Petro Damiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pier Damiani)
Sankta
Petro Damiano
Doktoro de la Eklezio
Marmora busto de Petro Damiano (Florenco, Sankta Maria de la Anĝeloj)
Marmora busto de Petro Damiano (Florenco, Sankta Maria de la Anĝeloj)
Ceteraj titoloj monaĥo, fondinto de monaĥejoj, episkopo, kardinalo, papa legato, verkisto, teologo
Persona informo
Petrus Damianus
Naskiĝo 1007
en Raveno
Morto 21-a de februaro de 1072
en Faenza
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj Mezepoka latinolatina vd
Profesio
Okupo diplomato • katolika sacerdoto • filozofo • katolika episkopo vd
Laborkampo filozofio vd
Episkopo de Ostio, suburba diocezo
Dum 1057–
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Honorata en Katolika Eklezio
Ĉefsanktejo Monaĥejo de Fonte Avellana (Markio, Italio)
Festotago 21-a de februaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pier Damiani estis granda reformanto kaj moraligisto de la Katolika Eklezio de sia tempo, aŭtoro de gravaj verkoj pri liturgio, teologio kaj moralo en la Katolika Eklezio de sia tempo; kaj estis ankaŭ unu el la plej bonaj latinistoj de sia epoko. Riĉa en humileco, li sin difinis Petrus ultimus monachorum servus (Petro, la plejlasta servisto de la monaĥoj).

Precipa fonto por la rekonstruo de lia vivo utiligeblas lia biografio [1] aranĝita de lia preferata disĉiplo Johano el Lodi (ĉe Milano), monaĥo kaj lia persona sekretario aparte erudicia ĝispunkte ke li estis kromnomita Grammaticus (gramatikisto), sekve elektita posteulo kiel prioro de la monaĥejo Fonte Avellana (Centra Italio) kaj plue episkopo de Gubbio. Nombraj membiografiaj aludoj troveblas inter la enhavoj de liaj leteroj.

Unuaj vivjaroj (1007-1022)[redakti | redakti fonton]

Petro Damiano naskiĝis ĉe la fino de 1006 aŭ komenco de 1007. Eblas malkovri, kvankam ne certege, la daton de lia naskiĝo, afero malofta por tiu epoko, ĉar li mem informas kun relativa precizeco, en unu el siaj nombraj leteroj, ke mem naskiĝis 5 jarojn post la morto de la imperiestro Oto la 3-a.

Lia familio probable estis, aŭ iam estis, je nobela origino, sed kiam Pier naskiĝis ĝi ne plu bonstatis. Li havis ses fratojn: la plej aĝa estis Damiano, kiu fariĝis pastro kaj sekve monaĥo, plua frato kies nome restas ignorata, Marino, Rodelinda (unua fratino), Sufiĉia, kaj alia fratino kies nomo ne troviĝas registrita. Pier estis la lasta. Li jam frutempe suferis orfecon je ambaŭ la gepatroj. Li ekkreskiĝis en la familio de sia pliaĝa fratino Rodelinda; poste transpasis en la hejmon de la duenaskita (tiu sennoma) frato, kiu lin devigis al penegaj servoj kaj lin mistraktis.[2] Li forlasis la loĝejon de la neamika frato por ekloĝi ĉe la plejaĝa frato Damiano. Eblas ke Pier, pro dankemo al tiu frato, aldonis al sia nomo Damiani: Piero de Damiano.

Studoj (1022-1032)[redakti | redakti fonton]

Lia frato Damiano, ĉefpastro en grava Pievo najbare de Raveno: tiu surprenis ne nur vivtenadon sed ankaŭ malavare provizis por eduko de la frato Pier, afero malofta en tiuj tempoj. Tiu sendis la fraton al Faenza, eble ĉar li konis tie lernejon pli validan ol tiuj tiam utiligeblaj en Raveno, kaj eble ankaŭ kun la intenco lin forigi el la frato profitanta. [3]. Enirinte tiun studejon kvarjaraĝe, tie li restadis laŭlonge de kvar jaroj, nome de 1022 ĝis 1025.

Fininte la studojn en Faenza, li translokiĝis al Parma, ĉiam helpata de la frato kaj eble sendita de li aŭ provozite de li, por studis la sep liberalajn artojn, nome la tieldiritaj sciencoj de la trivio kaj kvarvio. Li restadis en Parma de la jaro 1026 ĝis 1032, nome de 19-a jaro ĝis la 25-a jaro de lia aĝo.

Instrua aktiveco (1032-1035)[redakti | redakti fonton]

Fininte la sudojn en Parma, Pier revenis al Raveno kie enteprenis la instruan karieron, kiu lin okupis eble de 1032 ĝis 1035, tio estas ĝis la 20-a jaraĝa. Li fariĝis renoma majstro pri loberalaj artoj, kun multaj lernantoj kaj akiris famon kaj diskretan financan staton. Probablas ke li estus ankaŭ kleriko, nome diakono aŭ akceptita en unu el minoraj ordinoj, kio tiam estis sorto de preskaŭ ĉiuj laŭreatoj pri sciencoj. La sacerdota ordino probable datendas dum la instrua periodo en Raveno permane de la episkopo Gebeardo de Eichstätt (en episkopa katedro en 1027-1044).

Monaĥa vokiĝo (1035)[redakti | redakti fonton]

Dum instruado iom post iom maturiĝis en li la ideo sindediĉi al la monaĥa vivo. Konservante senŝanĝa sian vivmanieron en strikta kontakto kun la socio, li komencis travivi, siamense, kiel monaĥo: subveste lin kovris pentozono, li fastis, sin elspezis en preĝoj, dumnokta adorado, karitataj aktivecoj.

Kiel li mem rakontis, preciza evento kontribuis lin puŝi al la aliĝo al la vera kaj propra monaĥa vivmaniero. Kutime li invitadis ĉe sia manĝotablo iujn malriĉulojn. Iun tagon litroviĝis tute sola kun blindulo al kiu li donacis nigran panon, do de malsupera kvalito, tenante por si blankan paneron. Fiŝosto enpikiĝis en lia gorĝo minacante lin sufoki. Li meditis ke tio estis la ĝusta puno pro sia egoismo kaj haste li donacis al blindulo la pli dezirindan panon: subite la fiŝosto falis el la gorĝo lin lasante sendamaĝa.

La aliro al la monaĥa vivo okazis kiam li renkontis en Raveno du ermitojn de Fonte Avellana, ermitejo en la Bizanca Pentapolo (Ĉirkaŭravena teritorio longatempe regata de Bizanco), fondita kelkajn jarojn antaŭe de Ravena Sankta Romualdo. Altirite de ilia humila kaj modesta bonteniĝo, li ilin sekvis al ilia ermitejo kaj tie monaĥe ekvivis. Eble estis la jaro 1035; Petro Damiano aĝis dudekokjare.

Monaĥo en Fonte Avellana (1035-1043)[redakti | redakti fonton]

En Fonte Avellana, danke al sia instrua estinteco, li estis ŝarĝita instrui siajn kunfratojn pri religio kaj ili sproni al pli serioza monaĥa vivo. Kaj, baldaŭ, oni lin elektis majstro de la novicoj.

Poste, eble, en 1040, abato de monaĥejo de Pomposa (ĉe Ferrara, Norda Italio), Gvido Monaĥo petis ke la prioro de Fonte Avellana permesu al Piero Damiani translokiĝi al Pomposa por ke kiel “majstro” li instruu ankaŭ la tiean monaĥan komunumon. Gvido jam estis prioro de Fonte Avellana kaj do bone konis Pieron, kiu plurestis en Pomposa du jarojn, de 1040 ĝis 1042.

En 1042, ordone de sia prioro de Fonte Avellana, Pier translokiĝis al la monaĥejo de Sankta Furlo en Urbino, por reaktivigi la disciplinon laŭ la reformo de Sankta Romualdo. Ĉi tie li verkis la Vita Romaldi (vivon de Romualdo) atingante perajn informojn el tiuj kiuj persone kunvivis kun la monaĥo anakoreta; ĉi tie li ankaŭ renkontis kaj foje kverelis kun iuj potencaj nobeluloj, kiel Markizo Bonifaco la 4-a (Toskanio) aŭ kun la tuta dinastia membraro Kanosa.

Prioro de Fonte Avellana (1043-1057)[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de la monaĥejo de Fonte Avellana.

Fine de 1043, okaze de la morto de prioro Gvido, li revenis al Fonte Avellana, kie liaj kunfratoj (ĉirkaŭ 20 homoj) lin elektis posteulo, kaj tia restis dum 14 jaroj, nome ĝis 1057.

Dum sia priorado li klopodis organizi kaj promocii la ermitan vivon kaj realigi la monaĥan idealon. Li redaktis Regulon en kiu emerĝas la “rigoro de la monaĥejo”: en la silento de la klostro, monaĥo estas alvokita pasigi vivon en la preĝo, taŭga kaj nokta kun longigitaj fastoj. La monaĥo praktikiĝu en la frata korfavora karitato kaj en la obeo al la prioro, ĉiam preta kaj je dispono. Petro Damiano kvalifikis la monaĥejan ĉelon interparola ĉambro kie Dio konversas kun la homoj.

Li aparte zorgis pri la monaĥeja biblioteko

Fasado de la abatejo de Sankta Maria en Sutrja, situinta surpiede de monto Katrja kaj monto Kuko en Umbrio.

Li fondis, aŭ reorganizis, diversajn monaĥejojn, inspiriĝante al sia Regulo, en la ekxa Bizanca Ekzarkejo: almenaŭ dek ermitejoj kiel li diris, ormanis la teritorion. Krom reformatoro de monaĥejoj li estis unu el precipaj kaj fervoraj aktualigantoj de la gregoria reformo de la Eklezio. Li vizitis multajn diocezojn por instigi aŭ riproĉi episkopojn. En iuj kazoj li premis sur la papo por ke estu forigitaj maldignaj episkopoj aŭ simoniaj, kiel en Pesaro, Fano, Osimo kaj Città di Castello) (Centra Italio).

En 1046 li partoprenis en la kronado de Henriko la 3-a kaj ekkontaktis kun la kortego. La kontaktoj estis oftaj kaj amikaj; plurfoje li iris al Germanio; imperiestrino Agneta estis lia konfesantino.

En 1047, li partoprenis en la roma sinodo, celebrita ĉeeste de la imperiestro kaj prezidata de la papo, por alfronti kaj solvi la problemon de simonio. Li partoprenis ankaŭ en la romaj sinodoj de 1049, 1050, 1051, 1053.

En 1049 li engaĝiĝis en la redaktado de Liber Gomorrhianus, pritraktanta la kontraŭnaturajn pekojn, kie krom kondamni la ekleziulojn geedziĝintajn li akre skuas virinojn akceptantajn konkube vivi kun patroj kaj ilin komparas, por ilin forigi el tiu peko, al inoj de bestoj. [4].

Dum la papado de papo Leono la 9-a (1049-1054) etendiĝis la horizonto de reforma agado de Petro Damiano. Li akiris pli aktivan rolon ankaŭ en provo deadmoni imperiestron Henrikon divorci el Berta. De 1050 ĝis vivofino, Petro Damiano aktive influis per verkoj kaj personaj intervenoj la eklezian reformon kiu vidis en la papo Leono la plej ardan partianon. Tiu papo lin devigis priore regi monaĥejon de Ocri (Centra Italio). Lia kunlaborado daŭriĝis ankaŭ kun la sinsekvaj papadoj, nome kun Stefano la 9-a kaj Aleksandro la 2-a.

Kardinalo kaj episkopo de Ostia kaj konsilisto de la papo (ekde 1057)[redakti | redakti fonton]

Papo Stefano la 2-a, en aŭgusto 1057[5] lin promociis kardinalo kaj episkopo de Ostia, nome de unu el la sep kardinaloj suburbaj je pli strikta kontakto kun la papo. Laŭ informoj de liaj verkoj, Petro Damiano ricevis la nomumon kun malmulte da kontentiĝo ĉar li sin sentis altirita de la ermita vivo, kiu implicas solecon, silenton, pentofaron, preĝon. Nur pro la devo obei al la papo, li translokiĝis al Romo, en senpera kontakto kun la papo kaj kun la papa kortego, kie li plenumis elstaregan rolon.

Reformatoro[redakti | redakti fonton]

Petro Damiano aktivis en sia reformiga agado laŭ tri vojoj:

  • li klopodis por ke la politikaj povoj estu senigitaj de la sanktaj konotacioj kaj kanonaj rajtoj per kiuj ili iom post iom investiĝis (kaj kiuj kuntrenis al la aberacia sistemo de la simonio, kiu siavice originigos la tieldiritan Investituran polemikon);
  • li reliefigis la aŭtoritaton de la papo, ĉefpunkto de la eklezia vivo (tio unuflanke por depreni la episkopojn de la subordo al la imperiestro, aliflanke por ne ilin lasi malligitaj el tiu supera instanco, kiel, male, pretendis la pensfluo episkopisma;
  • li klopodis reformi la vivon de la klerikaro, batalante kontraŭ Nikolaismo (neglekto de eklezia malpermeso per klerikoj de seksaj rilatoj) kaj proponante kiel modelon la monaĥan vivon.

Precipaj misioj komisiitaj la Papoj[redakti | redakti fonton]

En novembro 1059 papo Nikolao la 2-a sendis Petro Damiano al Milano. En tiu urbo la skandalo de la aĉeto-vendo de la religiaj oficoj (simonio) estis sub la okuloj de ĉiuj. La geedziĝo de pastroj estis komuna praktiko, same kiel tia estis la maldeca konduto de multaj religiuloj. La reformoj alirigitaj iniciate de la papoj trovis en la ambrozia eklezio fortan oponon. La ambrozia eklezio pretendis agnoskon de siaj aŭtonomio kaj aparteco.
Kontraŭtendence ero da sacerdotoj kaj diakonoj, inter kiuj Anselmo el Luko, Sankta Arialdo kaj Erlembaldo Cotta, formiĝis en la ambrozia urbo movado kiun la oponantoj kromnomis Pataria, el patée, kiu en milana dialekto signifis “vendistoj de fatrasaĵoj (sinonimo de ĉifonulo). Tiu movado akre kondamnis la konkubecon de kleruloj kaj akuzis kelkajn purporulojn pri diskreditigo de la Eklezio – kaj ne nur de la Eklezio. Ambroziaj episkopoj ekskomunikis iujn membrojn de tiu movado kaj petis la intervenon de la papo por reestabli ordon kaj obeon. Antaŭ ol Petro Damiano estis senditaj al Milano en 1057 Anselmo el Luko kaj monaĥo Ildebrando el Soano, nome la estonta Gregorio la 7-a, sed sensukcese. Petro Damiano kunvokis la tutan kleriklaron en la katedralo kaj, referencante al la papa aŭtoritato, sukcesis akceptigi akordon pri la senedzineco de la pastraro. La tensioj, ĉiukaze, daŭrigis akraj kaj post la morto de papo Nikolao la 2-a la disputoj kreskis kaj finiĝis en 1066 kun la mortigo, iniciate de du pastroj, de Arialdo, poste sanktoproklamita.

Aliaj legaciaj misioj estis plenumitaj de Petro Damiano ĉe la Cluny en Francio (junio-oktobro de 1063), ĉe Florenco, ĉe Mantuo, ĉe Raveno lia naskiĝa urbo, kaj ĉe nombraj lokoj de Centra Italio.

Reveno al la monaĥa vivo kaj la lastaj vivojaroj[redakti | redakti fonton]

Petro Damiano daŭrigis ne ŝati la kurian vivon kaj plurfoje petis de la papo la permeson reveni al klostro. Post dek jaroj de sia leviĝo al espiskopeco, en 1067, li sukcesis havigi al si la permeson reveni al Fonte Avellana, rezignante ĉiujn siajn prestiĝajn oficojn. Sed, nur post du jaroj li estis revokita por lasta misio: persvadi Enrikon la 4-an rezigni divorci de Berta el Savoio. La misio estis kronita per portempa sukceso. Dum tiu misio li partoprenis ankaŭ en sinodo de Majenco.

La monaĥa vivoreĝimo en Fonte Avellana, disvastiĝinta ankaŭ diversloke, estis unu el la plej rigoraj praktikataj en la okcidenta monaĥismo: sinskurĝado, pentofaroj, ĉiutaga preĝlegado de la psalmaro, nutraĵo kvante minimuma, manlaboro (li mem deklaris ke li estis aparte lerta en la skulptado de lignaj kuleroj).

En 1071 li vizitis la abatejon de Montekasino por la konsekro de la abateja preĝejo. Komenciĝe de la sekvanta jaro li revenis al Raveno por restabligi la pacon kun la ĉefepiskopo Henriko kiu estis apoginta la kontraŭpapon Klementon la 3-an kaj tial frapita per la interdikto sur la urbo.

Urno de la ostoj de la Sankta Petro Damiano en la katedralo de Faenza. La vizagaj kaj manaj ostoj estas argente lakitaj, la cetera skeleta restaĵo estas kovrita per liturgiaj ornatoj.

Dum la revenvojaĝo al la ermitejo de Gamogna (unu el la multaj de li fonditaj), subita malsano lin devigis halti en Faenza. Li estis gastigita en la benediktana monaĥejo de ekstermurega Sankta Maria, kie li forpasis la nokton malfermiĝantan al la 22-a de februaro de 1072. Lia korpo estis antaŭe entombigita en la preĝejo de tiu monaĥejo kaj poste translokigita en la katedralo de Faenza kie ĝi konserviĝas ankoraŭ hodiaŭ.

La subaj vortoj estis de li skribitaj por tiuj kiuj hazarde estus vizitantaj lian tombon:

“Mi estis en la mondo tio kio estas vi nun; vi estos tio kio mi estas nun;:
ne konfidu en tio kion vi vidas ĉar destinita al la malaperiĝo;
Ili estas frivolaj signoj kiuj antaŭas la veron, ili estas mallongaj momentoj sekvataj de la eterneco..
Vivu meditante pri la morto por ke vi povu vivi poreterne.
Ĉio kio ĉeestas, tio forpasas; daŭras male tio kio postvenos.
Kiel bone provizis kiu vin forlasis, oh mondo malbona, br/> kiu mortis antaŭe kun la korpo al la karno ol kun la karno al la mondo!
Preferu la ĉielaĵojn ol la teraĵojn, la eternajn ol la kadukajn.
La animo libera revenu al sia origino;
La spirito alten supreniru kaj revenu al tiu fonto el kiu ĝi elfluis,
foratreku sube de vi ĉion kio vin altira suben.
Memoru pri mi, mi vin arde petas; kompateme vidu la cindron de Petro;
Per preĝoj kaj plorĝemoj diru: “Sinjoro, pardonu lin, Petron la Pekulon”.

La doktrino[redakti | redakti fonton]

Li estis verkisto fekunda kaj rafinita intelektulo: oni konas pli ol 700 manuskriptojn entenantajn liajn verkojn, kiuj fakte montras la grandan konsideron pri li kaj la disvastigon de liaj verkoj. Petro Damiano verkis ĉirkaŭ 180 leterojn (iuj tiom longaj ke similas eseojn malgraŭ la letera formo kaj stilo), diversajn liturgiajn kaj eŭkologiajn (laŭdajn) verkojn; predikojn de li eldiritajn diversokaze; hagiografiojn, inter kiu la supre cititan Vita Romualdi.

Sankta Petro Damiano (maldekstre), pentrita kun sankta Aŭgusteno, sankta Anna, kaj sankta Elizabeta).

La sancta simplicitas (sankta simpleco)[redakti | redakti fonton]

Sperta pri kanona juro, li kunhelpis reaserti la kristanajn valorojn laŭ la aŭspicio de la intelektuloj plej zorgemaj pri la sorto de la Eklezio. La studo pri la kanonoj utilis, tamen, por inspiri, en la monaĥoj adresitoj de la mesaĝo de Petro Damiano, la konscion ke la kulturo favoras al la regeneriĝo de la religiulaj ordenoj. La ravena teologo estis unualinie en tiu tasko: tion atestas la vaste provizita biblioteko de li kreigita en Fonte Avellana.

La puno kiun la jura normo aljuĝas ne estu, kiel celo, la simpla subpremado de la nelicaj agoj, sed la edukado de la malobservanto al la rekanimeco. el tio la efiko de la “persvado”: ĝi donas al la kulpulo la certecon ke la preskriboj, por li aranĝitaj, lin igas kapabla je morala regeneriĝo.

La saĝo estas la komencopunkto de la virto. La celo de la juĝo estas la morala perfektigo: tio postulas la sankta simplecon. Tiu esprimo, en la lingvaĵo de Petro Damiano, entenas kuraĝon kaj animforton de la fiŝkapistoj, homoj do kiuj partoprenas kun solida konvinko en la areno de la kredo. La ermitejo estas la tendo kie loĝas la militisto de Dio; Kristo estas la Ĉefo de tiuj kiuj batalas kaj la kruco estas ilia flago; la Eklezio estas la lernejo en kiu oni alprenas la moralan disciplinon, solidan kiel militan arton.

«Sed tunc omnia sunt veraciter hominis si ipse homo sit veraciter homo; est enim qui solo nomine sit homo, est qui re ipsa et veritate sit homo». (“sed tiam ĉio estas vere posedata de la homo se mem estas vera homo: troviĝas fakte homo kiu tia estas nur nome, troviĝas homo kiu substance kaj vere tia estas”. (De sancta simplicitate)

Filozofio kaj teologio de Petro Damiano[redakti | redakti fonton]

Opera omnia, 1743

La dia ĉiopovo[redakti | redakti fonton]

La leĝo de ŝanĝo regas la aĵojn kaj la organizaĵojn de la mondo: ili naskiĝas, daŭras, mortas. Enkapsuligo de la ŝanĝo estas la tempo, skandita laŭ pasinto, nuno kaj estonto. 'Dio transcendas tiujn dimensiojn:

«pro rilato al la eterneco [...], lia nuno neniam ŝanĝiĝas al la pasinto kaj lia hodiaŭo neniam fariĝas morgaŭo, nome neniu alia momento de la tempo”. (De divina onnipotentia);

kroma dia kvalito estas la ĉiopovo: Qui omnia potest (= "Kiu ĉion povas"). Tiu vero rajtigas demandon je absoluta metafizika valoro: Ĉu Dio povas (aŭ povis) malhelpi la okazigon de mondaj aferoj, igante ke, ekzemple, Romo, kiu estis fondita en antikvaj tempoj, ne estu (aŭ estintus fondita?

La respondo dependas de la maniero per kiu oni uzas la kategorion “tempo”. Konsiderante la eternecon, kiu al li propre apartenas, Dio povas; konsiderante la homon, kiu vivas kaj spertas la senĉesajn ŝanĝojn, Li povis:

«...ĉio kion Dio povis, tion ankaŭ povas [...]. Tiu povo kiun Li havis antaŭe ol Romo alestiĝus, tiu daŭrigas persisti ĉiutempe senŝanĝa [...] tiel ke, sammaniere ol en ĉiu alia afero, oni povas diri ke Dio tion povis fari, oni povas ankaŭ diri ke Li tion povas fari pro la fakto ke Lia povo kiu estas eterna kiel Li, restas ĉiam firma kaj senŝanĝa. (De divina onnipotentia)

Tipa instrumento de la filozofio estas la dialektiko: Kial, ĝi, alfrontas la temon de la dia ĉiopovo? Damiani adheras al la tezo pri kiu fieras antikvaj kaj vastaj subtenantoj:

  • la dialektiko estas formala disciplino, kiu metas ordon en la ideoj kaj en la lingvaĵo, sed ne posedas la forton penetri la intiman esencon de la realo: el tio du korolarioj:
    • A. La principo de nekontraŭdiro, ĉeftrabo de la logiko, kuntrenas la respekton pri la “neceso”, kategorio per kiu ĉio kio estis, necesas allasi ke ĝi estis, sammaniere ke ĉio kio estas, ĝis kiam ĝi estas, necesas allasi ke ĝi estas.
    • B. Translokigi tiun “neceson” al la sfero de la naturaj realoj ne eblas: tio signifus negi ke la mondo estas efiko de la libera – nedeviga – volo de Dio. La principo de nekontraŭdiro ne havas akcepton en la sfero de kreismo. Damiani pri tio diras ke klasikaj filozofoj: «... disputis pri la konsekvencoj de la neceso aŭ pri neebleco laŭ la nura virto de la nura arto, tiel ke ili povis eviti mencii Dion en siaj debatoj.»

(De divina onnipotentia)

Politika doktrino[redakti | redakti fonton]

La okazaĵoj de tiu epoko provizis la fonon al la politika doktrino de Petro Damiano, prielleborita en Liber Gratissimus kaj Disceptatio synodalis. Ĉeradike de lia rezonado staras la tezo laŭ kiu estas nekonfuzeblaj la funkcioj kiujn plenumas la sacerdoto kaj la juĝisto:

  • juĝi signifas la leĝon, kiu frapas per nuda sankcio la agojn havantajn kriman profilon;
  • praktiki la sacerdotan oficon signifas sinteni antaŭ la pekulo kun pardonema spirito laŭ ama mizerikordo.

Sur tiu malsameco Petro Damiano enskemigas la ideon pri la distingo inter la religia aŭtoritatoj kaj la politika povo. Li, kiel kanonjuristo, en eklezia materio asertas la ekskluzivan aŭtoritaton de la persono kiu regas la sortojn de la Eklezio: la roma pontifiko. Kiel studulo pri la civila juro, li rekonas la efikon de la dekretoj elmetitaj de la teraj princoj.

En la Dia Komedio[redakti | redakti fonton]

Dante Alighieri, en la Dia Komedio, lin lokigas en la sepa ĉielo tiu de Saturno (Kanto 21-a de la “Paradizo”).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vita Beati Romualdi
  • Vita beati Romualdi
  • Liber Gratissimus (Kontraŭ simonio
  • Disceptatio Synodalis (por defendi papon Aleksandron la 2-an kontraŭ kontraŭpapo Honorio la 2-a
  • Liber Gomorrhianus kontraŭ sodomio, precipe inter kleruloj, verkita en la dua duono de 1049, tuj post la Koncilio de Reims
  • De sancta simplicitate (Pri la Sankta simpleco)
  • De divina omnipotentia, ĉirkaŭ 1067 (Pri la dia ĉiupovo)
  • Dominus vobiscum (La Sinjoro estu kun vi).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giovanni da Lodi (Johannes von Lodi), Vita Petri Damiani, a cura di S. Freund, Studien zur literarischen Wirksamkeit des Petrus Damiani, Hannover 1995, pp. 177-265.
  2. En iu letero estas rakontate ke en tiu tempo li trovis surstrate moneron kaj ke tiun li transdonis al pastro por propeta preĝo por sia forpasinta patro
  3. Ne scieblas pri kiu lernejo inter la diversaj funkciantaj en Faenza: ĉu tiu ĉe la Katedralo, ĉu tiu ĉe la monaĥejo de Sankta Maria Foris Portam (Esktere de la Muregoj)?.
  4. G. B. Guerri, Gli italiani sotto la Chiesa, Mondadori, Milano, 1995
  5. Ruggero Benericetti, L'eremo e la cattedra. Vita di san Pier Damiani, ed. Àncora, Milano, 2007 kaj F. Lanzoni, San Pier Damiani e Faenza, Faenza 1898.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

    • Itallingve:
  • Poletti Vincenzo, Il vero atteggiamento antidialettico di S. Pier Damiani: saggio filosofico, F. Lega, Faenza, 1953.
  • Poletti Vincenzo, Prospettive del pensiero morale e politico di s. Pier Damiani, Faenza, F.lli Lega, 1961.
  • J. Leclercq, Studi su San Pier Damiani, Faenza 1961.
  • M. Della Santa, Ricerche sull'idea monastica di San Pier Damiani, Camaldoli, 1961.
  • Poletti Vincenzo, Pier Damiani e il secolo decimoprimo: saggio filosofico, Faenza, Stab. grafico F.lli Lega, 1972.
  • Poletti Vincenzo, La personalita di Pier Damiani, Faenza, Stab. grafico F.lli Lega, 1973.
  • Nicolangelo D'Acunto, I laici nella chiesa e nella società secondo Pier Damiani. Ceti dominanti e riforma ecclesiastica nel secolo XI, 1999.
  • Ruggero Benericetti, L'eremo e la cattedra. Vita di san Pier Damiani, Milano, ed. Àncora, 2007.
  • Patrologia Latina

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]