Preĝejo Sankta Mario (Maria Alm)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Mario
paroĥopreĝejo
paroĥopreĝejo [+]
Koordinatoj47° 24′ 23″ N, 12° 54′ 15″ O (mapo)47.40633312.904222Koordinatoj: 47° 24′ 23″ N, 12° 54′ 15″ O (mapo)

Preĝejo Sankta Mario (Maria Alm) (Aŭstrio)
Preĝejo Sankta Mario (Maria Alm) (Aŭstrio)
DEC

Map
Preĝejo Sankta Mario
Vikimedia Komunejo:  Pfarrkirche (Maria Alm) [+]
vdr
Pilgrimadkirko Maria Alm, maldekstre la paroĥestra domo (de 1740)

Preĝejo Sankta Mario (germane: Wallfahrts- und Pfarrkirche hl. Maria) estas romkatolika pilgrima kirko en Maria Alm, Aŭstrujo. Kune kun la ĉirkaŭanta tombejo ĝi estas monumentprotektataĵo. La kirko apartenas al la Dekanujo de Saalfelden. Ĝia interno grandas de 35x20 metroj ofertante ĉ. 900 sidlokojn en benkaro bele marketrita. Profundaj restaŭradoj faritis inter 1931-33 kaj 1985-89.

Historio kaj arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Baroka ĉefaltaro kun graco-statuo madona
Orgeno de Matthäus Mauracher

En 1374 estis la unua endokumenta mencio de kirko en Maria Alm. En la feŭdaĵlibro de arkiepiskopo Pilgrimo la 2-a kvar dekonaj domoj estas registritaj. Ĝi estas en la posedo de la senjoroj de von der Almb. En 1429 donitis al ĝi indulgencletero fare de lia papa moŝto Marteno la 5-a. Sekvis ankoraŭ kvin aliaj indulgencleteroj la sekvajn jarojn. Temas pri la tria kirka ejo en Maria Alm kiu konsekritis en 1508 fare de Berthold Pürstinger, episkopo de Chiemsee. Li 13 jarojn pli malfrue ankoraŭ konsekris kvar flankajn altarojn.

La unua konstruaĵo estiĝis romanikstile post 1150 kion atestis elfosadoj en 1987. Dua estiĝis dum la tempo de frua gotiko: la kirko tiam larĝas tiom kiom la nuna meza navo. De tiu ĉi konstruaĵo konserviĝis la turo kiu okaze de la alikonstruo de 1508 plialtigitis ĝis alteco de 83 metroj (kun okulfrape pinta verto). La turo estas kvinetaĝa. Ĉe la tria estas pentraĵo kun edifa bildo, ĉe la kvara ses blazonŝildoj, ĉe la kvina du datindikoj (1518 kaj 1905) kaj tripartitaj fenestroj. Unuetaĝa tura antaŭhalo ĉirkaŭas ĝin je tri flankoj. Temas pri la plej alta en tuta Salcburgio superante la turojn de la Katedralo de Salcburgo je unu metro. Konstruite ĉ. la jaro 1500 ĝi unue plialtigitis en 1635. La pinta spajro okangula de 1718 estas belega ĉarpentajo. La unuaj sonoriloj venis jam en 1500 kiuj forprenitis por servi kiel alarmiloj en Supra Pinzgau okaze de la kamparana ribelo de 1526. Novaj sonoriloj de 1560 fanditis dum la Dua mondmilito. Ilin anstataŭis sonoriloj el stana bronzo de 1949 (fare de Hamm el Grödig). La horloĝo tura estas de 1913.

En 1508 alvenis trinava halo kaj galerio masonita. La suda sakristio aldonitis en 1698 kaj la antaŭhalo ĉirkaŭ la uesta turo novigitis en 1709. Promociiĝo je paroĥa kirko fariĝis en la 1858-a jaro. Ĉirkaŭ la 1800-a jaro starigitis ĉe la maldekstra antaŭo golgota statuogrupo. Dekstre estas kopio de artaĵo de la sinjoro Jesuo Kristo laŭ Wies supre de kranoj el iama tombejo aranĝitaj laŭ baroka modo malantaŭ bela fera krado. Ekstere etendigis oni la kirkon per malaperita antaŭhalo (Obsten), eble uzante ŝtonojn de la burga ruino pri kiu eĉ ne la situo konatas.

Tombejo kaj Palestino-kapelo[redakti | redakti fonton]

Tombejo kiu jam ekde komenco de la kirko troviĝas apude plurfoje per rojoj (Griesbach, Krallerbach) surŝutitis kaj detruitis, sed ĉiam denove rekonstruitis. Antaŭ la antaŭhalo etas ses tomboj de pastroj kun gisferaj krucoj. Surtombeje estas ankoraŭ 12 malnovaj barokaj krucoj. Eta tombejo kapelo staris ĝis la tombejetendiĝo de 2005 ĉe la tombaja muro. Ekde tiam ĝi restaŭrite centras.

Oriente de la kirko estas Palestino-kapelo okangula kun interna diametro de 6 metroj. Johann Ebner (ankaŭ Ilgenhansl) komisiis ĝian konstruojn post sia vojaĝo al la Sankta Tero en 1856 por digne deponi la multon da memoraĵoj kunportitaj disde Palestino kaj Romo. La kapelo estas el granito kaj ardezo kun turo el tofaj ŝtonoj kun baroka resurektaĵo ĉefasade. Interne estis 4 metrojn longa panoramo pri Palestino metie amatorita de Ilgenhansl mem, du niĉaj kaj du rokokaj relikvujoj.

Domo de la paroĥestro[redakti | redakti fonton]

Iam la nuna sakristiana domo servis kiel domo de la vikario (kaj eĉ kiel lernejo!). Nur ĉirkaŭ la jaro 1740 konstruitis propra paroĥestrejo, impresa ejo pluretaĝa. Pro la multo da pilgrimantoj necesis ofte gastigi fremdajn pstastrojn. Ene troviĝas altvalora biblioteko kun verkoj el la 16-a jarcento, lignoskulptaĵoj kaj kuprogravuraĵoj. Taŭgigo doma por novaj bezonoj faritis en 1955.

Meblaraj detaloj[redakti | redakti fonton]

Palestino-kapelo kaj tombejero
Eta tombeja kapelo

Altaroj[redakti | redakti fonton]

La kirkon-eniranto bonvenigatas per baroka fortimpresa tuto kun centriĝo je la laŭdo de la Dipatrino. La diboĉa interno kreitis en tempo kiam kontraŭreformacio jam estis venkinta. La ĉefaltaro similas al sinfonio de kreiveco de surlokaj artistoj. Marmoraj kolonoj kaj multo da jubilantaj anĝeloj ĉirkaŭas la Madonon, grac-artaĵon el Salcburgio aŭ eble Sudtirolo (pro similaĵoj al madono de Michael Pacher). La dipatrina vestaĵo havas faldojn gotikajn. Eble en la 17-a jarcento ĝi anstataŭis gotikan pilgrimbildon, kiu poste pendigitis malantaŭ la ĉefaltaro. De tie ĝi ŝtelitis en 1925. La resto altara (de 1753) estas verko de la ĉarpentisto Veit Häusl el Maria Alm, de la skulptisto Daniel Mayr el Gerling (statuoj de Simon Stock kaj Terezo[1] supre de la portaloj) kaj de la pentristo Georg Kreuzer el Saalfelden (bildo pri Dipatro). Ĉe la ĉefaltara malsupro estas alia Mario-bildo kaj post la orgeno Mario prezentatas kiel helpantino de montaranoj. La statuoj de Katarino kaj Barbaro, kiuj iam estas ĉeĉefaltare, intertempe alilokigitis en la tombejan kapelon de kie la originalaĵoj ŝtelitis. Ankaŭ artaĵo pri la bapto de Jesuo de sur la baptujo kontraŭleĝe forprenitis.

La maldekstra flanka altaro kun bildo de Sankta Georgo datumas de 1720, la dekstra de 1685 (verko de Jesacher el Saalfelden). La ĉefa bildo prezentas la Dipatrinon kaj Sanktan Anna kun statuoj de Benedikt Faistenberger el Kitzbühel. Malantaŭe oni havas suraltare grandan bildon pri la naskiĝo de Jesuo fare de Franz Anton Ebner (1744) kiu eble venis tien-ĉi el la princĉepiskopa rezidejo de Salzburg. Meze staras Johano Nepomuka (de Daniel Mayr, 1760). La krucaltaro ĉefenestrara donacitis en 1738 fare de la vikario Martin Weißpacher skulpitite de Daniel Mayr. La lindan kradon feran antaŭ la altara zono faris la surloka forĝisto Josef Pachtl.

Plafono[redakti | redakti fonton]

Plafone ankaŭ fokusiĝas komplete pri Mario. Christoph Mayr el Schwaz pentris kronadon de la Virgulino Mario kiu kun grandeco de 10x6 metroj estas la plej granda pentraĵo de Pinzgau. De la sama artisto estas aliaj scenoj el la vivo de nia Sinjorino: anunciacio, adorado de la saĝuloj, patrinaj ĝojoj kaj malĝojoj. De Mayr estas krome la 14 tabuloj de la kalvaria vojo kaj 12 apostoloj. Inter la artaĵkomisiintoj menciindas la vikario Jakob Prodinger.

Planko kaj freskoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la marmora planko (el la ŝtonrompejo de Adnet) troviĝas kelkaj slaboj, ekz. de la politikisto Wolfgang von der Alm, + 1481, aŭ de Ursula Kuen, + 1604, edzino de la grava Dietrich von Kuen-Belasy.[2] En 1931 dumrestaŭrade malkovritis belaj freskoj de Christoph Anton Mayr sub artaĵo olea de Josef Gold.

Orgeno[redakti | redakti fonton]

Eta orgeno jam estis en la 1539-a jaro en la kirko. Dua faritis en 1853 fare de Johann Strobl el Rattenberg (Distrikto Kufstein). La postan orgenon faris la konata majstro Matthäus Mauracher en la jaro 1868-a.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Maria Alm am Steinernen Meer, Pfarrkirche hl. Maria, mit Grundrissdarstellung, Friedhof, Palästina-Kapelle, Pfarrhof." Ĉe: Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio, Salzburg 1986, p. 216–218.
  • Josef Lahnsteiner: Mitterpinzgau – Saalbach, Saalfelden, Lofer, memeldono, Hollersbach 1980 (represitajo), p. 237-245

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La starigon de tiuj ĉi statuoj komisiis anoj de la skapularia fratio kiu fonditis en 1731. Danke al ilia agado edifa kaj procesiema kreskiĝis la aliro de la fideluloj al sakramentoj ĝenerale. En 1780 pro amaso da komuniricevulemoj la komunio disdonitis ekstere de la kirko.
  2. Li posedis la kastelojn Lichtenberg, Kammer kaj Prielau.