Monakaj eŭro-moneroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kvankam Monako ne estas membroŝtato de la Eŭropa Unio, en duflanka interkonsento inter la ŝtato Francio nome de la Unio kaj la registaro de la moŝta princo de Monako de la jaro 2002 estis decidite, ke Monako rajtas uzi la komunan eŭropan valuton en sia lando kaj rajtas produkti proprajn eŭro-monerojn ĝis la kvanto de kvincentono (do 1/500) de la monkvanto, kiun rajtas produkti la ŝtato Francio. Similaj duflankaj interkonsentoj ankaŭ estis subskribitaj inter la Eŭropa Unio kaj la etaj ŝtatoj San-Marino kaj Vatikanurbo, kiuj estas enklavoj ene de Italio. Tiuj valutaj interkonsentoj konsideriĝis necesaj, ĉar la tri ŝtatoj antaŭ la enkonduko de la komuna eŭropa valuto estis parto de valuta unio kun Italio (San-Marino kaj Vatikanurbo) respektive Francio (Monako).

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio, inkluzive de Monako. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La monakajn eŭro-monerojn produktigas la pariza monerfarejo.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la monakaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Aŭstrio
Belgio
Estonio
Finnlando
Francio
Germanio
Grekio
Hispanio
Irlando
Italio
Kipro
Kroatio
Latvio (ekde januaro 2014)
Litovio (ekde januaro 2015)
Luksemburgo
Malto
Nederlando
Portugalio
Slovakio
Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Andoro (moneroj ekde 2014)
Monako
San-Marino
Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Bulgario
Ĉeĥio
Hungario
Pollando
Rumanio

La monakaj eŭro-moneroj havas kvar diversajn motivojn. Bildigitaj estas princo Rainier la 3-a, princo Albert la 2-a, la sigelo kaj blazono de la princa familio, la nobela dinastio Grimaldi.

Unua serio (2001 ĝis 2005)

  • 1/2/5 eŭro-cendoj: la blazono de la princa familio
  • 10/20/50 eŭro-cendoj: la sigelo de la princo de Monako
  • 1 eŭro: duobla portreto de la princoj Rainier la 3-a kaj Albert la 2-a
  • 2 eŭroj: portreto de Rainier la 2-a
Bildoj de la naciaj flankoj de la monakaj eŭro-moneroj, unua serio (2001 ĝis 2005)
0,01 € 0,02 € 0,05 €
blazono de la princo de Monako
0,10 € 0,20 € 0,50 €
sigelo de la princo de Monako
1.00 € 2.00 € randoteksto de 2 €
alterne * * kaj cifero "2",
po ses-foje, do
entute 12 steloj
Rainier la 3-a kaj Albert la 2-a
Rainier la 3-a

Dua serio (ekde 2006)

Post la morto de la princo Rainier la 3-a kaj la enpostenigo de la nova princo Albert la 2-a ekde decembro 2006 produktiĝas novaj monakaj eŭro-moneroj:

  • 1/2/5 eŭro-cendoj: la blazono de la princo de Monako
  • 10/20/50 eŭro-cendoj: monogramo de princo Albert la 2-a
  • 1 eŭro kaj 2 eŭroj: portreto de princo Albert la 2-a
Bildoj de la naciaj flankoj de la monakaj eŭro-moneroj, dua serio (ekde 2006)
0,01 € 0,02 € 0,05 €
blazono de la princo de Monako
0,10 € 0,20 € 0,50 €
monogramo de princo Albert la 2-a
1.00 € 2.00 € randoteksto de 2 €
alterne * * kaj cifero "2",
po ses-foje, do
entute 12 steloj
portreto de princo Albert la 2-a
speciala 2-eŭra monero de 2007

Specialaj 2-eŭraj moneroj

Dum julio 2007 Monako eldonis sian unuan specialan 2-eŭran moneron, kiu dediĉiĝas al la 25-a mortotago de la princedzino Gracia Patricia.

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj