Reala ĉeesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La doktrino de la reala ĉeesto asertas ke Jesuo vere ĉeestas, kaj restas sub la ŝajnoj de la pano kaj de la vino dum la mescelebro.
La Katolika Eklezio kaj Ortodoksaj orientaj Eklezioj konfesas la doktrinon de la reala ĉeesto. Katolikismo uzas por ekspliki la eventon la koncepton de Transsubstancigo deduktita el la skolastika filozofio.

La kredo je la reala ĉeesto baziĝas sur la Evangelio, kiu priskribas kiel Kristo vesperon antaŭ sia morto, eldiris la vortojn "Tiu ĉi estas mia korpo" (Mateo (26,26) kaj "Tiu ĉi estas mia sango" (26, 28). Tio emerĝas jam el la subaspostola literaturo de la Apostolaj Patroj kiel Ignaco el Antioĥio kaj Justino Martiro kaj la Eklezia Patro Johano Krizostomo kaj sankta Ambrozio de Milano; kaj krome konfermita de la Koncilio de Trento (1545-1563).

En la Katolika Eklezio estas dogme asertate ke tiu reala ĉeesto daŭras ankaŭ postmese.

La origino de la Eŭkaristio[redakti | redakti fonton]

Alonso Vázquez, Sagrada cena, Sevilo.

En la lasta vespermanĝo, laŭ la interpreto de precipaj kristanaj eklezioj, Jesuo donis al siaj disĉiploj la panon kaj vinon kiel siajn korpon kaj sangon, en ofero por la savo de la homaro, ilin taskante la samon refari por "lin memorigi". La Katolika Eklezio, kiel aliaj eklezioj,ekde sia origino, celebras la sakamentan agon de la eŭkaristio kiel unu el la taskoj al ĝi postulitaj de Jesuo mem, sia savanto kaj fondisto. Tiu ofero povas esti aplikata al la vivantoj, kiuj per ĝi intime rilatigas kun Dio, kaj al la forpasintoj.

Diversaj protestantaj kristanoj, spite de ilia rifuzo de la koncepto Kunsubstancigo, konfesas la realan ĉeeston kaj la tutan ceremonion nomas "Sankta Vespermanĝo" aŭ "Vespermanĝo de la Sinjoro".

Modernaj studoj kaj ekumenismo[redakti | redakti fonton]

Iuj modernaj, ankaŭ se ne ĵusaj, studoj interpretis la originojn de la eŭkaristio, enmetante la evangeliajn raportojn en la historia tiama hebrea kaj greka-romia konteksto, spronite de la fakto de la malsamaj interpretoj ĉe kristanoj kaj la apartaĵoj de la lingvo uzita de Jesuo: la aramea en la vulgara palestina uzo (nekonata, tamen) en kiu, ekzemple, mankas la kopulo kiu igus facila la misinterpreto. Laŭ iuj de tiuj studoj, la kristana eŭkaristio estus frukto de evoluiĝo de la konscio de la unuaj kristanaj komunumoj imitantaj la penson de la Misterecaj religioj, ekzemple, en kiuj elstaras teofagio [1].
Tamen, oni pruvas ke en ĉiuj komencaj dokumentoj la aludo al la ĉeesto de Jesuo Kristo en la eŭkaristio estas ĝenerala kaj konstanta. La centra rolo de la eŭkaristia celebro en kristanismo kaj la disvolviĝo, ĉe la diversaj konfesioj, de variaĵoj ankaŭ tre signifaj igis krome la konfronton pri la Eŭkaristio unu el la centraj temoj ekumenisma movado.[2].

La ĉeesto de Kristo[redakti | redakti fonton]

La eŭkaristio estas celebrata de ordinito (sacerdoto), ene de la eŭkaristia celebrado: tio konsistas en la amplekso de la “liturgio de la vorto” kaj de la eŭkaristia liturgio, enkondukita per la komencaj ritoj kaj fermita per la forpermesaj ritoj.

Procesio kun la Saktega Sakramento de pollandaj katolikoj (Stargard Szczeciński).

La Dua Vatikana koncilio instruas k oni povas vidi la ĉeeston de la Sinjoro en la asembleo kuniĝinta laŭ Lia instigo, en la sacerdoto celebranta in persona Christi, en la Biblio proklamata "ĉar estas Li kiu parolas kiam en la Eklezio oni legas la Skribon", en la mesofero, estante Li mem kiu, sin oferinte unufojon en la kruco, oferas ankoraŭ sin mem pere de la sacerdoto, precipe en la eŭkaristiaj vortoj" (Sacrosanctum Concilium).
Ankaŭ per tiu itinero pasas la realproksimiĝo inter katolikismo kaj protestantismo: tiu ĉi, fakte, kritikkadis la poziciojn de la Katolika Eklezio kiu, aparte atentigante pri la”reala ĉeesto” en la eŭkaristiaj pano kaj vivo, neglektus la aliajn ĉeestojn de Kristo.
La Katolika kaj Ortodoksa Eklezioj konfesas, surbaze de la Patroj de la Eklezio kaj de la konstanta tradicio, ke la reala ĉeesto de Kristo en la eŭkaristiaj specioj daŭras ĝis ilia konsumiĝo: tial la Sanktega Sakramento estas konservita en la tabernakloj (aŭ hostiujoj) por esti adorata, sed ankaŭ kiel “rezervo” por la malsanuloj kaj mortantoj (ĉi-kaze oni uzas ankaŭ, inter katolikoj, la teminon "Viaticko"). En la Katolika Eklezio ekzistas specifaj ritoj por la Eŭkaristia adorado. La "Korpo de Kristo" estas perezentata en la hostimontrilo por la adorado de la fideluloj.

La Eklezio celebras ĉiutage la eŭkaristion (escepte de la senliturgiaj tagoj, kiam nek pano nek vino estas konsekritaj - en la roma rito nur la Granda vendredo, en la Ambrozia rito ĉiuj karesmaj vendredoj -, sed aparte ĝi estas solenita en la tago de ĝia instituiĝo, la Sankta ĵaŭdo, en la vespera meso en la Vespermanĝo de la Sinjoro. Tamen, ne povante eligi tutan la solenecon en tiu tago de la Sankta Semajno (kiu, kiel tia, postulas kontekston de sobreco), la festo estas prokrastita en la tago de la Kristokorpa Festo.

Spirita signifo[redakti | redakti fonton]

Johano raportas la vortojn de Jesuo: " Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago " kaj " tiu restas en mi, kaj mi en li" (6,54-56). La eŭkaristio estas do garantiaĵo de senmorteco, kaj la sakramentokomunio kun Kristo.

Laŭ la Katolika Eklezio, en ĉiu eŭkaristio renoviĝas la ofero de Kristo por la mondo, nome interligo de Dio kun la homo: La Sinjoro donacas novan nutraĵon al la homo kaj novan forton al la Eklezio por ke la fideluloj fariĝu atestantoj laŭlonge de la mondaj vojoj. La Eklezio invitas la la kristanojn partopreni la dimanĉan meson kaj sakramente komuniiĝi almenaŭ okaze de la Pasko.

Spirita komunio[redakti | redakti fonton]

La spirita komunio koincidas kun preĝo per kiu la fidelulo povas esprimi la deziron unuiĝi kaj ricevi Jesuo-Eŭkaritian sen materie ricevi la sakramentan Komunion, nome la konsekrita hostio.

La spiritaj efikoj en tiu kazo efektiviĝas favorante la unuiĝon kun Jesuo. Ĝi estas praktikata precipe en la katolika medio, kies teologoj kaj sanktuloj praktikis kaj instruis.

Eŭkaristio en la Ortodoksa Eklezio[redakti | redakti fonton]

La eŭkaristia celebrado en la Ortodoksa Eklezio estas difinita ankaŭ Dia liturgio. Rilate la komunion tiu Eklezio uzas la tritikan fermentitan panon kaj ruĝan vinon miksitaj kun tepida akvo. La pano pretigita por la komunio estas nomata "ŝafido". La tranĉilo per kiu la celebrabranto tranĉas la hostietojn el la “Prosfora” (la panego konsekrita por la komunio) estas nomata “lanĉo”, por memorigi tiun kiu trapikis Kriston mortintan sur la kruco. La eŭkaristio estas ĉiam distribuata sub la du specioj (elementoj de la pano kaj vino). La korpo kaj la sango de Kristo estas havigitaj de la celebranto pere de longa ora kulereto.
Post la aklamado de la diakono: "Kun la timo antaŭ Dio kaj la kredo, alproksimiĝu!", kiuj volas komuniiĝi krucigas siajn manojn sur la brusto kaj proksimiĝante al kaliko, nomata Potir, komuniiĝas. Unu aŭ du diakonoj subtenas vualon sub unuopa komuniiĝanto por eviti ke la Sanktaj Specioj falas teren kaj ankaŭ por sekigi la lipojn malsekajn pro la sango-vino. Post tio la komuniiĝinto kisas la malaltan parton de la kaliko kaj iras al malgranda manĝotablo kie messervantoj al li distribuas varman benitan miksaĵon de akvo kaj vino kun benita panero.
En la Ortodoksa Eklezio, kiu ne konas aĝajn limojn, akceptas al komunio ankaŭ infanojn kaj ĵusnaskitojn se jam baptitajn: al tiuj, pro ilia neebleco gluti, oni uzas nur la Sango de Kristo.

Eŭkaristio en la protestantaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

La protestantoj, depende de sia konfesio, uzas la terminon “Vespermanĝo”, “Vespermanĝo de la Sinjoro” (Lord's Supper), komunio, aŭ foje ankaŭ eŭkaristio.

La pozicioj rilate la signifon malsamas, sed eblas ilin resumi en tri grandaj interpretoj: tu de [[Lutero], favora al la kunsubstancigo, tiu de Zvinglo, subtenanto de la spirita kaj simbola signifo de la pano kaj vivo kaj fine tiu de Kalvino, nome de ĉeesto spirita kaj de reala partopreno al la korpo de Kristo[3][4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Giovanni Paolo II, Ecclesia de Eucharistia, LEV, 2003
  • Xavier Tilliette, s.j., Eucaristia e filosofia, Morcelliana, 2008
  • Pedro Farnés Scherer, Vivere l'Eucaristia che il Signore ci ha comandato di celebrare, Chirico, 2011
  • Joseph Ratzinger: Eucharistie - Mitte der Kirche, Wewel Verlag: Donauwörth, 2005, ISBN 3-87904-070-2

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. James Hastings, Encyclopedia of Religion and Ethics, 2003.
  2. Merriam-Webster's encyclopedia of world religions, 2000.
  3. Giovanni Calvino , Istituzione della religione cristiana, Libro IV, Capitolo 17.
  4. Iuj eklezio uzas la komunion aperta, nome povas ricevi eŭkaristion ankaŭ mebmroj de aliaj kristanaj konfesioj: tio kazas en la anglikana kaj katolika eklezioj, Aliaj, male, tion ne permesas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Historiaj studoj[redakti | redakti fonton]

Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

Ordinamento generale del Messale Romano