Papero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diversaj tipoj de papero
Papero por metiartoj kaj aliaj artoj uzas ampleksan varion de teksturoj kaj koloroj.

Papero estas maldika, plata materialo produktita per kunpremo de malsekigitaj plantaj fibroj. La fibroj uzataj estas kutime naturaj kaj celulozriĉaj. La plej kutima materialo estas ligno-pasto el pastolignaj (plejparte mollignaj) arboj kiaj pinoj, sed ankaŭ eblas uzi aliajn vegetaĵajn fibrojn, ekzemple kotonon, linon, kaj herbojn kiaj kanabo, aŭ tekstilajn fibrojn, kiaj el tolaĵoj ktp. Poste oni sekigas ĝin kiel flekseblaj folioj. Papero estas varia materialo kun multaj uzoj. Dum plej komuna estas por skribi kaj presi sur ĝi, ĝi estas ankaŭ amplekse uzata por envolvi materialon, en multaj purigaj produktoj, en nombraj industriaj kaj konstruaj procezoj, kaj eĉ kiel manĝingredienco – ĉefe ĉe aziaj kulturoj. Dum la lastaj jardekoj ĝi anstataŭis tradiciajn tolajn naztukojn.

Papero, kaj la pasta paperfara procezo, ŝajne estis disvolvigita en Ĉinio dum la komenco de la 2a jarcento, eble tiom frue kiom ĝis la jaro 105,[1] fare de la Han-kortega eŭnuko Cai Lun, kvankam la plej fruaj arkeologiaj fragmentoj de papero devenas el la 2a jarcento a.K. en Ĉinio.[2]

La moderna papera industrio estas tutmonda, kaj Ĉinio unuarangas en produktado dum Usono poste duarangas. Moderna paperindustrio okazigas fortan poluadon al la medio, kaj okazigas problemojn en la komencaj etapoj de la produktado. Dum lastaj jaroj okazis tiajn problemojn inter Argentino kaj Urugvajo pro lokigo de fabriko de celulozo sur ĉe landlima teritorio.

Historio de la paperproduktado

La unuan priskribon de paperfarado verkis Cai Lun, oficisto de la ĉina imperia kortego en ĉ. 105 p.K. el arboŝeloj, (ĉefe el ŝelo de papermorusujo), restaĵoj de fiŝistaj retoj, malnovaj ĉifonoj, kanaba defalaĵo. La kono pri paperproduktado malrapide disvastiĝis al okcidento. Oni produktis paperon en centrazia Samarkando en 751, kaj en Bagdado en 793 (dum regado de Harun ar-Raŝid).

En la 14-a jarcento funkciis multaj papermuelejoj en Eŭropo, ĉefe en Hispanio, Italio, Francio kaj Germanio. Oni malkovris la libropresadon en la 1450-aj jaroj, kio grandigis bezonon je papero. Ĝis komence de la 19-a jarcento, oni produktis paperon el linaj kaj kotonaj teksaĵ-defalaĵoj. La papermuelejoj suferis mankon je krudmaterialo; oni devis serĉi novan bazmaterialon. Ekde komenco de la 1980-aj jaroj oni produktas la paperon el ligno kaj plantaj fibroj.

La papero, kiu konsistas nure el celulozaj fibroj estas tre akvosorbema; inko disfluas sur ĝi. Por eviti tion, oni traktas la paperon per diversaj materialoj. Komence oni gluis la paperon per bestodevena gluaĵo, poste per planta mucilago, sed tio estis multekosta kaj longdaŭra procedo. Moritz Friedrich Illing malkovris en komenco de la 1800-aj jaroj, ke la papero estas gluebla per rezino kaj aluno en kuvoj.

Paperfabrikado en la 16a jarcento.

Oni uzis kloron – post ties malkovro en 1774 – por blankigi la paperon. Ĝi komence malbonigis la kvaliton de la papero.

Papero por ĵurnaloj

Oni faris paperon antaŭ malkovro de la paperprodukta maŝino nur po paĝo. Oni tenis kaĉsimilan miksaĵon (por papero) en kuvon kaj mergis kribrilan kadron en la kuvon kaj elprenis ĝin. La akvo gutis de la kribrilo, la postrestinta paĝo estis demetita, premita kaj sekigita.

La unuan paperproduktan maŝinon planis Nicolas-Louis Robert en 1798. Ĝi havis senfinan kribrilan kadron, sur kiun alvenis daŭre la kaĉo, el kiu cilindroj elpremis la akvon. La inventaĵon perfektigis la Fourdrinier-fratoj. La unuan cilindro-kribrilan maŝinon konstruis John Dickinson en 1809. La modernaj paperproduktaj maŝinoj evoluis el tiuj meĥanismoj, sed la laborprocedoj restis la samaj: disigo de la bazmaterialoj al kaĉo, filtrado de la kaĉo per kribrilo, elpremo de akvo (restas 32-40% akvo-enhavo), sekigo, postlaboro.

La plej grava bazmaterialo estas la ligno. La celulozaj fibroj de la mola ligno grandas 2–4 mm, tiuj de la dura ligno grandas 0,5–1,5 mm. El la pli longaj fibroj produktiĝas la pli fortaj paperoj.

Oni povas produkti la kaĉon per meĥanikaj aŭ kemiaj metodoj. La meĥanika metodo (per ŝlifado, muelado) rezultigas kaĉon kun ĉiu komponanto de la ligno; ĝi ne uzeblas por blanka, longdaŭra papero. En la kemia metodo (kuirado en granda premo, temperaturo) oni solvas kaj forigas la ligninon per kemiaj kombinaĵoj (sulfitaj saloj, natria hidroksido aŭ natria sulfido), la tiel produktita celulozo uzeblas por longdaŭraj, blankaj, fortaj paperoj. La blankigo okazas per klorgaso kaj hipoklorita solvaĵo (pli frue kalcia hipoklorito).

Oni faris paperkaĉon komence per sulfitaj metodoj el pinacaj lignoj. Por la natronceluluzo estas aplikebla preskaŭ ĉiu ligno, eĉ lignopolvo, pajlo, presita papero, bambuo.

Oni miksas kelkfoje sintezajn fibrojn al la papero, tiel ĝi iĝas tre forta kaj ne ondumema.

Kvalito de la papero

La kvaliton de la papero influas tipo de fibro aŭ paperkaĉo, aldonaĵoj, produktaj metodoj, mekanika, kemia traktado de la materialoj.

La fortaj, longdaŭraj paperoj estas produktitaj kun aldono de teksaĵoj, ĉifonoj (papermono, cigareta papero, bibliopapero ktp.), kiuj entenas pli longajn, fortajn fibrojn.

Plej ofte oni karakterizas la paperon per maso je surfaco. La plej malpezaj paperoj pezas 10 g/m2, dum la paperlamenoj superas eĉ 500 g. La papero ĝenerale havas la denson de 0,5–0,7 g/cm³.

La plej gravaj optikaj proprecoj estas la blankeco, koloro, lumo kaj diafaneco.

Proprecoj

Papera skatolo, malsekigita kaj sekigita multfoje.

Papero ne dissolviĝas en akvo, sed multfoje malpligrandigas sian firmecon kiam estas malseka. Post malsekigo kaj sekigo papera folio perdas ankaŭ formon, diverse malpligrandiĝante.

Listo de ĉefaj landoj laŭ paperprodukta kvanto

Laŭ statistika informo de RISI, ĉefaj produktaj landoj de papero, sen inkludi paston, en la mondo estas la jenaj:[3]

Rango
2011
Lando Produktado en 2011
(1,000 tunoj)
Procento
2011
Rango
2010
Produktado en 2010
(1,000 tunoj)
1  Ĉinio 99,300 24.9% 1 92,599
2  Usono 75,083 18.8% 2 75,849
3  Japanio 26,627 6.7% 3 27,288
4  Germanio 22,698 5.7% 4 23,122
5  Kanado 12,112 3.0% 5 12,787
6  Sud-Koreio 11,492 2.9% 8 11,120
7  Finnlando 11,329 2.8% 6 11,789
8  Svedio 11,298 2.8% 7 11,410
9  Brazilo 10,159 2.5% 10 9,796
10  Indonezio 10,035 2.5% 9 9,951
  Monda Totalo 398,975 100.0%   394,244

Vidu ankaŭ

Elruba papero kolektita por reciklado en Italio

Proverbo

Ekzistas proverboj pri papero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[4]:

  • Citaĵo
     Al la papero ne mankas tolero. 
  • Citaĵo
     Plumo ne sentas, papero silentas. 

Referencoj

  1. Hogben, Lancelot. “Printing, Paper and Playing Cards”. Bennett, Paul A. (eld.) Books and Printing: A Treasury for Typophiles. New York: The World Publishing Company, 1951. pp 15-31. p. 17. & Mann, George. Print: A Manual for Librarians and Students Describing in Detail the History, Methods, and Applications of Printing and Paper Making. London: Grafton & Co., 1952. p. 77
  2. Tsien 1985, p. 38
  3. Japan in the World (according to the figure in Annual Review of Global Pulp and Paper Statistics by RISI) (japane). Japan Paper Association. Alirita Dec. 17, 2011 kaj Nov. 15, 2012.
  4. Proverbaro ĉe lernu.net

Bibliografio

  • Burns, Robert I. (1996). "Paper comes to the West, 800−1400". In Lindgren, Uta. Europäische Technik im Mittelalter. 800 bis 1400. Tradition und Innovation (4th ed.). Berlin: Gebr. Mann Verlag. pp. 413–422. ISBN 3-7861-1748-9.
  • Tsien, Tsuen-Hsuin (1985). "Paper and Printing". Joseph Needham, Science and Civilisation in China, Chemistry and Chemical Technology. 5 part 1. Cambridge University Press
  • "Document Doubles" in Detecting the Truth: Fakes, Forgeries and Trickery, a virtual museum exhibition at Library and Archives Canada
  • Thomas F. Carter (traduction M. Jan), L'imprimerie en Chine - Invention et transmission vers l'Occident, Imprimerie nationale Éditions,‎ 2011 (1955 éd. orig), 318 p.
  • Danielle Elisseeff, Art et archéologie : la Chine du néolithique à la fin des Cinq Dynasties (960 de notre ère), Paris, École du Louvre, Éditions de la Réunion des Musées Nationaux (Manuels de l'École du Louvre),‎ 2008, 381 p. (ISBN 978-2-7118-5269-7)
  • Gabriele Fahr-Becker (sous la direction de), Les Arts de l'Asie orientale. Tome 1, Cologne, Könemann,‎ 1999, 406 p. (ISBN 3-8290-1743-X)
  • Jacques Gernet, Le Monde chinois. Tome 2, L'époque moderne Xe-XIXe siècle, Paris, Armand Colin. Pocket, Agora,‎ 2006, 378 p. (ISBN 2-266-16133-4)
  • François. Delalande, Joseph Jérome, Art de faire le Papier, Paris, Moronval/ rééd.Maxtor,‎ 1820/2011, 188 p. (ISBN 84-9761-902-1)
  • Marie-Ange Doizy, Pascal Fulacher, Papiers et moulins : des origines à nos jours, Ed. Technorama, 1989, 277 p. (ISBN 2-904918-09-4)

Eksteraj ligiloj