Mardan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mardan
urbo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 34° 12′ N, 72° 3′ O (mapo)34.19583333333372.044722222222Koordinatoj: 34° 12′ N, 72° 3′ O (mapo) [+]
Alto 311 m [+]
Areo 632 km² (63 200 ha) [+]
Mardan (Ĥajber-Paŝtulando)
Mardan (Ĥajber-Paŝtulando)
DEC
Mardan
Mardan
Situo de Mardan
Mardan (Pakistano)
Mardan (Pakistano)
DEC
Mardan
Mardan
Situo de Mardan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mardan [+]
vdr

Mardan, urdue مردان‎ estas universitata urbego en provinco Ĥajber-Paŝtulando, kie ĝi estas ĉefurbo de kantono kaj distrikto. Mardan estas la dua plej granda urbo de la provinco.

Vojo en Mardan

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mardan situas sur montetaro en proksimeco de Afganio. La provinca ĉefurbo Peŝavaro troviĝas 51, Islamabado 108, Rawalpindi 114, Fajsalabado 326, Lahoro 364, Multano 448, Kveta 647, Sukur 784, Hajderabado 1042, Karaĉio 1146 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La nuna teritorio estis loĝata jam dum la paleolitiko (antaŭ pli ol 30.000 jaroj). En la ĉirkaŭaĵo de Mardan oni amase trovis arkeologiaĵojn. La proksima areo formis parton de tomba kulturo ĉirkaŭ 1800 antaŭ Kristo. Mardan iam formis parton de praa budhisma reĝlando. Manuskripto pri la plej frua registro de la numero 0 estis trovita proksime de Mardan en 1891, kaj datiĝas de la 3-a aŭ 4-a jarcento antaŭ Kristo. Dum ribelo de sipajoj en 1857 en Mardan ne okazis bataloj, ĉar ĝustatempe la lokaj trupoj estis senarmigitaj fare de la britaj fortoj. En 1937 Mardan iĝis distrikta sidejo. En 2011 suicida atako okazis en la armea bazo. La murdisto estis adoleskanto kun lerneja uniformo. Mortis 27 soldatoj kaj 35 vundiĝis.

Monumento (1892) en Mardan pri falintoj de sieĝo de Kabulo en 1879

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1961 1972 1981 1998 2012
77 932 115 194 147 977 245 926 326 132

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Mardan la unua universitato estis fondita en 2009, medicina kolegio en la sekva jaro, virina universitato en 2016, teknologia kampuso en 2017. Krome estas agrikultura kampuso,

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Negoca vojo en Mardan

Mardan estas ĉefe agrikultura urbo. La pli gravaj kultivaĵoj estas: tritikoj, sukerkanoj, tabakoj, maizoj, rizoj, rapoj, mustardoj kaj fruktoj (oranĝoj, prunoj, persikoj, abrikotoj, piroj, mangoj). Irigaciaj kanaloj helpas la kultivadon. Mardan estas ankaŭ kreskanta industria urbo, kie funkcias tekstilaj kaj oleaj muelejoj, eĉ kiel unu el la plej grandaj sukermuelejoj en Sud-Azio. En la urbo oni produktas lokomotivojn, kahelojn, sapojn, brikojn, funkcias ankaŭ financa sektoro kun naciaj kaj eksterlandaj bankoj, krome trejna centro de la armitaj fortoj de Pakistano.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mardan havas trairan ĉefvojon kaj plurajn distriktajn vojojn. Estas flanka fervoja trako, sed laŭ la mapo ĝi estas jam forlasita. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Peŝavaro.

Bildoj Mardan
Lernejo
Kolegio
Kolegia moskeo
Memorloko
Stacidomo
Malnova akvoturo
Ruinoj de fortikaĵo
Muzeo
Ŝtona cirklo

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mardan situas en duonarida klimato (BSh) laŭ klimata klasifiko de Köppen. En la urbo la averaĝa jara temperaturo estas 22,2 °C. Junio estas la plej varma monato kun meza temperaturo de 33.2 °C kaj kun rekordo de 41,5 °C. La plej malvarma monato januaro havas averaĝan temperaturon de 10.0 °C kun rekordo 2,1 °C. La jara precipitaĵo averaĝas 559 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • moskeoj
  • muzeo estis establita en 1991 por montri la riĉan antikvan historion de la regiono

Fontoj[redakti | redakti fonton]