Fitolako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Phytolacca)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
fitolako

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Caryophyllales
Familio: Solanacoj ‘‘Phytolaccaceae
Genro: fitolako’’ Phytolacca
Specio: P. americana’’’
'Phytolacca americana'
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Fitolako (Phytolacca) estas plantgenro en la familio de la Fitolakacoj (Phytolaccaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de la amerika fitolako (Phytolacca americana)
Phytolacca icosandra kun infloreskoj
amerika fitolako (Phytolacca americana) kunpendantaj infloreskoj
habito, tigaj kaj simplaj foliojkaj infloeskoj de Phytolacca rugosa.
habito, tigaj kj simplaj foliojkaj infloesko de Phytolacca sandwicensis.
trunko de Phytolacca weberbaueri
habito kaj infloreskoj de la manĝebla fitolako (Phytolacca acinosa); ĝi estas en Mezeŭropo invada planto.
la starantaj infloreskoj de la manĝebla fitolako (Phytolacca acinosa)kun platecaj beroj.

Habito kaj folioj[redakti | redakti fonton]

La plej multaj Phytolacca-specioj estas perenaj plantoj staŭdoj, malofte arbustoj aŭ oder arboj, kiu atingas alton de 1 ĝis 2 metrojn. Plej ofte staranta, malofte grimpanta, krajondika tigo estas sulka eĝohava kaj kelkfoje ruĝeca. Apud la junaj tigoj ankaŭ la flortigoj estas haraj, sed ĝenerale la planto estas nehara. La radikoj estas ofte dikaj kaj karnoza. La folio estas kun tigo kaj la folipalto simpla.

Floraro kaj Floroj[redakti | redakti fonton]

Kvin ĝis cent floroj kun aŭ sen tigoj sidas kontraŭe al la folioj aŭ je la fino de la tigo en gropolaj spikojcumecaj infloreskoj.

La plej ofte duseksaj floroj estas radisimetraj kaj kvinnombraj. Ekzistas nur kvin ĝis ok involukraj folioj. Ili estas dum la flortempo verdece blankaj kaj pligrandiĝas kaj tiam iĝante ruĝaj dum la fruktevoluo. En unu aŭ du cirkloj staras ofte 10 (6 ĝis 33) stamenoj; Ili estas liberaj aŭ nur kunkreskintaj je la bazo kaj povas superi la involukron. Ekzistas 5 ĝis 16, malofte ĝis 30 karpeloj, kiuj estas liberaj aŭ kunkreskintaj. Se la karpeloj estas kunkreskintaj, tiam la ovario estas preskaŭ globa. Ekzistas la sama kvanto de liberaj, alenförmaj pistiloj kiel karpeloj.

Fruktoj kaj Semoj[redakti | redakti fonton]

La fruktoj estas karnecaj, platecaj beroj kun ses ĝis dekdu (malofte ĝis 30) semoj, La nigraj brilantaj semoj estas renformaj kaj havas malmolajn frakaseblajn kaj senharajn tegumentojn.

Sistematiko kaj Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La genro Fitolako estas preskaŭ kosmopolita, sed la plej multaj specioj hejmiĝis origine en Sudameriko. Entute en la Nova Mondo ekzistas pli da specioj ol en la Malnova Mondo. Nur malmultaj specioj havas sian naturan hejmlokon en AfrikoEŭrazio. Kelkaj specioj estas tutmonde invadaj plantoj. Fitolako troviĝas precipe en tropikaj ĝis subtropikaj regionoj, sed ankaŭ hejmiĝas en vinklimatoj.

La nomo Phytolacca venas de la greka vorto φυτών (phyton) por "planto" kaj de la latina lacca por "lako" kaj rilatas la la aspekto de la beroj. Sinonimo por Phytolacca L. estas Pircunia Bertero ex Ruschenb.[1]

La nomigado de la specio estas komplika, tial ekzistas multajn sinonimoj. 25 ĝis 35 Phytolacca-specioj ekzistas. Ĉi tie selekton:[1]

invada specio[redakti | redakti fonton]

Neniu fitolaka specio hejmiĝas en Mezeŭropo, sed ili apartenas al la invadaj specioj. Ĉu ili damaĝas la indiĝenan flaŭron en 2002 ankoraŭ ne estas konata.[2]. En multaj ĝardenoj de Sudgermanio la genro estas „ĉiutaga gasto“.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Por mamuloj la planto estas pro la triterpensaponinoj (fitolakogenino) kaj Lektino veneneta ĝis venena. La koncentrado de la venenajsubstancoj malaltiĝas la jena vico: radiko, folio, tigo, nematuraj fruktoj, maturaj fruktoj. La homeopatio uzas ekstraktoj el la radiko ĉe gripo, angino kaj (artika) reŭmatismo, kaj kontraŭ mamnutraj problemojmastito.

Pro la veneneco produktoj de fitolakom kiuj estas uzata por nutri devas esti speziale traktataj. La beroj enhavas malhelruĝan ĝis nigran farbsubstancon, kiu povas esti uzata por kolorigi nutraĵojn. Laŭ diversaj fontoj la kolorigado de ruĝa vino per fitolakaj beroj dum la tempo de reĝo Ludoviko la 14a estis malpermesata je minaco de mortpuno.

La nordamerikaj indiĝenoj uzis la sapon por farbi plektaĵojn. Por farbi lanon fuksioruĝa oni metis la lanon en tinkuro de alunokalia dutartrato kaj poste en la farbsubstancon aldonite vinagron.

En Ameriko la juna folioj estas preparita simile al spinaco (angle pokeweed) . „pokweed“ ankaŭ havas la nomon polk salad . Ĝi apartenas al la luiziana kuirejo. Tony Joe White faris la kanton Polk Salad Annie, kiun Elvis Presley ankaŭ kantis.

La ŝosoj havas asparagan guston.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referncoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Fitolako en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  2. I. Kowarik & U. Starfinger (Hrsg.): Biologische Invasionen. Herausforderung zum Handeln? In: NEOBIOTA, 1, 2002, S. 5-24

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]