Nigrabrova paradoksornito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrabrova paradoksornito
Nigrabrova paradoksornito
Nigrabrova paradoksornito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Paradoxornis
Specio: P. atrosuperciliaris'
Paradoxornis atrosuperciliaris
(Godwin-Austen, 1877)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrabrova paradoksornito (Paradoxornis atrosuperciliaris) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de Paradoxornis aŭ Paradoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo kaj Tajlando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ montarbaroj.

Tiu specio estas iom simila al la Ruĝkapa paradoksornito, tio estas, havas ruĝecbrunan kapon, brunajn suprajn partojn kaj blankecajn subajn partojn, sed la plej klara distingilo estas tre markata nigra brovareo super la hela okulringo de nigra okulo. Tiu brovareo nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie atrosuperciliaris signifas precize “kun nigra brovo”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]