Meschers-sur-Gironde
Meschers-sur-Gironde | ||
---|---|---|
![]() Preĝejo en Meschers-sur-Gironde | ||
Administrado | ||
Lando | ![]() | |
Regiono | Puatuo-Ĉarentoj | |
Departemento | Charente-Maritime | |
Arondismento | Saintes | |
Kantono | Cozes | |
Komunumaro | Communauté d'agglomération Royan Atlantique | |
Urbestro | Jean-François Négret (2008–2014) | |
Insee-kodo | 17230 | |
Poŝtkodo | 17132 | |
Demografio | ||
Loĝantaro | 2 814 (2010) | |
Loĝdenso | 176,1 loĝ./km2 | |
Geografio | ||
Koordinatoj | 45° 33′ N, 0° 57′ U45.5575-0.95389Koordinatoj: 45° 33′ N, 0° 57′ U | |
Alteco | 0 ĝis 39 m | |
Areo | 15,98 km2 | |
Situo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Charente-Maritime Geografia lokigo sur la mapo : Francio | ||
Meschers-sur-Gironde [meʃɛʁ syʁ ʒiʁɔ̃d] estas franca komunumo en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝi havis 2 814 loĝantojn en la jaro 2010[1].
Enhavo
Loknomo[redakti | redakti fonton]
La loknomo estis origine kelta. Ekde la 9-a jarcento oni por la unua fojo uzis la loknomon Miscaria. kiu povus referi al du keltaj vortoj : mis (malbona) kaj caria (ŝtono). Dum la periodo de la franca revolucio de 1789 tiu nomo ŝanĝis sin en Meschers.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Meschers-sur-Gironde situas en la sudokcidento de la departemento Charente-Maritime, ĉe Ĝirondo, la estuaro de Garono, Ĝi najbaras la komunumojn Saint-Georges-de-Didonne, Semussac kaj Arces.
Meschers-sur-Gironde situas sude de la Côte de Beauté, ĉe la dektra riverbordo de la Ĝirondo, la estuaro de Garono, en la historia kulturpejzaĝo de Santonĝo. kiu estas siavice parto de la pejzaĝo de Charente. La urbo Royan situas 15km nordokcidente.
Turisma ekonomio[redakti | redakti fonton]
En la pasinteco la vinberkulturo estis grava, sed ekde la dua duono de la 19-a jarcento la banturismo komenciĝis kaj nuntempe ĝi estas la ĉefa ekonomia motoro.
La mara vilaĝo Talmont-sur-Gironde kun la spektakle sur la klifoj situanta romanika preĝejo Sainte-Radegonde situas nur 4 km sudoriente.
Strandoj[redakti | redakti fonton]
Meschers havas plurajn strandojn: la Plage des Nonnes kaj la Plage de Suzac estas la plej belaj. Krom tiuj estas ankoraŭ la strandoj Plage de Vergnes kaj Plage de l’Arnèche.
Feriejo "Espace des Possibles" (spaco de ebloj)[redakti | redakti fonton]
La regiono estas ankaŭ konata pro 'Espace des Possibles' interaga kaj partopreniga feriejo en kiu cento da kunpartoprenantoj proponas preskaŭ 80 metiejojn (ateliers) ĉiutage : aikido, skulptarto, teatro, pentrado, danco, muziko, persona kresko, jogo, novaj teknologioj kiel ekzemple filmontado, senperfota komunikado, masaĝoj, ŭacuo en varma banejo, konversaciaj ludoj en alia lingvo, ktp. [2]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Komunumoj de Charente-Maritime
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 17230-Meschers-sur-Gironde (france). Alirita 2-an de junio 2013.
- ↑ (franca) Espace des Possibles