Saltu al enhavo

Peter Baláž

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Baláž

Peter Baláž rete telefonanta dum la 96-a UK en Kopenhago (2011)
Persona informo
Aliaj nomoj Petro
Naskiĝo 25-an de junio 1979 (1979-06-25) (45-jaraĝa)
en Partizánske, Slovakio
Lingvoj Esperantoslovakapolaanglagermanaĉeĥarusa
Loĝloko Partizánske, Slovakio
Nacieco slovaka
Ŝtataneco Slovakio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (2003–)
eldonisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto vidu sube
Aliaj aktivaĵoj edukaj projektoj
Esperantistiĝis en 2003
vdr

Peter BALÁŽ [peter bala:ŝ], nomata Petro (* 8-a de oktobro 1979, Partizánske) estas slovaka esperantisto kaj eldonisto.

Persona vivo

Nuntempe li loĝas en Partizánske. Li dediĉas sin al grafiko, filmado, verkado de artikoloj. Li ŝatas metalrokan muzikon, sciencfinkciajn filmojn, psikologion kaj meditadon. Li regas la slovakan, la ĉeĥan, la germanan, la anglan, la polan, la rusan lingvojn kaj Esperanton.[1]

Laborado kaj volontulado

Post studado de la Hotela akademio en Piešťany li laboris proksimume 2 jarojn en Germanio kaj Aŭstrio.[1]

Baláž vigle agadas precipe en internacia Esperanto-movado kaj edukaj projektoj. En 2003 li kunfondis Slovakian Esperantan Junularon kaj en la jaroj 2003-2008 estis ĝia prezidanto.[2] En la jaro 2004 li estis elektita kiel vicprezidanto de Slovakia Esperanta Federacio.[3] Li estas kunordiganto de E@I (ekde 2003 aktiva membro, ekde 2005 kunordiganto),[1][2] estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2005),[4][2] iama estrarano de Wikimedia Slovenská republika (Vikimedio Slovakio) (Marto 2012 - Septembro 2012) kaj nuntempa membro de ties revizia komitato (ekde Septembro 2012).[5] Li estas posedanto de la privata eldonejo Espero, kiu eldonas ankaŭ Esperantajn varojn. La eldonejo estas bazita en Slovakio kaj estis fondita en 2003.

Premioj

En la jaroj 2006-2009 kaj en 2011-2012 li estis nomumita por la internacia premio Esperantisto de la Jaro, organizata dela gazeto La Ondo de Esperanto. En 2008 li okupis la duan lokon, en 2011 la trian,[6] kaj fine en la jaro 2012 li fariĝis laŭreato de tiu ĉi premio pro “starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; kaj pro tio, ke li sukcesas stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto.”[7]

En la jaro 2005 li estis elektita de estraro de Slovakia Esperanta Federacio kiel Slovakia "Esperantisto de la jaro".[8] Lia agado estis plurfoje premiita en la Slovakia enketo "Esperanta ago de la jaro", konkrete en 2007 pro organizado de Slava Esperata studado (poste transformiĝinta al Somera Esperanto-Studado) (SES) kaj en 2008 pro organizado de Ago-Semajno (AS).[8]

Verkoj

  • Baláž, Peter. Európsky preukaz pre deti. Partizánske : Espero, 10 p.
  • Baláž, Peter. Internaciaj vortoj en Esperanto / Medzinárodné slová v Esperante. Partizánske : Espero, 2005, 46 p. ISBN 8096904256

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Estraro. E@I. Alirita 2012-09-26.
  2. 2,0 2,1 2,2 Pri Peter Baláž. China Radio International (2011-11-30). Alirita 2012-09-26.
  3. FEIFIČOVÁ, Magdaléna; GONDŽÚR, Juraj (2004). “La 3-a SKEF-Kongreso”, Esperantisto Slovaka (2).  Disponebla rete
  4. Estraro (Mandato 2011-2014). Eŭropa Esperanto-Unio. Alirita 2012-09-26.
  5. Ľudia (slovake). Wikimedia Slovenská republika (2012-04-09). Alirita 2012-09-26.
  6. Korĵenkov, Aleksander. La Esperantisto de la Jaro. Sezonoj. Alirita 2012-09-26.
  7. Korĵenkov, Aleksander (1 2013). “Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012”, La Ondo de Esperanto (1). Alirita 2012-12-16.. 
  8. 8,0 8,1 kontribuantoj de vikio.esperanto.sk (2011-01-15). Esperantisto de jaro, Ago de jaro. Alirita 2012-09-26.

Eksteraj ligiloj

Fontoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peter Baláž (esperantista) en la slovaka Vikipedio.