Miklós Fejérváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Miklós Fejérváry [miklOŝ fejérvAri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fejérváry Miklós estis hungara, poste usonana bienulo, juristo, politikisto, parlamentano, negocisto. Lia nobela antaŭnomo estis románfalvi.

Miklós Fejérváry

Miklós Fejérváry [1] naskiĝis la 27-an de majo 1811 en Pest (urbo), li mortis la 19-an de septembro 1895 en Usono, en Davenport (Iovao).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Fejérváry studis juron komence en Pozsony, poste en sia naskiĝurbo en Reĝa Universitato de Pest. En 1831 li laboris en juĝejo, en la sekva jaro li advokatiĝis. En 1834 li esploris en biblioteko en Munkeno, kie li trovis altvaloran hungarlingvan kodekson. Li estis gvidanto de la reformuloj en Hont, krome en tiu departemento li kolektis geologiaĵojn, historiaĵojn al la Hungara Nacia Muzeo. En 1843 li estis elektita parlamenta deputito. En 1845 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 gefilojn. Dum la Hungara revolucio de 1848 li apogis politikon de Lajos Kossuth. En 1851 li migris al okcidenta Eŭropo, en Bruselo li konatiĝis kun Miklós Jósika. Ekde la sekva jaro li vivis plu ĝismorte en Davenport, kie li okupiĝis pri aĉetado-vendedo de bienoj kaj domoj. Li estis ankaŭ mecenato de Davenport.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • parko kaj kuracejo portas la nomon Fejérváry en Davenport.

Fontoj[redakti | redakti fonton]