Petrus Ramus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Petrus Ramus
(1515-1572)
Franca filozofo kaj humanisto
Franca filozofo kaj humanisto
Persona informo
Naskiĝo 1515
en Cuts, Pikardio, Flago-de-Francio.svg Francio
Morto 24-a de aŭgusto 1572
en Parizo, Flago-de-Francio.svg Francio
Religio Kalvinismo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Civitaneco Francio [#]
Alma mater Kolegio de Navaro
Kolegio de la Ave Maria
Kolegio de Francio
Universitato de Parizo
Profesio
Profesio filozofoprofesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Pierre de la Ramée (1515-1572) estis franca humanisto, pedagogo, gramatikisto, filozofo kaj logikisto, erudiciulo pri pedagogio, matematiko, astronomio, optiko, kaj mekaniko, kreinto de la pensoĉeno kontraŭaristotela, kiu konvertiĝis al kalvinismo, kaj estis murdita du tagojn post la Masakro de Sankta Bartolomeo.

En la komenco de sia kariero li envolviĝis en plurajn polemikojn, eble pro liaj kontraŭaristotelaj teorioj, kaj li estis akuzita de Jacques Charpentier[1][2][3] (1524-1574), profesoro de medicino, pri subfosado de la filozofio kaj de la religio. Arnaud d'Ossat, kiu estis lia lernanto, lin defendis. Kontraŭ la portugala humanisto António de Goŭveja li debatis du tagojn. La afero estis kondukita en la franca parlamento antaŭ la reĝo Francisko la 1-a. Ramus estis konsiderata kulpa antaŭ komisio de la kvin, ke li agas senpripense, arogante kaj malprudente, kaj liaj lecionoj estis malhelpataj (1544). Seniluziita, li forlasis Parizon sed revenis iom poste. La dekreto estis nuligita de Henriko la 2-a, kiu estis surtronigita en 1547, dank'al la influo de Karlo, kardinalo de Loreno (1524-1574). Sekve, li akiras katedron en la Kolegio de Navaro.

En 1551, Henriko la 2-a lin indikas kiel reĝa profesoro (regius professor) de la universitato sed li prefere nomis sin profesoro pri filozofio kaj elokventeco en la Kolegio de Francio, kie dum konsiderinda tempo, li prelegis antaŭ aŭdantaro kun eĉ 2000 homoj. Pierre Galland, alia profesoro de la universitato, publikigis kontraŭ lin "Contra novam academiam Petri Rami oratio" (1551), kaj nomis lin patromurdinto pro liaj sintenoj rilate al Aristotelo. La plej serioza akuzo kontraŭ li, lin nomis "nouveaŭ academicien"[4], kvazaŭ li estis skeptikulo. Aŭdomarus Talaeus, intima aliiĝinto de Ramuso, efektive publikigis verkon en 1548, derivita de la priskribo de Cicerono pri la Akademia skeptikismo, lernejo de Arcesilao kaj Karneades.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Masakro de la Tago de Sankta Bartolomeo,
pentraĵo de François Dubois (1529-1584).
  • Dialecticae partiones, 1543
  • Aristotelicae Animadversiones — Dialecticae institutiones, Parizo, 1543
  • Brutinae Quaestiones, Parizo, 1549, ĉi verko estas eldonita en la angla sub la titolo Peter Ramus’s Attack on Cicero (Atakoj de Petro Ramuso kontraŭ Cicerono), Hermagoras Press, Davis CA 1992.
  • Rhetoricae Distinctiones in Quintilianum, Parizo, 1549
  • Anti-Quintilian, 1549
  • Pro Philosophica Parisiensis Academiae disciplina oratio, Parizo 1551
  • Dialecticae libri II (1556), 1555
  • Arithmeticae libri III, 1555
  • Scholae grammaticae libri II, 1559
  • Avertissement sur la réformation de l'université de Paris au Roi (Averto pri la reformo de la Universitato de Parizo far la Reĝo), 1561
  • Gramere (1572, represita sub la titolo, Gramaire), 1562
  • Scholarum physicarum libri VIII in totidem acroamaticos libros Aristotelis, 1565
  • Scholarum metaphysicarum libri XIV, 1566
  • Scholae in liberales artes, Bazelo, 1569
  • Liber de Caesaris militia ad Carolum Lotharingium Cardinalem, 1559
  • Defensio pro Aristotele adversus Jac. Schecium, Lausanne, 1571
  • Grammaire de Pierre de la Ramée, lecteur du Roi en l'Université de Paris, Parizo (Gramatiko de Petro Ramuso, profesoro de la Universitato de Parizo, 1572
  • Commentariolum de Religione Christiana libri IV, (Komento pri la kristana religio, Frankfurto ĉe Majno), 1577
  • Collectaneae, praefationes, epistolae, orationes, Parizo 1577
  • Scholae in tres primas liberales artes. Dialecticae, Animadversiones in Organum Aristotelis, Grammaticae, Rethoricae, Francfort 1581-1594
  • Ramae scholae et defensio Petri Rami contra Georgici Liebleri calumnias, Basilèe 1582
  • Quod sit unica doctrinae instituendae methodus,
  • Dialecticae libri duo, 1566
  • Petri Rami Veromandui, Regii Professoris, Dialecticae lib. duo, Petrus Ramus,Wilhelm Roding, 1596

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]