Paul Ariste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Paul Ariste
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1905 (1905-02-03)
en Torma Rural Municipality
Morto 2-an de februaro 1990 (1990-02-02) (84-jara)
en Tartu
Tombo Raadi cemetery
Lingvoj Esperantoestona lingvo
Ŝtataneco Rusia ImperioEstonioSovetunio
Alma mater Gustav Adolf Grammar School • Universitato de Tartu
Okupo
Okupo lingvistoesperantistopedagogo • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Paul ARISTE, origine ĝis 1927 Paul BERG (naskiĝis la 3-an de februaro 1905 en la estona urbo Torma, norde de Tartu; mortis la 2-an de februaro 1990 en Tartu) estis eminenta finn-ugra lingvisto, geolingvisto, poligloto kaj pioniro de la estona Esperanto-movado kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1916 li edukiĝis en Tallinn. Kiel 14-jara li eklernis Esperanton de Hilda Dresen. En la nova lingvo li verkis siajn unuajn sciencajn studojn, pri la malgranda livona popolo kaj pri esperantologiaj temoj. Ankoraŭ tre juna, li kunlaboris en la verkado de Esperanta ŝlosilo por estonoj (1923) kaj ampleksa Esperanto-estona vortaro (1927). Ĝis la ricevo de sia universitata diplomo en 1929 li restis aktiva en la estona movado.

De tiam dum pluraj jaroj lia kariero ricevis prioritaton, kaj en relative mallonga tempo li fariĝis unu el la plej brilaj steloj de la eŭropa lingvoscienco. Li okupiĝis pri ĉiuj aspektoj de la lingvoj en sia regiono, ne nur la finn-ugraj, sed ankaŭ la ĝermanaj (precipe la sveda), la rusa, latva, jida kaj cigana, verkante pri iliaj fonetiko, sociologio, literaturo kaj folkloro. Ekde 1932 li okupis diversajn postenojn en la Universitato de Tartu, fariĝante profesoro en 1944.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Paul Ariste aperigis entute pli ol mil sciencajn studojn, inkluzive de pli ol 40 libroj. En 1956 komencis denove aperi liaj artikoloj pri Esperanto, kiun li instruis kaj propagandis kadre de sia universitato. Li patronis la gravan interlingvistikan revuon Interlinguistica Tartuensis, kiun iniciatis lia kolego Aleksandr Duliĉenko en 1982. Precipe tia patroneco estis grava apogo al la estona kaj sovetia movadoj dum malfacilaj jaroj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1954 li estis elektita al la Estona Akademio de Sciencoj. En postaj jaroj kaj la finna akademio de sciencoj kaj la Hungara Scienca Akademio nomis lin honora membro, kiel faris multaj aliaj sciencaj societoj kaj institutoj.

Poligloto kaj esperantisto[redakti | redakti fonton]

Dum sia vivo li akiris aktivan scion de 26 lingvoj, kaj pasivan konon de trideko.

Inter 1963 kaj 1967 li estis membro de la Akademio de Esperanto[1] kaj eminenta esperanitsto[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Geolingvistiko

Aleksandr Duliĉenko (interlingvista kolego)

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Linguistica Uralica

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aktoj de la Akademio, 1963-1967.
  2. Lisot de 100 eminentaj esperantistoj, La Ondo de Esperanto, 2000: 3