Multano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskeo Bah-ud-in Zakarija en Multano
Horloĝa turo en Multano
Moskeo en Multano

Multano (en la urdua lingvo ملتان) estas milionurbo sude en la provinco Panĝabo, en Pakistano, kie estas centro de distrikto same tiel nomata Multan. Ĝi estas terkultiva urbo kun 1.197.384 loĝantoj. Ĝi estas la 5-a plej loĝata urbo de la lando kaj havas Esperanto-Klubon de Pakistana Esperanto-Asocio.

Multano estas konata kiel la "Urbo de sufioj" pro la multnombro de maŭzoleoj kaj tomboj de sufioj kiuj troviĝas en la tuta urbo. Ĝi ankaŭ estas konata pro la pulbazaroj, moskeoj kaj ornamitaj tomboj.

Geografio

Multano troviĝas sur ebenaĵo laŭ flankorivero de Induso en mezo de la lando. Islamabado troviĝas je 562, Lahore je 352, Karaĉio je 966 km-oj.

Historio

Multano estas unu el la plej malnovaj urboj de la azia subkontinento. Ĝi estis ĉefurbo de la Trigarta Regno dum epoko de la Mahabharata milito, en periodo de la katoĉidoj. Multano havis plurajn nomojn laŭlonge de la jarcentoj, origine ĝi nomiĝis Kaŝtpuro.

Dum la historio tie okazis diversaj konfliktoj kaj militadoj. La unua estis Aleksandro la Granda, kiun sekvis aliaj armeoj. Nur dum regado de Moguloj estis paco dum 200 jaroj. Antaŭ la britoj ĝis 1849 la sikhoj regadis tie. Ekde 1947 Multano estas parto de sendependa Pakistano.

Klimato

Multano havas senpluvan klimaton. Dum la someroj la temperaturoj atingas ĉirkaŭ 54 °C, kaj en vintro estas proksimume frostopunkto. Jare pluvas po 127 mm. Polvoŝtormoj estas oftaj.

Ekonomio

Multano estas komerca kaj industria centroj. Industrioj inkludas sterkaĵon, vitroproduktadon, kotonoproduktadon kaj teksaĵon. En la ĉirkaŭaĵo oni faris kanalojn, kiuj ebligas la agrikulturadon (mango, citrusoj).

Vidindaĵoj

Trafiko

Multano havas internacian flughavenon. La fervojaj kaj ĉefvojaj kontaktoj estas bonaj.

Ĝemelurboj