Perimedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Perimelo)

Laŭ la helena mitologio, Perimedo (el la greka Περιμήδης, tre ruza), aŭ Perimelo, estis sorĉistino al kiu la rivera dio Aĥeloo enamiĝis, sed nur per seks-persekutado li sukcesis plenumi sian deziron. Kiam ŝia patro, Hipodamo, eksciis pri tiu rilato, li ordonis ĵeti sian filinon el klifo. Sed Aĥeloo savis ŝian vivon, kaj flosigis ŝin sur la maro ĝis kiam la mara dio Pozidono, kortuŝite pro la petegoj de la rivera dio, transformiĝis Perimedon en insulo[1].

Kroma versio asertas ke ŝi estis filino de la reĝo Eolo kaj Enareto, kaj ke post savi ŝin el morto, Aĥeloo edziĝis al Perimedo kaj estis patro kun ŝi de du filoj: Hipodamo kaj Oresto[2].

Aliaj roluloj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Odiseo, inter Eŭriloko kaj Perimedo (dekstre) konsultas la destinon al Tirezio. Lukania vazo, ĉ. 340 a. K..

, Krom la antaŭa, diversaj roluloj de la helena mitologio nomiĝis Perimedo:

  1. Patro de Skedio, unu el la aĥeoj kiu ankaŭ partoprenis la Trojan militon laŭ la Iliado[3].
  2. Filo de Eŭristeo kaj Antimako[4] kiu ankaŭ partoprenis la Trojan militon. En la milito de Peloponezo kontraŭ Ateno ĉefrolita de la heraklidoj, li estis venkita de la atenanoj, kiuj mortigis lin kaj liajn fratojn. Kroma versio asertas ke kiam Heraklo venis al Mikeno portante Kerberon, Eŭristeo estis farinta oferon, sed donis al heroo la plej malnoblan parton de ĝi. Kolere, Heraklo mortigis la tri filojn de Eŭristeo: Perimedon, Eŭribion kaj Eŭripilon[5].
  3. Filino de Eŭristeo, do fratino de la antaŭa[4].
  4. Laŭ la Odiseado, Perimedo estis unu el la kunvojaĝantoj de Odiseo en lia vojaĝo hejmen el Trojo. Li elstaris pro sia lojaleco al heroo[6]. Tamen li manĝis unu el la sakralaj bovinoj de Helioso, kaj pro tio la dio aŭguris ke li ne sukcesos reveni al Itako. Tiu antaŭdiraĵo plenumiĝis kiam Odiseo kaj lia ŝipanaro preterpasis la kavernon de Skilo, terura monstro kiu prenis kaj voris Perimedon.
  5. Ankaŭ laŭ la Odiseado, unu el la svatiĝantoj pri Penelopo, edzino de Odiseo. Laŭ Apolodoro, li devenis el Same, urbo de la insulo Kefalonio, proksima al Itako[7].
  6. Unu el la centaŭroj, filo de Peŭceo, kiu estis invitita al la nuptofesto de Piritoo kaj batalis kontraŭ la lapitoj[8].
  7. Troja soldato el la smintea arbaro kiu estis mortigita de Neoptolemo[9].
  8. Filino de Eneo, kun kiu Fenikso estis patro de Eŭropo kaj Astipaleo[10].
  9. Fratino de Amfitriono kaj edzino de Licimnio[4], bastarda filo de la reĝo Elektriono de Mikeno. Kun li ŝi estis patrino de Argio kaj Melaso. Perimedo estis filino de Alceo (filo de Perseo) kaj Astidamio, LaonomoHiponomo[11].
  10. Edzino de Esono, ankaŭ nomata Perimelo, Anfinomo, Alcimedo, Polimedo, Polifemo, ScarfoArno. Ŝi naskis Diomedon, sed por eviti ke Peliaso mortigu lin, ŝi kaj ŝia familio ŝajnigis la morton de la ĵusnaskinto, kaj portis lin al monto Peliono, kie Ĥirono vartis kaj edukadis lin[12].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ovidio. Metamorfozoj, 8.591.
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.1.
  3. Homero. Iliado, 15.515.
  4. 4,0 4,1 4,2 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.8.1.
  5. Antiklido, laŭ mencio de Ateneo, 4.14.
  6. Homero. Odiseado, 11.23.
  7. Apolodoro. Epitomo, 7.26.
  8. Heziodo. Ŝildo de Heraklo, 186.
  9. Kinto el Smirno, Malvenko de Trojo, 8.291.
  10. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 7.4.2.
  11. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.5-6.
  12. Pindaro. Pitiaj Odoj, 4.198.