Novempopulanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kreado de Novempopulanio
Plena origina nomo:
Novempopulanie

Aquitania novempopulana
3-a jarcento626
administrative region
Geografio
Mapo de Novempopulanio kaj ties popoloj
Mapo de Novempopulanio kaj ties popoloj
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Precipe akvitana lingvo, vulgara latina lingvo de la gaŭlaj romianoj en urboj.
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

NovempopulanioAquitania novempopulana aŭ ankaŭ « Lando de la Naŭ Popoloj » estis la nomo donita en la 3-a jarcento de la imperia administracio en la suda parto de la gaŭla Akvitanio[1], tio estas la protohistoria Akvitanio de Cezao.

Ĝi estis romia provinco de la diocezo de Vienne de la prefektolando de la Gaŭlioj.

Kromnomita Akvitanio 3-a, ĝi originis per la administra divido de la granda akvitania Gaŭlio en tri partoj, kun Eauze kiel ĉefurbo.

Triboj kun protoexuska lingvo
Mezepoka eŭsko en Novempopulanio.

KOnsistanta el naŭ popoloj, precipe kun protoeŭska lingvo poste el dek du, tio estas atestita per « la listo de Verono » aŭ Laterculus Veronensis[2] en la 3-a jarcento kaj per la « Notice des provinces et cités des Gaules » en la 5-a jarcento[3].

Kreo[redakti | redakti fonton]

Novempopulanio rezultas de la divido de la imperia kaj pretora provinco Akvitanio en tri provincoj nomitaj prezidiaj :

  • Akvitanio 1-a (Aquitanica primaAquitania prima) kies ĉefurbo estis Bourges (Avaricum), ĉefurbo de la Bituriges Cubes (Bituriges cubii) ;
  • Akvitanio 2-a (Aquitanica secundaAquitania secunda) kies ĉefurbo estis Bordeaux (Burdigala), ĉefurbo de la Bituriges Vivisques ;
  • Novempopulani aŭ Akvitanio 3-a (Aquitanica tertiaAquitania tertia) kies ĉefurbo estis Eauze, ĉefurbo de la Elusates.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Novempopulanio estis limigita sude per Pireneoj, kiuj apartigis ĝin de Tarakonio, provinco, kiu dependis de la diocezo de Hispanie. Val de Aran dependis de ĝi. Norde, la limo estis proksimume la maldekstra bordo de la riverego Garono, escepte de : Bordeaux, ĉefurbo de la du teritorio de la Bituriges Vivisques, kiu estis alligita al Akvitanio 2-a ; Aginnum (desktra bordo), ĉefiurbo de la keltaj nitiobrogoj, same ; Tuluzo ĉefurbo de la Volques Tectosages (precipe dekstra bordo) estis alligita al la narbona Gaŭlio ; kiam la teritorio de la Vasates atingis la riveron Dordonjo, tiu de la Convènes etendiĝis sur la bordoj de Val de Aran ; parto de la teritorio de la Consorani, Couserans (desktra bordo de Garono), estis alligita al ĝi. Tiu teritorio proksimume respondas al tiu de la moderna gaskona dialekto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tiuj tri partoj estis alligitaj al la prefektolando de la pretoro de la Gaŭlioj :

Popoloj[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo referencas al la naŭ popoloj, kiuj konsistigis ĝin.

Tiuj dek du popoloj indikitaj en « Notice des provinces et cités des Gaules » estis[3] :

  1. Auscii (la aŭskoj) de la departemento Gers (Eliumberrum mod. Auch, 32), proksima al la eŭska radiko "eŭsk".
  2. BigerriBigerriones (la bigoroj) de Bigorre (Bigorra > Saint-Lézer, 65).
  3. BoiatojBoii de la Lando de Buch (Lamothe apud Le Teich, 33).
  4. Consoranni (la konsoranoj) de Couserans (Saint-Lizier, 09).
  5. Convenae (la konvenoj) de Comminges (Lugdunum mod. Saint-Bertrand-de-Comminges, 31).
  6. Elusates de Malsupra Armanjako (Elusa > Eauze, 32).
  7. Lectorates (la laktoratoj) de Lomagne (Lactora > Lectoure, 32).
  8. Tarbelli (la Tarbeloj) de la eŭska bordo en Chalosse (Aquae Tarbellicae > Dax, 40).
  9. Tarusates de la lando de Marsan kaj de Chalosse (Tartas, 40) fariĝintaj la Aturenses en la 4-a jarcento.

La tri popoloj, kiuj aldoniĝis al la listo estis la Vasates, verŝajne malligitaj de la Boiates, la Benearnenses kaj la Iluronenses eble malligitaj de la Aquenses aŭ de la Tarusates aŭ de la Aturenses[4].

10 VasatesVassei = Vocates? de la sudorienta ĝirondo aŭ Bazadais (Cossium mod. Bazas, 33).
11 Benearnenses, BenearniPtiani, Pathiciani (la Bénéharnais) (Beneharnum, mezepoka Lascurris, mod. Lescar, 64).
12 Iluronenses = Bercorates (la Ilourais) de la Ilouron (Iluro > Oloron, 64).

Fino[redakti | redakti fonton]

Je la disfalo de la Okcident-Romia Imperio, Novempopulanio estis konkerita de la visigotoj, kun la statuto de federita popolo ekde 418.

Ekde 561, alianco inter vaskonoj kaj akvitanianoj malebligis kompletan frankan superadon sur tiuj teritorioj, kaj ebligis venkon kontraŭ la frankoj.

Post la frankaj kampanjoj kontraŭ la vaskonoj, la frankoj en 602 sukcesis trudi Genialo kiel vasalo kaj duko poste Aiĥino en 626. La nomo Novempopulanio estis oficiale ŝanĝita en 626 por duklando Vaskonio[4].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fénié, Johano-Jakobo kaj Bénédicte. (2009) Dictionnaire des Landes. Éditions Sud Ouest, p. 349. ISBN 978-2-87901-958-1.
  2. Se la listo de la diocezoj estas kompleta, tiu de la provincoj ne tiel estas.
    (1997) L'Empire romain de 192 à 325 Par Christian. Éditions Ophrys, p. 251. ISBN 270800851X.
  3. 3,0 3,1 Davant, Jean-Louis. (oktobro 2009) Histoire du peuple basque, 11‑a eldono (france), Bayonne; Donostia: Elkar argitaletxea, p. 352. ISBN 9788497835480. OCLC 49422842.
  4. 4,0 4,1 Goyhenetche, Manex. (1998) Histoire générale du Pays basque (france). Donostia / Bayonne: Elkarlanean, p. 492. ISBN 2913156207. OCLC 41254536. “53-59”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]