Mbombela

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mbombela (pli frue Nelspruit) estas grandurbo en Sudafriko, ĉefurbo de provinco Mpumalanga.

Mapo de Sud-Afriko, kie Mbombela estas trovebla nordoriente kiel Nelspruit

Bazaj informoj

Geografio

Mbombela situas en valo laŭ rivero Krokodilo en la nordorienta parto de la lando. Mozambiko troviĝas 100, Emalahleni 179, Newcastle (Sud-Afriko) 274, Pretorio 276, Johanesburgo 300, Richards Bay 387, Durbano 488, Bloemfontein 623, Port Elizabeth 1079, Kaburbo 1532 km.

Historio

Tri fratoj de la familio Nel fondis Nelspruit-on en 1905. Dum la bura-brita milito Nelspruit funkciis nelonge kiel sidloko de la registaro por la buroj. En 2009 la urbego (ankaŭ la municipo) prenis novan loknomon Mbombela.

Ekonomio

En Mbombela oni okupiĝas pri prilaborado de lignoj, paperoj kaj fruktoj. En la ĉirkaŭaj bienoj oni kultivas oranĝojn, bananojn, mangojn, avokadojn.

Trafiko

Mbombela havas internacian kaj enlandan flughavenojn. El la urbego kuras ĉefvojoj kaj fervojoj al Pretorio kaj Maputo, krome estas ĉevojo al Zimbabvo.

Klimato

Mbombela havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 6-29 °C. Inter oktobro-januaro malofte la temperaturo preskaŭ atingas 40 °C. Inter junio-aŭgusto foje la temperaturo falas al frosto. Jare pluvas po 767 mm. La pluvo kulminas en decembro kaj malkulminas en junie.

Vido al Mbombela

Vidindaĵoj

Fontoj