Rafaneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rafaneto
Radieschen.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dekotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Brasikaloj Brassikales
Familio: Brasikacoj Brasicaceae
Genro: Rafano Raphanus
Specio: R. sativus
Raphanus sativus var. sativus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr
floro de rafaneto
rafanetoj en vendejo
diverskoloraj rafanetoj

La rafaneto (latine radixradiko‘; science Raphanus sativus var. sativus), ankaŭ nomata , somera rafano [1] estas utilplanto el la familio de la Brasikacoj (Brassicaceae).

Ĝia ĝis kvar cm dika rezervtubero estas ekster plej ofte ruĝa kaj gustas akre. La tipan guston de la rafaneto kaŭzis sinapoleo, kiu ekestis pro la vundiĝo (prilaborado, murdo) el la sinapoleglikozido en la planto.

La deveno de la planto ne estas konata. En Eŭropo komenciĝias la kultivado de rafanetoj en la 16a jarcento. Ĝi disvastiĝis malrapide en la franca kuirejo kaj pluen en tutan Eŭropon..[2]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Multaj diversaj kulturvario ekzistas. Rafanetoj ŝatas neduran kaj humidan grundon kun sufiĉe da nutraj mineraloj. Tronutrado kaŭzas malbonan kvaliton kaj subnutrado malhelpas la kreskon de la tubero. Sekeco efikas ankaŭ negative sur gusto kaj konsisteco.

Ekde marto eblas disemo en plastfolitunelo. La ĝermtempo estas ĉikaŭ unu semajno. Post kvar ĝis ses semajno la rafanetoj povas esti rikoltataj. En varmaj printempoj eblas semi rekte en liberaera kampo aŭ ĝardeno. [1]

La distanco inter la vicoj estu sep ĝis dek centimetrojn. En la vico estu distanco de kvin ĝis sep centmetrojn, por ke la tuberojn povas evoluiĝi bone. La disemado estu malprofunde (maksimuma profundeco unu centimetro). Pli profunda semado kaŭzas oblongan formon de la rubero. En la komerca hortikulturo oni rikoltas 170 ĝis 180 tuberojn je m² kultivareo.[1] Oni ankaŭ povas dissemi rafanetojn inter sufiĉe foraj vicoj de aliaj legomoj.

Tro malfrua rikolto kaŭzas lignecajn tuberojn kaj malagrablan guston.


Najbareco al aliaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Radieschen Rafanatoj toleras diversajn najbarantajn plantojn.

Kultivaroj[redakti | redakti fonton]

blanka cilindroformaj rafanetoj

Oni distingas inter klasikaj fruaj kultivaroj, kiu taŭgas por kultivado en printempo kaj aŭtuno kaj someraj kultivaroj, kiuj ankaŭ formas tuberojn sub lontagaj cirkonstancoj.

Ne ĉiu rafanero estas ruĝa kaj globa:

  • blanka, globforma – la blanka kultivaro „Eiszapfen“ (=glacipendaĵo) similas al malgrandaj bierrafano. Ofte ili estas manĝataj kuirite.
  • blanka, cilindra – ekzemple „White Breakfast“ (=blanka matenmanĝo)
  • ruĝa-blanka cilindra – ekzemple „ Duett“
  • ruĝa-blanka globforma - ekzemple „Isabell“
  • flava globforma – ekzemple „Goldball“

La kultivar „Riese von Aspern“ (= giganto de Aspern) estas regiona kultivaro el la regiono de Vieno. [3]

Manĝado[redakti | redakti fonton]

La tuberoj de la rafanetoj oni tranĉas en diskojn aŭ striojn au raspas ilin.La rafanetoj povas esti aldonitaj al miksita salato. Ŝatata estas ankaŭ rafanetoj kiel pansurmetaĵo kun salo. Eblas ankaŭ manĝi la foliojn krude kiel salato aŭ kuirite kiel spinaco.

Stokado[redakti | redakti fonton]

La rafenetoj oni manĝu laŭeble freŝe. En fridujo rafanetoj estas konserveblaj kelkajn tagojn.

Nutraĵvaloro[redakti | redakti fonton]

100 g manĝebla parto enhavas ĉirkaŭ:
energio 14 kcal aŭ. 57–61 kJ proteino 1,1 g
grasoj 0,1 g karbonhidratoj, uzebla 2,0 g
fibroj 1,6 g akvo 94 g
natrio 17 mg kalio 225–255 mg
kalcio 34–35 mg fosforo 28 mg
magnezio 8 mg fero 1,2 mg
fluoro 0,10 mg Vitamino A 4 µg
Vitamino E datenoj mankas Vitamino B1 0,04 mg
Vitamino B2 0,04 mg niacino 0,2 mg
Vitamino B6 0,06 mg Vitamino C 27–29 mg
salicilacido 1,24 mg    

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Ulrich Sachweh (Herausgeber): Der Gärtner, Band 3, Baumschule, Obstbau, Samenbau, Gemüsebau. 2. Auflage, Ulmer, Stuttgart 1986/1989, ISBN 3-8001-1148-9, S. 225
  2. Ruth Wagner: Radieschen. Auf: ichkoche.at, 10. April 2008, http://www.ichkoche.at/Radieschen/Magazin/Ess-Genuss/Gemuese/index/html/11166, verifiziert am 26. Dezember 2009.
  3. Eintrag in der Arche des Geschmacks