Saltu al enhavo

Moresnet neŭtrala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neoficiala flago de Moresnet (1883)
eo Neŭtrala Moresnet
fr Moresnet Neutre
de Neutral-Moresnet
nl Neutraal-Moresnet

Flago de Moresnet'

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: La Amikeja Marŝo
pridisputata teritorio (1819–1920)
kunposedaĵo (1816–1819)
neutral territory (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kelmis
Oficiala(j) lingvo(j) Esperanto, germana lingvo, nederlanda lingvo, franca lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Esperanto
la nederlanda
la germana
la franca
Areo 3,6 km²
Loĝantaro 3,000 (1900)
3,500 (1914)
Loĝdenso 857.1 /km² (1900)
972.2 /km² (1914) loĝ./km²
Loĝantoj moresnetanoj
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Politiko
Politika sistemo Comdominium
Ŝtatestro Arnold Timothée de Lasaulx (1817–1859)
Pierre Grignard (1918–1920)
Ekonomio
Valuto Franca franko kaj aliaj (FRF)
vdr
  •  Nederlando
  •  Belgio, provinco Lieĝo
  •  Neŭtrala Moresnet
  •  Prusio, Rejnlando
  • Gustave Roy pri sendependa esperantista ŝtato
    Gustave Roy pri sendependa esperantista ŝtato

    Moresnet neŭtrala, Neŭtrala Moresnet aŭ "Neŭtra Moresneto" estis, de 1816 ĝis 1919, malgranda kvazaŭ-"lando" (ĉefurbo: Moresnet), kun teritorio de ĉirkaŭ 3,5 km² (333 ha), inter la nuna Belgio kaj Germanio kun kontaktopunkto en Nederlando (iam la kvarlanda landlimo). Ĝi ekzistis entute 104 jarojn (inter 1816 kaj 1920) nur ĉar ĝiaj du grandaj najbaraj landoj ne konsentis pri kiu posedu ĝin. Tiel, ili decidis igi ĝin neŭtrala teritorio dividante regon egale. Ĝi situas proksimume 7 km sudokcidenten el Aĥeno (Germanio) rekte sude de la intersekco de la germanaj, belgaj kaj nederlandaj landlimoj sur Vaalserberg.

    Inter januaro kaj marto 1908 pli ol cent kvindek internaciaj gazetoj raportis, ke la disputita areo fariĝus Esperantoŝtateto[1]. Iel ĝi fariĝis la Monako de la Nordo[2].

    Wilhelm Molly, loka kuracisto, esperantisto kaj framasono kiu proklamis la sendependiĝon de Moresnet.
    Wilhelm Molly, loka kuracisto, esperantisto kaj framasono kiu proklamis la sendependiĝon de Moresnet.
    Situo de neŭtrala Moresnet
    D-ro Wilhelm Molly
    Vaalserberg (la monteto de Vaals), hodiaŭ trilanda limpunkto inter Germanio, Belgio kaj Nederlando, estis kvarlanda limpunkto inter 1830, la sendependiĝo de Belgio, ĝis 1919, la fino de la ekzisto de la Neŭtrala Moresnet, kiu sub la nomo "Amikejo" preskaŭ fariĝis la unua teritorio kiu alprenis revolucian decidon oficialigi la lingvon Esperanton[3]
    La poŝtmarko de la Neŭtrala Moresnet

    Tiam la ĉefa kuracisto de la zinkominejo, Wilhelm Molly provis sur la teritorio Neŭtrala Moresnet krei la unuan Esperanto-ŝtaton. Wilhelm Molly estis inspirita de Gustave Roy, ambaŭ framasonoj: ili celis igi Moresneton la unua Esperanta regno, nomata "Amikejo". La proponita himno estis samnoma marŝo en Esperanto, kun adaptita ortografio: Amikayo. Amikejo estis proklamita en aŭgusto 1908, sed daŭris nur kelkajn tagojn, ĉar nek Belgio nek Prusio rezignis siajn rajtojn. Tiam la estro de la teritorio (regiono) estis urbestro.

    Dum la Unua Mondmilito tiun teritorion ekokupis Germanio kaj nur la postmilita Traktato de Versajlo de la 28a de junio 1919 finis la "provizoran neŭtralecon" centjaran, decidante ke Neŭtrala Moresnet apartenos al Belgio. Germanio reaneksis la lokon dum la Dua Mondmilito, sed ĝi reapartenis al Belgio ekde 1944. Nuntempe, ĝi estas parto de la municipo Kelmis/La Calamine en la belgaj Orientaj Kantonoj, germanlingvaj.

    Ekapero

    Dum Kongreso de Vieno de 1815, la eŭropa landodivido estis ja redesegnita por kongrui la novan politikan potenco-distribuon. Unu el tiuj limoj ŝanĝindaj estis inter la nova Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj kaj Prusio. Ambaŭ konsentis plejparte ĉar la landlimo sekvis malnovajn liniojn, sed ĉirkaŭ Moresnet estis problemo. Inter la vilaĝoj Moresnet kaj Neu-Moresnet, aperis la valora zinkominejo Altenberg (germane) / Vieille Montagne (france). Ambaŭ regnoj emis inkluzivi ĝin en siajn respektivajn teritoriojn, kaj interkonsentis en 1816: vilaĝo Moresnet mem estu nederlanda, Neu-Moresnet estu parto de Prusio kaj la minejo kaj vilaĝo Kelmis (La Calamine) ĉirkaŭ ĝi iĝu, provizore, neŭtrala teritorio administrata kune de ambaŭ regnoj.

    La nova teritorio havis pli-malpli triangulan formon. La bazo estis la ĉefa ŝoseo de Aĥeno al Lieĝo. La minejo estis tuj norde el la ŝoseo. Apude du rektaj linioj iris norden konverĝee ĝis sekco sur Vaalserberg. Kiam Belgio akiris sendependecon el Nederlando en 1830, la lando en la nederlanda flanko ŝanĝis al belga rego, kaj tiel Belgio transprenis kunadministron, kvankam Nederlando neniam cedis formale la regon pri Moresnet. Komence, la teritorio estis regata de du respektivaj reĝaj komisaroj, sed poste oni koncedis al Moresnet pli da aŭtonomio, establante urbestron kaj dekopan konsilion. La urbestro (kaj ŝtatestro) estis nomumita de la du komisaroj.

    Kvarlanda punkto: 1. Germanio 2. Nederlando 3. Belgio 4. Neŭtrala Moresnet - preskaŭ fariĝis la unua Esperanta regno (Esperanto-ŝtato), nomata "Amikejo" (nun en Kelmis/La Calamine, ene de la limoj de Belgio).

    La vivo en Neŭtrala Moresneto estis regata de la zinkominejo, la ĉefa dungejo, loganta multajn laboristojn el la najbaraj landoj aldone al la "indiĝenoj", kvankam la tuta loĝantaro de Moresneto neniam atingis kvin milojn. Esti "neŭtrala" teritorio havis plurajn bonajn efikojn. Inter ili malgrandaj impostoj, la neekzisto de tarifoj pri importo el la najbaraj landoj kaj malaltaj prezoj kompare al eksterlandaj. Pluraj servoj kiel poŝto estis dividitaj inter Belgio kaj Prusio (komparu kun Andoro). La indiĝenoj rajtis elekti kies militservon kaj jurisdikcion (ref ?). Krome, la moresnetanoj, foje nomataj neŭtralanoj[2], estis konsiderataj senregnanoj kaj ne rajtis havi propran armeon.

    Turismo kaj Esperanto

    El lingvoturisma vidpunkto ne ankoraŭ ekzistas infrastrukturo[4] en Kelmis, kvankam jam tie estas verda vojo por promenantoj kaj biciklantoj inter la strato Bambusch (Moresnet) kaj la vojeto proksime de la Hagenfeuerstr. ambau alireblaj ekde la Lütticher Strasse[5]. En 1908, periodo de la UK en Dresden, ĉirkaŭ 3,5% (140 personoj) parolintus la lingvon Esperanto[2].

    Ekzistas Youtube-filmeto en Esperanto : "Vizito de Kelmis (Amikejo)" - la urbeto en Neŭtrala Moresnet[6].

    En la regiono de Moresnet troviĝas turismejo nomata (antaŭ la Unua Mondmilito) la kvarlanda punkto (germane : Vierländerblick), sed nuntempe nomata 'trilanda punkto'[1] (germane : Dreiländereck)[1][7] La granda ŝoseo (Lütticher Strasse) inter Aachen (Akeno) kaj Liège (Lieĝo), estis konsiderata kiel la suda limo de la iama Neŭtrala Moresnet, nun sur la teritorio de la municipo Kelmis (fr : La Calamine[8]).

    En la tempo de Neŭtrala-Moresnet oni povis aŭskulti en la stratoj, en la kafejoj kaj en la vetludejo la francan, la nederlandan, la germanan, la ripuaran (lokan dialekton), la Kelmisan "Platt" proksime al kelkaj limburgaj nederlandaj dialektoj, kiun eblas klsifiki nek kiel germanan nek kiel nederlandan, la usonanglan[2], la rusan (fare de militkaptitoj dum la unua mondmilito), la italan kaj laste sed ne balaste ankaŭ Esperanton[1].

    Neŭtrala Moresnet sur poŝtkarto el la jaro 1900
    La Neŭtrala Moresnet
    Geultalmuzeo[9] (de:Göhltalmuseum), (nun fermita) estis muzeo en la iama domo de la direktoro de la zinkminejo kun kolekto de objektoj pri Neŭtrala Moresnet kiuj nun troviĝas en la muzeo Vieille Montagne.
    Geultalmuzeo, la interno kun unu el la eksponaĵoj, objektoj pri Neŭtrala Moresnet
    La poŝtkarto de la jaro 1905 kun la Kvarlanda punkto kaj la Neŭtrala Moresnet
    Kvarlanda punkto Vaalserberg

    Malapero de Neŭtrala Moresnet

    Kiam la minejo elĉerpiĝis en 1885, aperis duboj pri la pretervivo de Neŭtrala Moresneto. Pluraj ideoj estis proponitaj por pli aŭtonomigi ĝin: inter ili, kazino, kaj poŝtoservo kun propraj poŝtmarkoj, ideo malakceptita de la loka registaro. La plej rimarkinda iniciato venis de d-ro Wilhelm Molly (la mineja kuracisto), inspirita de Gustave Roy, ambaŭ framasonoj: ili celis igi Moresneton la unua Esperanta regno, nomata "Amikejo". La proponita himno estis samnoma marŝo en Esperanto, kun adaptita ortografio: Amikayo. Amikejo estis proklamita en aŭgusto 1908, sed daŭris nur kelkajn tagojn, ĉar nek Belgio nek Prusio rezignis siajn rajtojn. En 1914 dum unua mondmilito, Germanio (heredanto de Prusio) invadis Belgion kaj aneksis Moresneton en 1915.

    La postmilita Traktato de Versajlo de 1919 finis la "provizoran neŭtralecon" centjaran, decidante ke Neŭtrala Moresnet apartenos al Belgio. Germanio reaneksis la lokon dum la dua mondmilito, sed ĝi reapartenis al Belgio ekde 1944. Nuntempe, ĝi estas parto de la municipo Kelmis/La Calamine en la belgaj Orientaj Kantonoj, germanlingvaj.

    Bibliografio

    IEI en 2017 eldonis la libron "Zinko", verkita de David van Reybrouck kaj tradukita al Esperanto de Piet Buijnsters. En la novelo "Zinko" David van Reybrouck per la nekredeblaj travivaĵoj de unu enloĝanto, rakontas la rimarkindan historion de ĉi tiu landeto. Estante pli ol nura historia evento ĝi demandigas kion la grandskala historio faras al ordinaraj homoj.[10]

    • Ludoviko Karuzo : Amikejo, amuza dramo pri lingvaj problemoj en plurlingva urbo[11]
    • Henk : Apud Slenaken iam estis Esperantoŝtato, Sennaciulo, 56-a jaro, n-ro 4(959), paĝo 29
    • David van Reybrouck, Zinko, Esperanto-traduko de Piet Buijnsters, 2017 (reviziita eldono[2]), eld. Internacia Esperanto-Instituto, 55 paĝoj, ISBN 978-90-805651-5-9)
    • (nederlanda) David van Reybrouck, Zink, De Bezige Bij, 2016, ISBN 978-90-596-5358-0..
    • (germana) David van Reybrouck, Zink. Suhrkamp, Berlino 2017, ISBN 978-3-518-75176-3.
    • (nederlanda) Moresnet, opkomst en ondergang van een vergeten buurlandje (Moresnet, leviĝo kaj subiro de forgesita najbara landeto, traduko en Esperanto bezonata[2]), Philip Dröge, Het Spectrum, 272 paĝoj, 2016, ISBN 9789000349609
    • (nederlanda) De laatste Belgen. Een geschiedenis van de Oostkantons, Selm Wenselaers, Meulenhoff/Manteau (2008)
    • Grüner Engel, Blaues Land (Blua lando), München: C.H. Beck, 2007. 204p. ISBN 9783406556173 Germanlingva romano en kiu Esperanto kaj la neŭtrala Moresnet ludas gravan rolon.

    Vidu ankaŭ

    Eksteraj ligiloj

    • Neŭtrala Moresnet. Fotoj, himno, mapoj (NL, EO, DE, EN, FR)
    • Amikejo: la Esperanto-lando kiu preskaŭ ekzistis (longa artikolo el Libera Folio)
    • Ruben Mantels, Staatsvorming op postzegelformaat: miniland Moresnet, De Lage Landen, la 6-an de novembro 2016.
    • [Turisma panelo en la germana kun bildo pri libro en Esperanto de Gustave Roy pri projekto de sendependa esperantista ŝtato.
    • Filmo pri Amikejo 11-minuta filmo parolata en la nederlanda lingvo kun subtekstoj en Esperanto.
    • Jutubo : rakontas Herbert A. Welker pri Neŭtrala Moresneto.
    • Het vergeten land van Moresnet (La forgesita lando de Moresnet), 48-minuta filmo parolata en la nederlanda, germana, franca kaj esperanto lingvoj, 1990 Misverstandje Moresnet overleeft bizarre eeuw.
    • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube

    Referencoj

    1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (nederlanda) Wim Meulenkamp, Het vierde land. Neutraal-Moresnet, vondeling van Europa (La kvara lando Neŭtrala-Moresnet, trovito de Eŭropo), Diĝita biblioteko por la nederlandaj literaturoj (DBNL).
    2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Recenzo, N. Rasic, Iom rusta zinko, p. 210, Revuo Esperanto, UEA, n-ro 1328 (10) oktobro 2018.
    3. (germana) David Eagleman & Anthony Brandt, Kreativität, eld. Siedler, 2018, p. 116-117, ISBN: 978-3-8275-0018-2
    4. En 1978 je la rememoro de D-ro Wilhelm Molly okazis honoriga renkontiĝo kun monumenta ŝtono ĉe la protestanta tombejo de Neu-Moresnet. Ĉeestis ne nur esperantistoj sed ankaŭ eminentuloj de Kelmis kaj la pranevo de d-ro Molly.
    5. Noto : Mapo, Pré-RAVeL L39B Moresnet – La Calamine/Kelmis
    6. https://www.youtube.com/watch?v=YXskCWv0c4M
    7. Turismaj informoj de la municipo Gemmenich
    8. www.trois-frontieres.be
    9. Noto : Göhltalmuseum: Maxstrasse 9, Kelmis, fermita ĝis majo 2018 kun nova ekspoziciejo en Lütticher Strasse 208-288, Kelmis.
    10. http://www.iei.nl/ieieo74.htm
    11. (eo, it, de) Projekto Amikejo kie elŝauteblas la dramo, Esperanto-klubo Sudtirolo, la 12-a de februaro 2011, alirita la 27-an de januaro 2017.