Ocu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Otsu)
Ocu
Japana nomo 大津市
Loko de Ocu
Loko de Ocu en Ŝiga, Japanio.
kerna urbo de Japanio • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbego • sateliturbo
Loko
Lando Japanio
Regiono Kansajo
Gubernio Ŝiga
Municipokodo 25201-8
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 464.1 km²
Loĝantaro (2021)
     Tute 342 607
     Denseco 738/km²
Koordinato 35° 01′ N 135° 51′ O / 35.017 °N, 135.850 °O / 35.017; 135.850 (mapo)Koordinatoj: 35° 01′ N 135° 51′ O / 35.017 °N, 135.850 °O / 35.017; 135.850 (mapo)
Simboloj
Arbo Prunus serrulata
Floro Eizansumire
Birdo Ridmevo
Urbodomo de Ocu
Urboestro Kenji Satō
Adreso 〒520-8575
Goryōchō 3-1
Telefononumero +81-77-523-1234
Oficiala retpaĝo: http://www.city.otsu.lg.jp/
vdr

Ocu (japane 大津市 [Oocu-ŝi], Hepburn: Ōtsu-shi, Kunrej: Ôtu-si, laŭvorte: granda haveno, foje ankaŭ latinliterigita Otsu) estas urbego ĉe la suda bordo de la lago Biŭa en Japanio. Ĝi estas la administra centro de la gubernio Ŝiga. La urbo situas en la historia regiono Kansajo (ankaŭ nomata Kinki), la centra parto de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 342 607 loĝantoj sur areo de 464,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 738 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun Ritto, Kusacu, Takaŝima, Koka, Kioto, Uĝi kaj Ujitawara.

Inter esperantistoj la urbo Ocu aparte konatiĝis en somero 1965, kiam la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis tie. La kongreso estis forte impresa por la junulara Esperanto-movado en Eŭropo kaj Japanio, ĉar okaze de ĝi ekestis pluraj esperantistaj paroj de eŭropa kaj japana deveno, kiuj poste iĝis interkulturaj familioj kun denaske esperantlingvaj infanoj - aktivaj dukulturaj movadanoj. Interalie inter tiuj paroj estis la postaj german-japanaj familioj Lins (el kiu fontis la ido Marko Naoki Lins), kaj Joŝi kaj Dieter Kleemann.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ocu sub la japanaj imperiestroj Tenĝi kaj Kobun inter la jaroj 667 kaj 672 sub la nomo Omi-kjo respektive Omi no Mijako (japane 近江京, en Esperanto "ĉefurbo de la provinco Omi") estis la ĉefurbo de Japanio.

La rusia kronprinco Nikolao la 2-a en Ocu la 11-an de majo 1891 dum taga ekskurso al la lago Biŭa estis atakita de policisto el la japana eskorto per sabro. Duan sabroatakon de la atenculo li eskapis, ĉar lia kuzo en rapida reago kontraŭbatalis la sabron per bastono. Du rikiŝo-veturistoj ĵetis la atenculon grunden, kiam li provis fuĝi. La carido de la atencoprovo tenis cikatron de naŭ centimetroj en la vizaĝo. Post tiu tempo li forte malŝatis la japanojn ĝenerale, nomante ilin ruse "flavaj simioj", kio forte negative influis la interŝtatajn rilatojn inter la Rusia Imperio kaj Japanio dum la sekvaj jaroj ĝis la malapero de la rusia imperio en 1917.

Administra historio[redakti | redakti fonton]

La 1-an de oktobro 1898 la loĝloko ocu-ĉo (japane 大津町 [oocu-ĉō]) en la distrikto Ŝiga-gun ricevis urbajn rajtojn kaj la titolon "ŝi" (urbo). La 10-an de majo 1932 en la urban teritorion integriĝis la loĝloko Ŝiga-mura (japane 滋賀村, la 1-an de aprilo 1933 la loĝlokoj Iŝijama-ĉo (japane 石山町) kaj Zeze-ĉo (japane 膳所町). La 1-an de aprilo 1951 sekvis Ogata-mura (japane 雄琴村), Sakamoto-mura (japane 坂本村) kaj Ŝimosakamoto-mura (japane 下阪本村) en la distrikto Ŝiga-gun, Oiŝi-mura (japane 大石村) kaj Ŝimotanakami-mura (japane 下田上村) en la distrikto Kurita-gun. Poste la 1-an de aprilo 1967 estis aldonitaj la loĝlokoj Seta-ĉo en la distrikto Kurita-gun, Katada-ĉo (japane 堅田町) en la distrikto Ŝiga-gun. Fine la 20-an de marto 2006 estis integrigita ankaŭ la loĝloko Ŝiga-ĉo (japane 志賀町) kaj la distrikto Ŝiga-gun estis malfondita.

La unua civitana centro de Japanio estis starigita en Ocu.

panoramo

Transporto[redakti | redakti fonton]

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Vojoj[redakti | redakti fonton]

  • Aŭtovojoj:
    • Aŭtovojo Meishin
    • Aŭtovojo Shin-Meishin
  • Naciaj vojoj:
    • Nacia vojo 1
    • Nacia vojo 8
    • Nacia vojo 161
    • Nacia vojo 367
    • Nacia vojo 422
    • Nacia vojo 477

Vidindajoĵ kaj eventoj[redakti | redakti fonton]

la templo Mii-dera

Multaj signifaj historiaj tempoj, inter kiuj elstaras la temploj Mii-dera kaj Iŝijama-dera, kaj la pitoreska situo borde de la lago Biŭa igas la urbon Ocu interesa celo por turistoj. La konstruaĵaro estas adorejo por la historia imperiestro Tenĝi, kaj tie troviĝas muzeo de horloĝoj. La konstruaĵaro Enrjaku-ĝi estas parto de la monda heredaĵo Historia Kioto, Uĝi kaj Ocu de Unesko.

La unuan dimanĉon de marto en Ocu okazas la "maratono Lago Biŭa", unu el la plej malnovaj kaj plej gravaj maratonaj eventoj en Japanio.

En la tuta regiono Kansajo famas la granda Biŭako-piroteknikaĵo la 8-an de aŭgusto super la lago.

La tradicia parado Ocu-Macuri okazas ĉiujare je la du tagoj antaŭ la "tago de la sporto", do komence de oktobro. En la parado montriĝas dek tri "Hikijama", lignaj veturiloj riĉe dekoritaj kaj konsiderataj gravaj kulturaj objektoj. La vesperon antaŭ la parado la veturiloj jam estas ekspoziciataj en diversaj stratoj de la urbo, kaj el la spektado de ili ĉiujare evoluiĝas etosa vespera festo en la urbocentro.

la urbodomo de Ocu

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Ocu kaj Würzburg[redakti | redakti fonton]

El la germana partnera urbo devenas la poeto Max Dauthendey, kiun vizito de Japanio en 1906 enspiris al la verkaĵo Die acht Gesichter am Biwasee ("la ok vizaĝoj ĉe la lago Biŭa"). Detala reproduktaĵo de granda baroka florujo el la kastela parko de la reprezenta episkopejo de Würzburg estas starigita rekte antaŭ la ĉefa enirejo de la urbodomo de Ōcu. Krome borde de la lago Biŭa situas tradicieca ligna domo en frankonia stilo kun muzeo en la unua etaĝo kaj frankonia tradicia gastejo de la nomo „Würzburg“ kun subĉiela bierĝardeno rekte ĉe la laga bordo.

Lernejoj en la urbo[redakti | redakti fonton]

  • Elementaj lernejoj: 38 (publikaj: 38, privata: 0)
  • Mezlernejoj: 21 (publikaj: 19, privataj: 2)
  • Supera mezlernejo: 12 (publikaj: 9, privataj: 3)

Universitatoj[redakti | redakti fonton]

  • Universitato de Ŝiga (publika)
  • Medicina Universitato de Ŝiga (publika)
  • Universitato Ryūkoku (privata)
  • Arta kaj Fasonada Universitato de Seian (privata)
  • Yuna Kolegio de Ŝiga (privata)
  • Sporta Kolegio Biwako Seikei (privata)
  • Universitato Otani (privata)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]