Nitrogena dioksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nitrogena duoksido)
Nitrogena duoksido
Nitrogena duoksido
Plata kemia strukturo de la Nitrogena dioksido
Nitrogena duoksido
Tridimensia kemia strukturo de la Nitrogena dioksido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Dioksido de nitrogeno
  • Azota dioksido[1]
Kemia formulo
NO2
CAS-numero-kodo 10102-44-0
ChemSpider kodo 2297499
PubChem-kodo 3032552
Merck Index 15,6690
Fizikaj proprecoj
Aspekto toksa, irita, venena, koroda, oksidiga, alte reakciema, ruĝbruna gaso kun penetranta klorsimila odoro
Molmaso 46,005 g·mol-1
Denseco 3,3g cm−3
Fandpunkto -11,2°C
Bolpunkto 21,1°C
Refrakta indico  1,449
Solvebleco Akvo:reakcias
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R26 R34
Sekureco S9 S26 S28 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
03 – Eksplodema 04 – Produkto sub premo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H270, H280, H319, H330, H336, H361, H370, H372
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P220, P244, P260, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P284, P304+340, P305+351+338, P308+313, P310, P314, P320, P321, P337+313, P370+376, P403, P403+233, P405, P410+403, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Nitrogena dioksido, aŭ foje nitrogena duoksido, (molekula formulo NO2) estas neorganika nitrogena kombinaĵo de oksigeno, toksa, venena, ruĝbruna gaso kun klorsimila odoro, kiu reakcias kun la atmosfero por formi nitratan acidon, kontribuante por generado de la acida pluvo. Ĝi estas respondeca pri kaŭzado de fluidaĵo-akumuliĝo en la pulmoj. Krom tio, nitrogena dioksido plenumas rolon en la formado de fotokemia fumnebulo, ia duonruĝe bruna atmosfera kondiĉo tre ofte vidata en urbareoj kaj kreita de agado de la sunlumo al sur la malalta atmosfero.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Nitrogena dioksido estas grava atmosfera spurgaso, ne nur pro ĝia efiko sur la sano sed pro tio, ke ĝi sorbas videblan sunradiadon kaj kontribuas por malhelpado de atmosfera videbleco, ĝi estas sorbanto de videbla radiado kaj pro tio ĝi plenumas senperan rolon en la modifo de la globa sistemo tiam kiam ĝiaj koncentriĝoj estas treege altaj, kaj kune kun nitrata oksido, ĝi estas ĉefa reguliganto de la oksidiga kapableco de la libertroposfero per kontrolado de akumuliĝo kaj efiko de la liberradikaloj, inklude de la hidroksilaj radikaloj, kaj finfine ĝi plenumas decidan rolon en la determinado de ozonaj koncentriĝoj en la troposfero pro tio ke la fotolizo de la nitrogena duoksido estas la plej grava iniciatinto de la fotokemia ozono-formiĝo kaj en nepoluciitaj kaj en poluciitaj atmosferoj.[3]

Nitrogena dioksido estas pli densa ol aero kaj estas solvebla en karbona kvarklorido, nitrata acido, sulfata acido kaj kloroformo. Nitrogena duoksido eksplode reakcias kun metaloj, organikaj substancoj, alkoholoj, aldehidoj, acetonitrilo, dumetil-sulfuroksido, hidrokarbonidoj kaj hidroksidoj.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

2plumba (II) nitrato4nitrogena dioksido+2plumba (II) oksido

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado ekde zinka nitrato:

zinko+4nitrata acido2nitrogena dioksido+zinka nitrato+2akvo

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

kupro+4nitrata acido2nitrogena dioksido+kupra (II) nitrato+2akvo

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

acetata acido+6nitrata acido6nitrogena duoksido+5akvo+karbona dioksido+karbona monooksido

Sintezo 5[redakti | redakti fonton]

2nitrata oksido+oksigeno2nitrogena dioksido

Sintezo 6[redakti | redakti fonton]

2fosfora kvinoksido+4nitrata acido4nitrogena dioksido+4metafosfata acido



Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Dumerigo de la nitrogena dioksido:

2nitrogena duoksidodunitrogena kvaroksido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Malkomponado de nitrogena dioksido:

2nitrogena duoksido2nitrata oksido+oksigeno

Reakcio 3[redakti | redakti fonton]

  • Hidrolizo de nitrogena dioksido tiam kiam proporcio NO2/H2O estas 2:1:

2nitrogena dioksido+akvonitrata acido+nitrita acido

Reakcio 4[redakti | redakti fonton]

  • Hidrolizo de nitrogena dioksido tiam kiam proporcio NO2/H2O estas 3:1:

3nitrogena duoksido+akvo2nitrata acido+nitrata oksido

Reakcio 5[redakti | redakti fonton]

2nitrogena dioksido+2natria hidroksidonatria nitrato+natria nitrito+akvo

Reakcio 6[redakti | redakti fonton]

4nitrogena dioksido+2hidrogena peroksido4nitrata acido

Reakcio 7[redakti | redakti fonton]

2nitrogena dioksido+2karbono2karbona duoksido+nitrogeno

Reakcio 8[redakti | redakti fonton]

10nitrogena dioksido+8fosforo2fosfora kvinoksido+5nitrogeno

Reakcio 9[redakti | redakti fonton]

nitrogena dioksido+sulfura duoksidosulfura trioksido+nitrata oksido

Reakcio 10[redakti | redakti fonton]

4nitrogena dioksido+2sulfuro2sulfura duoksido+4nitrata oksido

Reakcio 11[redakti | redakti fonton]

4nitrogena dioksido+kuprokupra (II) nitrato+2nitrata oksido

Reakcio 12[redakti | redakti fonton]

2nitrogena dioksido+2kloronitrozila klorido+nitrila klorido+duklora oksido

Reakcio 13[redakti | redakti fonton]

2nitrogena dioksido+fluoro2nitrila fluorido

Reakcio 14[redakti | redakti fonton]

  • Osidigo de kobalta (III) fluorido al kobalta (II) fluorido:

nitrogena dioksido+kobalta (III) fluoridonitrila fluorido+karbonila fluorido

Reakcio 15[redakti | redakti fonton]

  • Nitrogena dioksido igas jodidojn en nitritojn:

2nitrogena dioksido+2Jodometano2Nitrometano+jodo

Reakcio 16[redakti | redakti fonton]

2nitrogena dioksido+2kalia jodido2kalia nitrito+jodo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.reta-vortaro.de/revo/ Vd nitrogeno-n en ReVo, ĉar la fundamenta vorto "azoto" prefereblas.
  2. PubChem
  3. Eŭro Who. Arkivita el la originalo je 2017-12-15. Alirita 2018-12-25.
  4. BCCampus. Arkivita el la originalo je 2018-12-25. Alirita 2018-12-25.
  5. Synthetic Nitrogen Products: A Practical Guide to the Products and Processes