alvenis Petiot, kiu ŝajnigante sin lia frato, konstatis la situacion kaj "iris por serĉi sian fraton Marcel Petiot". Alia versio rakontas, ke ĉeestante, li pravigis sin deklarante ke ĉiuj korpoj estis kadavroj de nazioj kiujn li mortigis, tiel mistifikante policanojn kiuj lasis lin eliri. Liberigita per parola promeso, li formalaperis.

Dum priserĉadoj, oni malkovris 72 valizojn kaj 655 kilogramojn da diversaj aĵoj, inter kiuj piĵamo de infano (kiu poste montriĝis esti tiu de la eta René Kneller, malaperinta kun siaj gepatroj).

Aresto kaj proceso[redakti | redakti fonton]

Fuĝinte, Petiot rekrutiĝis en F.F.I. (Francaj Fortoj de Interno) sub la nomo "Valéry"; fariĝinte kapitano, li estis postenigita en pariza kazerno de Reuilly. Dum la Liberigo, mandato je lia nomo estis publikigita. Li tamen restis netrovebla. Nur post kiam artikolo parolis pri li kiel Petiot, soldato de Reich, li agis malprudente. Lia megalomanio superis ĉion kaj li uzis rajton de rebato en la gazeto Résistance (li skribis manuskriptan leteron al la gazeto). Ekde tiam, polico deduktis ke li ĉiam estis kaŝita en Parizo ene de Rezistado. La 31-an de oktobro 1944 li estis arestita en metro-stacio.

Juĝita de la 18-a de marto 1946 al la 4-a de aprilo 1946 pro 27 murdoj, li konfesis 63 dum sia proceso. Li defendis sin proklamante ke temis pri kadavroj de kunlaborantoj de Germanoj kaj proklamis ĝis la fino ke li mortigis "por Francio". Tamen, li restis nekapabla klarigi kiel infana piĵamo troviĝis en la posedaĵoj rabitaj al siaj viktimoj, nek kiel evidentaj senkulpuloj troviĝis inter la retrovitaj korpoj.

Malgraŭ tre longa pledado (daŭrinta ses horojn) de lia advokato, Mastro René Floriot, Petiot tamen estis kondamnita al mortpuno kaj gilotinita la 25-an de majo 1946 en karcero de la Santé en Parizo. Al la ĝenerala advokato, kiu venis lin veki por la ekzekuto, Petiot replikis: « Fek' al ci ». Iom poste antaŭ gilotino: « Ne estos bele ». Al la magistrato kiu demandis lin, en la momento supreniri al eŝafodo, ĉu li havas ion por deklari, li respondis: « Mi estas vojaĝanto kiu kunprenas siajn pakaĵojn ». Laŭ atestantoj, li mortis kun rideto sur la lipoj. Neniu iam sciis kio fariĝis el la fortuno, kiun li amasigis per sia laŭdira reto, ĉirkaŭkalkuloj irinte ĝis du cent milionoj da frankoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marcel Petiot, Le Hasard vaincu, Presejo de R. Amiard, 1946
  • René Nézondet, Petiot le Possédé, 1950
  • Jacques Perry kaj Jane Chabert, L'Affaire Petiot, Parizo: Gallimard, Kolekto « L'Air du temps », 1951, 303 p. Almenaŭ sesfoje reeldonita.
  • Claude Barret, L'Affaire Petiot, subtitolita Le crime ne paie pas, Parizo: Gallimard, 1958, 192 p.
  • Alain Decaux, Les Assassins, Libr. Acad. Perrin.
  • Paul Gordeaux, Le Docteur Petiot, Ĝenevo: Éd. Minerva, kaj Parizo: Éd. J'ai lu, Kolekto « Le crime ne paie pas », 1970, 128 p.
  • Jean-Marc Varaut, L'Abominable Docteur Petiot, Parizo: Balland, 1974, 275 p. + 8 p. ilustraĵoj.
  • René Tavernier, Alors rôdait dans l'ombre le docteur Petiot, Parizo: Presses de la Cité, 1974, 249 p. + 4 p. ilustraĵoj
  • Alomée Planel, Docteur Satan ou l'Affaire Petiot, Parizo: Robert Laffont, Kolekto « Les Ombres de l'histoire », 1977, 421 p.
  • Marcel Jullian: Le Mystère Petiot, kun la kunlaboro de J. Floran, M.L. Staib, J. Vercken kaj Ch. Meyer, Montekarlo: Éditions n °1, Kolekto. « Les Grandes Enquêtes d'Europe 1 », n°2, 1980, 205 p. + 12 p. da gravuraĵoj
  • Jean-François Dominique, L'Affaire Petiot : médecin marron, gestapiste, guillotiné pour au moins vingt-sept assassinats, Parizo: Ramsay, 1980, 260 p.
  • Jacques Sigot, 1946, le procès de Marcel Petiot : le bon docteur de la rue Le Sueur, Montreuil-Bellay: Éd. CMD, 1995, 76 p.
  • Frédérique Césaire, L'Affaire Petiot, 2006 (ISBN 2732843601)

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]