Neustadt en Saksio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt.
Neustadt
Blazono
Neustadt en Saksio (Germanio)
Neustadt en Saksio (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • Einheitsgemeinde of Germany
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro
Urborajtoj Urbo
Telefona antaŭkodo 03596
Poŝtkodo 01841 - 01844
Aŭtomobila kodo PIR
Oficiala Municipokodo 14628260
Subdivido 9 urbopartoj
Politiko
Komunumestro Manfred Elsner
Adreso de la administrejo Markt 1
01844 Neustadt in Sachsen
Demografio
Loĝantaro 11888 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 1′ N, 14° 13′ O (mapo)51.02388888888914.216666666667Koordinatoj: 51° 1′ N, 14° 13′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 340 m
Areo 83,05 km²
Oficiala retejo http://www.neustadt-sachsen.de
vdr

Neustadt en Saksio (germane Neustadt in Sachsen) estas urbo de Germanio, kiu situas en la federacia lando Saksio inter la Elba Grejsmontaro kaj la Luzacia Montaro. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 11 888 loĝantojn. Ekde la 1-a de aŭgusto 2008 la komunumo estas parto de la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro‎ (Sächsische Schweiz-Osterzgebirge). Ĝis la 31-a de julio ĝi apartenis al la distrikto Sächsische Schweiz, kiu kunfandiĝis kun la iama distrikto Distrikto Weißeritz al la nova distrikto Sächsische Schweiz-Osterzgebirge.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuafoje oni dokumente menciis Neustadt en 1333 kiel urbon kun orminado. La fondintoj estis ministoj el Freiberg. Tiam la urbo apartenis ankoraŭ al Bohemio. En la jaroj 1433 kaj 1451 per aĉeto respektive interŝanĝo venis unue duono, poste la dua duono en saksan posedon. Neustadt situis ĉe multe uzata salovojo, kiu kondukis de Halle tra Stolpen al Bohemio. Pro tio la signifo de la urbo kreskis dum la unuaj jarcentoj de ĝia ekzisto.

Ekde la 18-a jarcento la urbon tuŝis ankaŭ pilgrima vojo de Bautzen al la bohema sanktejo Mariaschein (Brilo de Maria), hodiaŭ Bohosudov, urboparto de la ĉeĥa urbo Krupka.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Neustadt en Saksio konsistas krom la ĉefa urboparto el la komunumpartoj Berthelsdorf, Krumhermsdorf, Langburkersdorf, Niederottendorf, Oberottendorf, Polenz, Rückersdorf kaj Rugiswalde.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La mezaltmontara pejzaĝo ofertas milde stimulan klimaton kaj bonajn eblecojn ripozi. Tra arbaro, kampoj kaj pratoj kondukas bone signita, ampleksa reto de migro- kaj biciklovojoj. Neustadt disponas pri la plej granda amuzbanejo de orienta Saksio.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

panoramo vidata de nordoriento
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.